Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Anton ZACHARIÁŠ
Vivtempo: 1939 - 2000
Devenlando: Slovakujo
Prezento: Anton ZACHARIÁŠ (1939-2000), e-isto ekde la jaroj 60-aj, mortis la 13-an de septembro en Košice (Slovakio). Unu el la plej bonaj E-instruistoj laŭ la rekta metodo, li estis populara pro gvido de kursoj vaste tra Eŭropo, de Litovio ĝis Hispanio. Ekde 1972 li regule instruis en Someraj E-Lernejoj en Slovakio, kaj lastfoje li gvidis internacian kurson por progresintoj unu monaton antaŭ sia forpaso, en Poprad. Regula kontribuanto al Esperantisto Slovaka, li aktivis de plej loka ĝis internacia skalo kaj ĝis 1994 laboris profesie en Slovakia E-Asocio.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.