Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Vasil PISTOLI
Vivtempo: 1923 - 2012
Devenlando: Albanujo
Prezento: Ni funebras
Forpasis sinjoro Vasil Pistoli
La 28-an de oktobro 2012 alvenis el Nov Jorko la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de sinjoro Vasil Pistoli, eminenta albana esperantisto, notinde kontribuinte en la disvastiĝado de internacia lingvo en nia lando.
Lia familio venis el la albana urbo Struga (nun en Makedonio), kiu poste instaliĝis en Shkodër. La patro estis panbakisto. Dum la Dua Mondmilito ĝi aktiviĝis kontraŭ la faŝista jugo, pro tio oni internigis patron kaj Vasil en la koncentrejo nazia en Prishtina (Kosovo). Post liberiĝo, Vasil studis en Bulgario pri konstruinĝenierio, longan tempon deĵoris en Ministrejo pri Konstruado kaj poste instruis en Universitato de Tirana. Li kontribuis, kromalie, per siaj studoj en la kampo de konstrumaterialoj. Pensiiĝinte, li ne ĉesis la studadon kaj agadon surkampe de la inĝenieriaj sciencoj.
En la Ministrejo de Konstruado Vasil Pistoli subtenis sian kolegon Ĉefo Fico por starigi virtualan Esperanto-klubon kiu anstataŭus tiutempe esperantistan asocion enlande, en la kondiĉoj de totalisma reĝimo kiu ne permesis “nedekretitajn”, ne “kompartiemajn” asociojn. Tiel Esperanto komencis disvastiĝadi dank’ al sia agado kaj kunklubanoj nedeklaritaj tiaj...en la universitato kaj ekster ĝi per la kursoj senpagaj kaj broŝuroj simplaj.
Mi estis lia intima kunlaboranto en tiu agado ekde pli ol 50 jaroj. Komence mi estis ano de lia lernokurso malfermita de li aŭtune 1961 kune kun ing. Ĉefo Fico ĉe la eksa kulturdomo “Ali Kelmendi” en Tirana. Mi daŭrigis la kunlaboron pluen, aparte post la jaro 1990, kiam la neregistaraj organizaĵoj akiris la rajton de civitaneco ankaŭ en Albanio. Kvankam ĉirkaŭ 20 jaroj pli juna ol li, mi sentis min ĉe profesoro kiel kamaradon kaj amikon. Mi estas aprecinta, unuavice la modestecon, due lian riĉan kaj multflankan kulturon, neestingeblan soifon por scioj sur ĉiuj homaj kampoj, ne nur en sia malvasta specialeco, sed ankaŭ en filozofio, religio, historio, internaciaj rilatoj, kio estas klare esprimita en lia kontribuo kaj laboro por disvastiĝo de Esperanto.
Tiu lasta, kiel sciite, estas tre nobla agado, ĉar ĝi strebas la bonkomprenemon inter la diversaj popoloj sur demokratiaj bazoj, sen kiu ajn nacia diskriminacio kaj malegaleco, kiu konservas la naciajn lingvojn kaj kulturojn.
Ĉekape de la Albana Esperantista Ligo dum kelkaj jaroj kaj poste direktoro de la Albana Esperanto-Instituto, profesoro Pistoli sin montris tre aktiva en la kursogvdiado, lernolibra kaj metodika kompilado por albanoj, en tradukado de verkoj kaj libroj el Esperanto al la Albana kaj el la Albana al Esperanto, en propagando de la esperantista movado mem per la gazetaro kaj elektronika medio, en renkontiĝoj kun fremdaj esperantistoj. Li estas esplorinta ankaŭ la spurojn de la esperantista movado en Albanio komenciĝinta en Shkoder almenaŭ ekde la jaro 1907, de Lazër Shantoja, Cuk Simoni, fratoj Wilhelm kaj Mikel Koliqi, Mark Kakariqi ka, sed renkontitaj ankaŭ en la aliaj regionoj, kiel en Gjirokaster kun Ĉefo Fico, en Marbordo kun Janko Pali, en Tiranë kun dr. Hamdi Sulçebe kaj alie.
La jaro 1993 notis la stariĝon de la amasaj lernokursoj de Esperanto, komence en universitato, en Fakultato de Historio kaj Filologio, kie je la finiĝo de la lernokurso, ekzameniĝis 22 gestudentoj, poste en la Tutnacia Mezlernejo de Fremdlingvoj kaj Pedagogia Mezlernejo en Tirana, en aliaj mezlernejoj kaj elementaj lernejoj en Tirana kaj en la distriktoj.
Estas jam ĉirkaŭ 500 gestudentoj kiuj ekzameniĝintaj kaj ricevintaj la konfirmon de profesoro Vasil Pistoli per signo sur iliaj certigiloj akiritaj pri la elementa nivelo de Esperanto .

