Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ton Verwoerd
Vivtempo: 1930 - 2013
Devenlando: Nederlando
Prezento: A. (Ton) Verwoerd (4 junio 1930 - 7 septembro 2013)
En la Jubilea jaro 1987 la pola infangrupo 'La Pieninoj" restadis kelkajn tagojn en Heemskerk, ĝuante - dank' al Joke Hoobroeckx, la edzino de la urbestro - interalie regalon; kaj en aprilo 1988 ilia instruistino S. Majerczak petis la bazlernejan instruiston Ton Verwoerd klaskorespondi. Tiu instruis al du filinoj de fam. Hoobroeckx kaj kun siaj lernantoj jam antaŭe, en la zamenhofa tago 1987, vigligis la inaŭguron de la nova strato Zamenhof (nomo proponita de Nora Bartels) per Esperantaj deklamado kaj kantado en la apuda maljunulejo Sint Agnes. Vere entuziasma Ton Verwoerd fariĝis pro tri provlecionoj de Audrey Childs-Mee kaj la sukcesa jarkurso de Ko Hammer (1988) al 18 lernantoj el lia klaso. Provinte plurajn porinfanajn kursojn li evoluigis la propran kaj post la aliĝo de Marianne van Gemert, lerta gvidanto de infanloruso kaj ludilkreanto, ĉiel provis instrui Esperanton al la posta generacio, laŭ li la plej grava aktivado. Kiam ne plu eblis sialerneje (la inspektoro kontraŭis, timante tropeziĝon de la lerneja programo), ankaŭ al lernantoj de du aliaj elementaj lernejoj. Lokojn li trovis sinsekve en kvartaldomoj, kaj paroĥa domo. La geinstruantoj multe variigis la lernadon per kantoj, dancoj, rolludoj, desegnado (por eksterlandaj ekspozicioj aŭ konkursoj), klasa korespondado (Bulgario, Rusio, Usono, Rumanio...); la infankluba revueto "Trans la limon" disiris tra la mondo, infanfestoj, sed ankaŭ per internaciaj eventoj, kiel Internaciaj Infanaj kongresetoj. Dekomence li kunlaboris kun Charlotte Kohrs (Usono, "Infanoj ĉirkaŭ la mondo) kaj fine ebligis al la rumano Mihai Trifoi partopreni la projekton Fundapax: Tiu invitis lin al Bixad kaj ĉe la tria fojo (1997) ili kune plenumis tre sukcesan someran kurson al pli ol 40 lernantoj, kombinante komputillecionojn kun Esperanto (kiel poste okazis por indiĝenaj tribestroj en Nederlando: "Indigxenaj Dialogoj" (2000)).
Impona aktivado, por kiuj li sin disponigis kiel estrarano: Por NGGE li fariĝis tia pri infaninstruado 1991-1996, poste kaskontrolis: tiel li ricevis subvencion por la tamen kostaj renkontigxoj; en la Fondaĵo "Esperanto en la instruado" li kunestris, ĝis ĝi indignige rezignis pri instruado en elementaj lernejoj.
Inter lia verkaro ni trovas;
1888 "Dudek kvin kantoj kaj poemoj"
1992 "La Jozefidoj kantas"
1993 "Esperantaj kantoj"
1996 "Vivu la kanto/ 45 porinfanaj kantoj en Esperanto kun muziknotoj kaj didaktikaj sugestoj"
Cetere: 1989 "Europa en Esperanto. Debat in Nantes met Michael Cwik, Claude Piron en Angelos Tsirimokos" (Eŭropo kaj Eo)
1990 "Kiel papilioj: dulingvaj mallongaj rakontoj de nederlandlingvaj verkistoj" (kunlabore kun NEJ, nederlandaj E-junuloj)
1990 "Oreroj el Nederlando: dek ses porinfanaj poemoj" (la unuaj du en traduko de Nora Bartels)
1993 (aprilo) "Kiel instrui Esperanton al infanoj hodiaŭ"
1994 "Mondiaal", lia ĉefa kurso.
"Lerni ludante I en II" (pri lud-lerniloj, du artikoloj tradukitaj el IPR 2000/ 1 kaj 2)
La lokan klubon li servis kiel redaktoro kaj sekretario, krome li sukcesis efektivigi Esperanto-benkon kaj kun aliaj Esperanto-monumenton ĉe la strato Zamenhof.
En la ĉiam allogaj kursosemajnfinoj de Nederlanda Esperanto-Asocio/Esperanto Nederland li foje instruis krei hajkojn.
Poste li engaĝiĝis ankaŭ por la agado de la samurba Jacques Tuinder: "Evidente" (kontraŭ nenecesa blindeco, ĝenerale helpe al vidhandikapitoj en la plej malriĉaj landoj) kaj helpe al Hans Bakker por la Lernejo en Togolando. Ankaŭ la agado kontraŭx soldatigo de infanoj trovis varman pledanton en Ton: aperos plurlingva broŝuro pri ĝi.
Ĉe lia funebro parolis familianoj, poste Rob Moerbeek, kiu ankaŭ tradukis la alparolon de "la frato de Ton", Mihai Trifoi, por ĉi lasta okazo alveninta el Rumanio, kaj Joke Hoobroeck, kies sur-aŭta gluafiŝo "Atomenergio: Ne, dankon!" komence memorigis Ton pri la iam eklernita internacia lingvo.
Post la forpaso de sia edzino Annie li perdis la energion (2006) kaj - kiel diris Joke Hoobroeck - nur tiam ni rimarkis kiom li kontribuis al la Esperanto-vivo en Nederlando.
Teksto: Rob Moerbeek
Foto: FEN-X- 2002-05.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
RonaldGlossop je 2013-10-05 21:53:46

