Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ĉio komenciĝis ĉe la Verda | Zaczęło się na Zielonej
Subtitolo:pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto

O Ludowiku Zamenhofir, jego rodzinie i początkach esperanta
Aŭtoro(j): ROMANIUK, Zbigniew
WIŚNIEWSKI, Tomasz
Eldonejo:Księży Młyn, 2009
ISBN:978-83-61253-61-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):pola
Nia opinio:La dulingva (Eo-pola) libro estis eldonita okaze de la Universala Kongreso en Bjalistoko 2009 kaj aĉeteblis ne nur dum la kongreso, sed ankaŭ en la urbaj librovendejoj. La eldonistoj prave atendis, ke la loĝantoj de la urbo, bone informitaj pri la eventoj, ekemu scii pli pri la famulo, naskiĝinta en la urbo, kreinto de la internacia lingvo. La du verkintoj en sia libro ne simple reverkis jam konatajn informojn pri la vivo kaj familio de Zamenhof, sed post zorgemaj esploroj kompeltigis la biografion, aktuligis la datumojn kaj forigis kelkajn legendojn kaj stereiotipojn, kiuj malĝuste disvastiĝis en Esperantujo. La legantoj povas informiĝi kaj eksciis novajn elementojn kaj faktojn pri la komenca periodo de la vivo de Zamenhof, ĝis la naskiĝo de la lingvo Esperanto.Fine de la dokumento estas paĝo pri kronologia trarigardo de la vivo de Zamenhof. La lasta ĉapitro temas pri la komenco de Esperanto en Bjalistoko kaj la libron finas laŭjara listo de ĉiuj ĝisnunaj kongresoj. La ĉ. 30-paĝan tekston akompanas multaj nigra-blankaj historiaj fotoj. Turnante la libron aliflanke oni havas la samon, sed en la pola lingvo. Tiel la libro povas atingi kaj la internacian publikon kaj la polan, enlandan. Gratulojn pro la interesa kaj alloga eldonaĵo. Intervjuo kun la du aŭtoroj spekteblas en la dua parto de elsendo de Bjalistoka Televido
Kreodato:2009-09-01 13:45:13
Lasta redakto:2011-09-07 06:31:54
Montroj:54641
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.