Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ludo de la nuda vero, La
Subtitolo:Argumentoj, filozofio kaj banala ĉiutaga praktiko
Aŭtoro(j): HEMELAAR, Marulino (trad.)
MOERBEEK, Rob (trad.)
Sign & Script
Eldonejo:Atalanta, Utreĉt, 2010
ISBN:9 789073 034518
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ludilo
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 7,20 EUR (sen varimposto)
FEL: 10,27 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Ĉu vin tre interesas aliaj homoj?
Ĉu vi opinias ke estas bone por la mondo se ĉiuj samopinias?
Ĉu mondpliboniguloj estas pli afablaj ol aliaj homoj?
Ĉu vi konsideras vin mem kiel normalan personon?
Ĉu vi volas dediĉi vin al la akcepto de Esperanto en la elementa instruado?
Ĉu la prospero en la mondo divideblas honeste en mallonga tempopaso?
Ĉu bestoj povas pensi?
Ĉu vi estus fariĝinta alia homo, se vi naskiĝus en tute alia regiono?
Okdek demandoj pri personaj, filozofiaj kaj banalaj aferoj, por inciteti unu la alian kaj provoki al pensado, por kune interkonigi siajn opiniojn, por ekkoni unu la alian kaj precipe ankaŭ vin mem, por pliprecizigi aŭ eble ŝanĝi opiniojn... Eltiru demandkarton kaj uzu ĝin kiel starton por interparolado. Aǔ ludu por la poentoj kaj uzu la respondkartojn.
Kion la alia diros? Kaj kiel vi mem respondos al demandoj kiel la supraj: ĉu per ‘jes’ aŭ ‘ne’, aŭ tamen hezita (aŭ profundpensa) ‘nu…’?
Ludu kun amikoj kaj fremduloj; hejme, sub la suno aŭ vojaĝante; dum klubkunvenoj,
lingvokursoj, konversacirondoj aŭ kongresoj; dum la laboro aŭ ferioj.
La ludo estas konvena por junuloj kaj plenkreskuloj.
Nombro da ludantoj: ekde unu
Recenzoj:Okdek demandoj pri personaj, filozofiaj kaj banalaj aferoj, por inciteti unu la alian kaj provoki al pensado, por kune interkonigi siajn opiniojn, por ekkoni unu la alian kaj precipe ankaŭ vin, por pliprecizigi aŭ eble ŝanĝi opiniojn.
Kreodato:2010-12-09 13:46:11
Lasta redakto:2010-12-09 14:20:54
Montroj:37965
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 51; Viaj elŝutoj: 0

Karto el la ludo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 51
Kreodato: 2010-12-09 14:16:07

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Albatrosulo je 2011-08-03 18:57:01    

La kartludo "Ludo de la nuda vero" estas tre taŭga por diskuti la kartdemandojn kaj, klare, ankaŭ por respondi la demandojn laŭ propra opinio. Mi jam aĉetis ĝin kaj ankaŭ ludis la "nudan veron" iomete dum la UK en Kopenhago kun Marulino Hemelaar, kiu verkis la Esperantan version kaj tradukis la kartludon el la nederlanda. La kartludo estas tre paroliga ludo kaj vere ne nur por fluparolantoj. Ĝi bone instigas ankaŭ komencintojn aldoni proprajn opiniojn , kvankam la demandoj ne estas nur lapidaraj. Do, demandojn kiel: Kiu vi estas, Kie vi loghas, Ĉu vi ŝatas florojn ktp. vi tutcerte ne trovos inter la demandoj. Mi nur povas la ludon rekomendi al vi. Ĝi tre taŭgas por distraj amuzaj renkontiĝvesperoj.

1.
Forigita uzanto je 2011-02-21 16:57:05    

La ludo ŝajnas al mi tre interesa sed ludebla nur inter jam flu-parolantoj.
Se mi renkontos ĝin en "butiko de Edukado.net", mi verŝajne aĉetos ĝin.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.