Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Jen Nia Mondo 1 (represita)
Aŭtoro(j): WELLS, John
and others
Eldonejo:Londono, 2005.
ISBN:0-906632-06-4
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,30 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,50 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 14,80 (+9,80 kasedo) USD
Lingvo(j):angla
Nia opinio:La materialo estis kreita komence de la 70aj jaroj kun la celo elsendi ĝin per studentaj radiostacioj, kio fakte okazis almenaŭ en la universitato de Essex, antaŭ la libroforma publikigo. La stilo kaj la sprita enhavo de la dialogformaj lecionoj bone spegulas tiun etoson, pro kio la materialo fariĝis amuza kaj alloga instruilo. La gramatikaĵoj estas koncize prezentitaj en mallongaj anglalingvaj klarigoj kaj trafaj ekzemploj tuj post la leciontekstoj. La alproprigon servas la diversaj, ofte duonproduktivaj paroligaj ekzercoj. La skribiga parto konsistas ĉefe el tradukekzercoj kaj kompletigaj taskoj. Por la komprenigo de la leksiko, paralele kun la teksto, aperas dulingva vortolisto rande de la paĝo, kaj librofine troviĝas vortaro kun indekso pri la lecionnumeroj. La unua libro krom la angla aperis ankaŭ en la islanda, itala kaj sveda versioj. (La prezo de ties lasta ĉe UEA estas 5,85 eŭroj.)La angla sonmaterialo estas bona, kun modelaj parolekzemploj. La samon ni ne povas diri pri la itala, kie aperas fortaj nacilingvaj akĉentoj. Pri la aliaj du lingvoj ni ne havas informojn. La instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj kaj la studoj daŭrigeblas per la dua libreto, dediĉita por progresantoj. La materialo en 2005 estis eldonita ankaŭ sur 2 KD kompletoj, kun entute 6 diskoj. Vidu la detalojn ĉi tie. En nia LERNILOTEKO aperas kompletigaj ekzercoj al la lernilo. Jen tiuj por la unua leciono
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2017-01-30 12:10:35
Montroj:58477
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Boris Kolker je 2002-09-30 10:47:45    

La lernolibro estas tre plaĉa, eĉ mia unua eldono de la jaro 1974. Kvankam la paŝoj/lecionoj estas tute mallongaj, ili donas bonajn rezultojn. Ambaŭ partoj de la lernolibro estas sukcese uzataj en la usona koresponda kurso. Tre oportunaj estas ekzercaj substituaj tabeloj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.