Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Manuale di Esperanto (4a eld.)
Aŭtoro(j): MIGLIORINI, Bruno
Eldonejo:CO.ED.ES, Milano 1995
ISBN:88-85872-04-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 10,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, itala
Nia opinio:Renato Corsetti: La instru-libro pri Esperanto de Bruno Migliorini: uzita dum preskaŭ 90 jaroj.
En la jaro 1923 la eldonejo Paolet aperigas lian Manuale di Esperanto (Instru-libro pri Esperanto), kiu estas la analizata aĵo en ĉi tiu kontribuo. La Instru-libro, do, atingas ĉi-jare 88 jarojn de daǔra uzado. Mi ne scias pri aliaj instru-libroj pri aliaj lingvoj aperintaj en tiuj jaroj kaj uzataj ankoraǔ hodiaǔ.
Ĉi tiu sukceso ŝuldiĝas laǔ mi al la feliĉa intuicio de Bruno Migliorini pri la speco de publiko, al kiu la libro estas destinita, kaj al la esenca stabileco de la ecoj de tiu publiko de 1923 al la nuna tempo.

Je la komenco de la 20-aj jaroj certe ĉefe rolis en italaj lernejoj la metodo gramatika-traduka. Temas, kiel ni scias, pri metodo bazita sur preciza klarigo pri gramatikaj fenomenoj, laǔ la normoj de la klasika gramatiko de italaj lernejoj. Post la gramatika klarigo sekvas traduk-ekzercoj de la fremda lingvo al la itala kaj de la itala al la fremda lingvo. La vort-provizo, kiun oni utiligas, ofte estas liverita al la lernanto surbaze de la gramatikaj reguloj ekzercendaj.

La aliro de la Manuale di esperanto estas nemiskompreneble gramatika-traduka, sed, oni distingas ĝin de la instru-libroj de aliaj lingvoj pro ĝia absoluta simpleco kaj kern-koncepteco. Ankaǔ poste en la klarigo pri la akuzativo, temo tradicie malfacila por lernantoj de itala gepatra lingvo, la klarigo restas al nivelo de admirinda simpleco.

Alia principo de la instru-libro de Migliorini estas ĝia adaptiĝo al la lernata lingvo, Esperanto, kaj la ekiro de ĝi ne de la itala. Oni vidu la klaran klarigon de la sistemo de kunmetitaj verboj en Esperanto kaj ankaǔ en ĉiu leciono la klarigon ree klaran kaj ekzemploriĉan de prefiksoj kaj sufiksoj. Jen ekzemplo:
Tria eco, kiun mi volas substreki, estas la klopodo klarigi al italaj lernantoj, sed sen lingvistaj terminoj, kiuj povus timigi la normalan lernanton, la spiriton propran de Esperanto, eĉ kiam ĝi estas sufiĉe malproksima de la itala.

Oni vidu ekzemplon de la tre klara paĝo pri la principoj de neceso kaj sufiĉo, tuj sekvata de la klarigo pri la graveco en Esperanto de la gramatika aŭ semantika karaktero de la radiko.

Kerne, do, la tri ecoj, kiuj reliefe prezentiĝas al niaj okuloj, estas la ekstrema simpleco de la klarigoj, la adaptiĝo al la instruota lingvo kaj la honesteco ne kaŝi al la lernantoj la ecojn tipajn de Esperanto, kiu igas ĝin lingvo malsama ol la itala pri la fundamentaj reguloj.

Preter tio la instru-libro sekvas la strukturon de normala gramatika-traduka teksto. Fine de la gramatikaj klarigoj oni trovas vortareton necesan por la ekzercoj kaj poste sekvas traduk-ekzercoj kaj de Esperanto al la itala kaj de la itala al Esperanto.

Dum la jardekoj de 1923-a ĝis 1980-a la Manlibro estis plurfoje eldonata kaj represata.

Iujn flankajn elementojn oni ĝisdatigis. En la eldono de 1980-a, ekzemple, la originalan enkondukon de Bruno Migliorini oni anstataŭigis per tiu de la frato Elio Migliorini, kiu enigis Esperanton kaj ĝian eblan uzadon en la novan situacion, kiu kreiĝis danke al la ekzisto de la tiama Eŭropa Komunumo. Por la eldono de 1980 kunlaboris ankaŭ juna promesplena lingvisto kaj esperantisto, Fabrizio Pennacchietti.

Senŝanĝaj tamen restis la gramatikaj klarigoj kaj la ekzercaro. Tiu parto klare montris la aĝon de la tekstoj verkitaj en 1923-a.

La reviziado de 1995-a tuŝis ĉefe la ekzercojn.

Ĉi tie la baza kriterio estis proponi larĝan gamon da ekzercoj, kiuj estis tre malmultaj en la antaŭaj eldonoj, komencante de tiu de 1923-a, tre verŝajne por ke la vendoprezo de la libro estu malalta.

Konsiderante ke la nuna tendenco estas enmeti ĉion en unu libro, ĉiun lecionon oni kompletigis per ĉiaspecaj ekzercoj, sed aparte per tiuj, kiuj celas ekzercigi la lernanton pri la specifaj karakteroj de Esperanto, ekzemple la transiro de substantivo al adjektivo, adverbo, verbo ĉe sama radiko. Estis ankaŭ aldonita legaĵo, sintezo esperantlingva facila kaj laŭŝtupa, laŭ la vortaro jam konata fare de la lernantoj, de La Vicgrafo duonigita de Calvino.

Grandajn ŝanĝojn oni faris ankaŭ al la vortara materialo. Pri Esperanto ekzistis efektive en 1995-a pluraj ofteclistoj, sed la ununura pri la parolata esperanto estis tiu de Zlatko Tišljar, eldonita meze de la okdekaj jaroj. Tiun ĉi oni prenis kiel bazon, sed oni taksis oportune, konsiderante la didaktitan karakteron de la manlibro, kompletigi ĝin per listo de morfemoj apartenantaj al tio, kion Dörr difinas “baza didaktika minimumo” (pronomoj, konjunkcioj, numeraloj, korelativoj, ktp), kaj per la vortolisto uzata de la redaktoroj de la porjunulara internacia revuo Kontakto por la “facilaj” artikoloj.

Pli detale oni laboris kunigante la tri listojn en ununuran kaj tiel oni alvenis al baza vortolisto de 691 morfemoj. Kiel oni povas konstati, estas rimarkinda surmetiĝo inter tiuj listoj. Tiun vortoliston oni daŭre respektis en la konstruado de la ekzercaro kaj en la reviziado kaj de la ekzemploj kaj de la originalaj ekzercoj en la manlibro. Temas pri vortaro kiun ĉe la fino de lernado per la manlibro la studento devus povi kompreni kaj ankaŭ aktive uzi. Praktike la studento devus esti en kondiĉo kaj legi ne malfacilajn artikolojn, kaj partopreni interparolojn pri ĝeneralaj temoj.

Logike B. Migliorini ne estus povinta en 1923-a paroli pri televidilo aŭ pri komputilo, dume hodiaŭ tiaj vortoj estas tre ofte uzataj kaj, do, oni devas nepre ilin instrui. Tio, sinteze, estas la kialo de anstataŭigo de parto de la vortaro.

Renato Corsetti
Kreodato:2011-05-17 19:04:55
Lasta redakto:2011-05-17 19:08:38
Montroj:20015
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.