Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Talk - Vocabulary Builder Esperanto
Aŭtoro(j): EuroTalk
Eldonejo:EuroTalk
ISBN:186221280-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd-rom
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 22,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 27,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):afrikansa, angla, araba, bulgara, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, greka, hebrea, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, kataluna, kimra, korea, litova, luksemburga, malaja, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, rumana, slovaka, sveda, taja, tradicia ĉina, turka, ukrajna
Nia opinio:Interaga komputila programo (por Windows kaj Mac) por helpi kreskigi la vortprovizon de E-lernantoj, la celgrupo estas infanoj 4-12 jaraj.
La programo celas ekzercigi per ludmaniero ĉ. ducenton da vortoj kaj kelkajn strukturojn elirante el cento da naciaj lingvoj.
Ĝi konsistas el tri vortolistoj miksitaj (bestonomoj, objektoj, korpopartoj, vestaĵoj, fruktoj) kaj 6 laŭtemajn listoj kun la temoj: koloroj, plurloj, profesioj, varboj, pozicioj kaj konstruaĵoj(ejoj).
La unuopaj listoj entenas inter 9 ĝis 20 unuojn.
La tri ĉefaj aktivaĵoj estas I) lernado de la leksiko, II) ekzercado per ludoj kaj III. sonregistrado kaj publika prezento (reludo de la registraĵoj)..
I. Ĉe la lernada fazo la unuojn oni unue prezentas per bildoj, je premo de butono eblos aŭdi (eĉ plurfoje) la prononcon kaj samtempe aperas ankaŭ la skribita formo. La lernantoj povas mem irigi la vortolistojn antaŭen aŭ malantaŭen.
II. La tri tipoj de la ekzercoj estas
1) rekono de diritaj vortoj kaj esprimoj laŭ amaso de 12 bildkartoj,
2) memoria-ludo kie la disponigitaj kartokvantoj estas de 8 ĝis 16 kartoj. la paroj konsistas el bildo kaj skribita vortkarto. Oni ĉiam ankaŭ diras la retrovendajn vortojn.
3) La tria tipo de la ekzercoj estas trovado de la vortoj en amaso, sed ene de difinita tempo, vetkurante kontraŭ horloĝeto.
Ĉe la ekzercado venas amuzaj kurraĝigaj laŭdoj kaj konfirmoj ĉe ĉiu trafo, kaj aldoniĝas ankaŭ poentoj, kiuj sumiĝas kaj konserviĝas por la sekva uzo de la komputila programo.
III. La tria granda bloko estas la sonregistrado, kiam laŭ la lernomaterialoj de la unua bloko oni ne nur aŭdas, sed povas mem registri sian version, tion plurfoje ripeti, korekti kaj fine de la unuopaj blokoj reaŭskuti en ĉarme desegnita teatro, antaŭ pluraj bestspektantoj, kiuj post la aŭdo de la 10-12 vortoj laŭte aplaŭdas la lernanton.
Vidu la sube elŝuetblajn ekranfotojn. La programo per siaj ĉarmaj desegnaĵoj, klara prononcado kaj facila uzeblo tre taŭgas por malgrandaj infanoj lude lerni bazan leksikon de la lingvo.
Avantaĝo estas ke la programon povas uzi pluraj infanoj, ĝi konservas la nomojn kaj la atingitajn poentojn.
Kiam la lernenatoj finas iun parton povas mem elpresi sian diplomon pri la temo kiun la indikitaj poentoj. .
Tiu ĉi materialo estas bona preparo al la uzo de la sekva paŝo Talk Now, sed ne nepra.
Ni konsilas aĉeti ĝin por malgrandaj infanoj, sed eble ĝi ne necesas se viaj planoj estas pli profundaj. Tiam tuj iru kaj ekuzu la programon Talk Now.

Tiuj, kiuj estas ekipitaj per modernaj iloj povas kopii la sondosierojn al iPod aŭ MP3-aparatoj kaj plue lerni la lingvon eĉ sen komputilo.
Lernejoj, klasoj kie estas instalita komputila reto, povas aĉeti specialan eldonaĵon kaj helpe de la centra komputilo ner nur lernigi, sed ankaŭ konkursigi, grupe ludigi la infanojn. Pri tiu eblo bv. turni vin al Rob Ebenau.

Estas tre bona afero ankaŭ tio, ke ene de tiu vasta serio konata mondskale kaj uzata de pli ol 5 milionoj da lingvolernantoj Esperanto estas unu el la lingvoj, elektebla, videbla en la paĝaro de la eldonejo. Vidu mem: http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/vocabbuilder/cd.
Ni danku la iniciatinton Rob Ebenau, kiu enirigis Esperanton al tiu vasta ekstermovada merkato; la tradukinton: Guido Van Damme kaj la parolantojn: Karlijn Van Damme (ina voĉo) kaj Matthias Humet (malina voĉo).

Vidu la prezenton de la unua parto: Talk Now Esperanto
Vidu ĉiujn TALK-programojn. la analizo de tiu ĉi parto nun okazas.

Aĉetu la materialon en niaj libroservoj aŭ mendu ĉe la produktanto ankaŭ por montri ke valoras investi monon en la produktadon de la E-versio. Dankon!

Sube elŝuteblas kelkaj ekranbildoj de la programo.
Kreodato:2010-01-31 18:24:54
Lasta redakto:2011-09-07 06:27:36
Montroj:35459
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 43; Viaj elŝutoj: 0

Lernado de vortoj kun sono  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 13
Kreodato: 2010-10-24 21:13:34

Vortorekona ludo de bildkartoj  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 11
Kreodato: 2010-10-24 21:14:53

Ekzercado de pozicioj kun sonregistrado  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 10
Kreodato: 2010-10-24 21:14:17

Reaŭskultado de la sonregistraĵoj antaŭ publiko  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 9
Kreodato: 2010-10-24 21:15:28

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.