Mi memoras emociplene tiujn tagojn, pluve kaj sune kiam profesoro, tiam 70 jara, nelaciĝema, alvenis piede kaj ĝustatempe en la halojn de la Fremdlingva Fakultato en Tirana aŭ de la Mezlernejo por lekcii pri Esperanto. En la Fremdlingva Fakultato li eĉ okazigis disputon pri la antaŭecoj de Esperanto kompare al la aliaj tiel nomataj “grandaj lingvoj”, kiuj hodiaŭ prezentiĝas kiel “internaciaj”, sed envere ili ne ludas tiun rolon. Kontraŭe, ili nur domaĝas la naciajn kulturojn aparte de la malgrandaj popoloj, forrabas al centmilionoj da homoj, aparte al gejunuloj, multjaran tempoperiodon tre valoran por ilin asimili fuŝfuŝe, anstataŭ ke oni utiligu tiun tempon por ke profundiĝu en siaj studataj specialecoj. Tiel “la grandaj lingvoj” kreas privilegiaĵojn por kelkcent procentoj de la monda loĝantaro malfavore al la cetera plimulto, kaj kio estas malplejbona, ne solvas la problemon de la libera, facila kaj demokratia internacia komunikiĝado.
Lastajn jarojn, profesoro Vasil estis laborante por finkompili la grandan vortaron albana-esperanta, kiu pliriĉigos la fonduson de la vortaroj enmonde kaj helpos notinde al la enlanda Esperantista movado.
Profesoro Vasil estas helpinte sufiĉe multe ankaŭ por kvalifikiĝo kaj trejniĝo de novaj kadroj por instruado de Esperanto. Tiel, post la jaro 1997, Instituto, gvidata de sinjoro li, entreprenis grandan projekton: venigon de dekoj da albanaj gestudentoj al Internacia Studumo en Bydgoszcz, Pollando, pri Turismo kaj Internacia Kulturo, uzanta kiel laborlingvon ankaŭ Esperanton. Nun pli ol 20 el ili estas jam bakalaŭriĝintaj kaj eĉ du ankaŭ magistritaj de Internacia Akademio de Sciencoj de San Marino kun kiu tiu Studumo kaj nia Instituto kunlaboras. Sendube, tiuj ĉi bakalaŭriĝintaj studentoj estos la venontaj aktivuloj de la esperantista movado en Albanio, certe sur pli alta kultura nivelo, ol tiu de la maljuna generacio kiu tamen aŭdacis kaj sakrificis elspezante sian libertempon por tiel nobla idealo kia ja estas la esperantista idealo.
Bardhyl Selimi,
sekretario de la Albana Esperanto Instituto

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
bardhyl45 je 2012-11-01 18:39:46

Agim Peraj al Kara Bardhyl,
Mi pardonpetas pro mia manko je multaj kazoj,sed miaj kondichoj malebligis tion.
Kiel fartas via patrino?Esperas pli bone!
Hodiau mi kontrolis komputilon,char mia komputilo difektighis kaj brulighis (partoj)dum tiuj stormaj noktoj .
Se mi devus skribi pri kondolenco,mia koro suferegas,tamen mi faras char sentas devigon pro niaj komuna honorinda kaj respektinda persono rara kiel est(is) S-ro Vasil Pistoli.
Mi petas transdoni miajn plej elkorajn kondolencajn sincerajn al liaj familianoj.
Estas vere granda perdo por nia Esperanto movado.
Kvankam mi ne eblas vojaghi ,travivas kune kun liaj familianoj tian perdon.
Elkore kaj sincere kun vi

Agim Peraj, Lezhe, Albanio

1.
bardhyl45 je 2012-11-01 17:40:41

S-ro Vasil Pistoli plurestos en nia memoro kiel klera, modesta, helpema, komunikiĝema samideano. Li postlasis multajn manunskriptojn en Espeanto, kiuj atendas publikĝon. Ni klopodos tion fari kiel eble plej baldaŭ.
Bardhyl Selimi

Jen kelkaj kondolencoj alvenintaj lastatempe:

Via informo pri forpaso de tiel agema kaj respektinda esperantisto
VASIL PISTOLI vere tretristigis min.
Mi esprimas miajn profundajn kondolencojn al liaj gefamilianoj kaj al via
tutlanda Esperanto-movado.

Boris'a Milic'evic'
direktoro (volontulo) de
Esperanto-Instituto de SEL

Multegajn kundolorajn sentojn al la albanaj esperantistoj!
Renato Corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo

donu la tristan noticon en la diskutgrupo de LK
mi kondolencas
amike
ĝoano
Brazilo

Miajn kondolencojn al la familianoj kaj al la tuta albana esperantistaro.
La nomo de s-ano Pistoli estas vaste konata, kaj li meritas nian plenan estimon pro la aferoj faritaj por Esperanto.
Josip Pleadin


Tio estas trista novajho kaj granda perdo.
Mia kondolenco al la familio kaj al la samideanoj.
Nikola Rasic

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.