Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Milan ZVARA
Vivtempo: 1933 - 2002
Devenlando: Slovakujo
Prezento: Milan ZVARA (naskiĝis la 29-an de aprilo 1933 en Dovhe (Distrikto de Irŝava), Ukrainio – mortis la 30-an de januaro 2002 en Poprad, Slovakio) estis elstara slovaka esperantisto, prezidanto de SKEF, fakdelegito, ĝenerala sekretario de Monda Turismo, skolto, naturamiko kaj mikologo, multjara kaj senlaca organizanto de E-lernejoj kaj turismaj kaj mikologiaj renkontiĝoj en Slovakio kaj naturamikaj ekspedicioj al foraj landoj de la mondo. Esperantisto ekde la jaro 1944, kiam li estis studento en Gimnazio en Liptovský Mikuláš.
Li esperantigis la pop-muzikaĵon La scivolema elefantido laŭ Kipling kaj kun E. V. Tvarožek kunverkis lernolibron de Esperanto.
La programojn de la regule, ĉiujare aranĝataj esperantaj Turismaj Semajnoj (TUSE) grande riĉigis la prelegoj kaj lumbild-prezentadoj de Milan Zvara. Per belegaj lumbildoj li prezentis la Slovakan Paradizon (Slovenský raj, tie okazis la ekskursoj), bildoj pri floroj kaj fungoj de la regiono.
Nun laŭ li estis nomita urba parko en Poprad kaj estas preparata monumento je lia omaĝo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.