Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Li SHIJUN
Kromnomo: Laŭlum
Vivtempo: 1923 - 2012
Devenlando: Ĉinujo
Agadlando(j): Ĉinujo
Prezento: En la 10a de novembro forpasis en aĝo de 89 jaroj en Ĉinio, s-ro Li Shijun (plumnomo Laŭlum).

S-ro Li naskiĝis en 1923, lernis Esperanton en 1939, laboris kiel instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj; ĵurnalisto, tradukisto, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, La Mondo kaj la Ĉina Esperanto-Eldonejo, estro de Ĉina Esperanto-Instituto, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj honora komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo.
Lia fekunda verka kariero estos omaĝita vaste tra la movado, sufiĉas noti ke li tradukis plurajn elstarajn romanojn, epopeon kaj dramojn, kaj mem verkis centojn da poemoj, noveloj, fabloj, eseoj kaj recenzoj, kiuj aperis en gazetoj en- kaj ekster-landaj.

Li gvidis diversajn Esperantajn kursojn por komencantoj aŭ instruistoj kaj
verkis aŭ kompilis diversajn lernolibrojn de Esperanto; inter kiuj:
Lernolibro de Esperanto (1949),
Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj 1959),
Esperanta Konversacio (1964),
Unua Ŝtupo de Esperanto (1983),
Esperanto-Kurso por Memlernado (1984),
Nova Kurso de Esperanto (1986),
Esperanta Antologio (kune kun aliaj, 1988),
Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990),
222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994),
Pri la Traduka Arto de Esperanto (kurso 1997),
Cent Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999) kaj
250 Rakontoj pri Afanti (en versoj).
Li kompilis Gvidlibron de Esperanta Konversacio (2001),
Esperanta Vorareto por Lernantoj (parte aperinta en La Movado, 2002-2003),
ilustritan per preskaŭ 4000 versaĵoj por helpi la lernantojn kaj lernolibrojn pri la traduka arto kaj literaturo de Esperanto.

Li fariĝis Honora Membro de ILEI dum la julia Konferenco de la Ligo, en Kunmingo, rekone al vivo dediĉita (interalie) al edukado kaj antaŭenigo de la instruado de Esperanto.

Legu lian prezenton en la Vikipedio.
Legu intervjuon de Ivanka Stoyanova: en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/aminda/428504

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.