Ton ĉiam estis gaja kaj preta instrui Esperanton. Li aparte ĝuis esti kun infanoj kaj ludi kun ili. Post unu ludo, Ton ĉiam rapide proponis alian. Ankaŭ li ĉiam ridetis, eĉ kiam li parolis. Krome iu nekonato baldaŭ iĝis amiko, ĉu tiu persono estis infano aŭ plenkreskulo. Mi ĝojas ke mi havis ŝancon konatiĝi kun Ton kaj kunlabori kun li por Esperanto, aparte rilate al infanoj. Mi tre malĝojas ke pro la granda distanco inter ni kaj pro la malsano dum liaj lastaj jaroj ni ne povis kunlabori dum pli longa periodo.
Ronald GLOSSOP

1.
Helpanto je 2013-10-04 14:59:33

Per la malapero de nia kolego Ton Verwoerd Esperantujo perdis tre valoran batalanton por Esperanto. Kvankam Ton komencis studi la Internacian Lingvon relative malfrue, li plenenergie agadis por disvastigi ĝin en sia propra urbo, Heemskerk, kaj ĉie en la mondo.
Ton ne estis nur valora esperantisto, li estis ankaŭ tre bona kaj amema patro kaj vera amiko. Li ĉiam parolis fiere pri sia familia, pri sia urbo, pri sia lando, pri siaj geamikoj.
Mi konis lin en 1994, okaze de la internacia E-projekto FUNDAPAX. Unue ni interkonatiĝis per leteroj kaj tuj poste inter ni naskiĝis vera internacia amikeco, ĉar ni fariĝis bonegaj kunlaborantoj, havante ambaŭ la samajn noblajn celojn kaj sentojn. Ĵus mi trovis leteron de Ton/la 22-an de novembro 1994/ pri nia konlabora komenco, kaj jen kion li skribis:
"Antaŭ du semajnoj mi ricevis vian informriĉan leteron, kun turisma faldfolio kaj manskribita aldono.
Tre hazarde, sen interkonsento, oni publikigis mian adreson en la "Fundapax"-dokumentoj. Mi dubas ĉu mi kapablas konsili vin, ĉar unue, mi ekstudis Esperanton nur en 1988, kaj, due, la instrucirkonstancoj en mia lando estas konsinderinde malsamaj ol la viaj. Mi sentas min tute ne profesoro, nek gravulo, nur kolego kaj idealisto/realisto."

Ton ne nur amis siajn kvin infanojn, sed ĝenerale li amis la infanojn kaj tre ŝatis instrui ilin. Jen alia fragmento el la sama letero: "Ege kortuŝis min viaj vortoj: "gravas nur la fakto, ke la infanoj havas riĉajn animojn, pensojn, dezirojn kaj grandan scivolemon; mi intencas helpi ilin, ĉar la revoj devas esti plenumitaj". Ĝuste tial mi sentas harmonian opinion kun vi. Ĉiam inspiras kaj kuraĝigas min la scivolemo, la plezuro kaj la feliĉo de la infanoj."

Tiel komenciĝis inter ni longa kaj fruktodona kunlabora periodo ĝis la morto de sia edzino, post kiu trista evento Ton suferis fortan emocian ŝokon kaj la sekvajn ok jarojn li pasigis en sia propra mondo en iu sanatorio. Mi vizitis lin tie dufoje kaj provis paroli kun li esperante, sed tio ja ne plu eblis. Tamen li restis same serena persono, kun afabla kaj ridetanta vizaĝo. Por la tria fojo kiam mi vizitis lin estis en septembro 2013, sed ĉi-foje nur por partopreni lian enterigan ceremonion kaj adiaŭi de mia bona amiko Ton, kiel konsideris min kiel fraton. Kaj tio pro la fakto, ke ni kunlaboris senĉese multajn jarojn. Ton vizitis min trifoje en Bixad, ni instruis kune dum la Someraj Tendaraj Tagoj, ni kunlaboris kadre de kelkaj E-projektoj kaj estis kune en pli multaj Universalaj Kongresoj kaj ILEI-Konferencoj, ni interŝanĝis multegajn leterojn kaj faris kune multajn agadplanojn, tiel ke ni sentis nin "transnacie interligitaj", ĉar niaj pensoj estis en la sama mensa ondolongo.

Pro tio la forpaso de nia nederlanda amiko Ton Verwoerd lasis en mia animo stranga malpleno. Sed en mia memoro Ton restos kiel homo kiu kondutis kiel frato, homo kiu estis homo por la aliaj, homo kiu kapablis fari ĉi tiun mondon pli bona, li restis kiel bona ekzemplo de vera esperantisto. Mi esperas ke nun lia spirito trankviliĝis sub la zorgo de Dio...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.