Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Hans ten HAGEN
Vivtempo: 1932 - 2003
Devenlando: Nederlando
Agadlando(j): Nederlando
Prezento: La 14-an de marto forpasis, 71-jara, nia fervora kolego, ĉiam helpema per informoj, konsiloj kaj plenumado de esencaj taskoj. Lia pozitiva sinteno en studado, laborado kaj interŝanĝo de ideoj, aldone al modesteco, vekis ĝeneralan simpation.
Ekkoninte kelkajn frazojn en E-o de la gepatroj jam en 1938, post la milito (1948) li aliĝis al JuKo, la junulara komunumo de laboristaj esperantistoj; fariĝis ĝia sekretario kaj partoprenis la SAT-kongreson en Amsterdamo. Samjare li akiris sian unuan diplomon (A).
Dum trijara civilservo - ĉar li rifuzis soldatservi! - li plustudis (1952 -), ĝis li fondis familion kaj devis sin limigi al korespondado. Kvazaŭ kompense lian revenon en 1982 markis serio da seriozaj funkcioj.
Kvindekjara li aliĝis al Nederlanda Esperanto-Asocio kaj ĝia sekcio en Alkmaro, kiu en 1985 lin elektis kiel sekretarion kaj dek jarojn poste ankaŭ kiel kasiston. "La Fromaĝokloŝo", aludanta la faman fromaĝ-bazaron, sub lia redaktado servis pli ol la lokan klubon. Por la kluba ĥoro "Malvo", en kiu li kaj lia edzino Els kunkantis, li tradukis nederlandajn kantojn. Kun Els li aktivis ankaŭ en la organiza teamo por la kulturaj Faulhaber-semajnfinoj. Kiam NEA kaj la laborista, tiam progresema, FLE kunfandiĝis en "Esperanto Nederland" (1984), jam la postan jaron Hans akceptis ankaŭ ĝian kasistecon, krome administrante la membraron kaj agante en la "Komisiono pri instruado". Ĉe UEA, kies Jarlibroj lin mencias kiel Delegiton por Heerhugowaard ekde 1986, li reprezentis la landan asocion ekde 1996 (Komitatano A). Plue li membris en ĝia Komisiono pri Financoj.
Ekde la Jubilea Jaro (1987) Hans mem instruis, konsekvence aliĝis al NGGE (la landa sekcio de ILEI), kiu volonte uzis liajn kapablojn de kasisto (1991-2002), sekretario kaj redaktoro de NGGE SCIIGAS (de 1993). Por blinda kunestraranino li proprainiciate prizorgis la surkasedigon de la dokumentoj.
Daŭre li subtenis siajn kapablojn per praktikado: ĉe la Haga IEI (Internacia Esperanto-Instituto) li akiris sinsekve ĉiujn Cseh-diplomojn A, B kaj C (1994-1996). Regule li partoprenis UK-ojn (ekde 1985) kaj de 1995 ankaŭ la konferencojn de ILEI. En 1996 li transprenis la rolon de la forpasinta Oene Hoekstra en la Komisiono pri la Statuto; precipe en la konferenco de Montpellier li adaptis la Internan regularon laŭ la Statuto (1998), sed ankaŭ en 2002 li preparis modifon por ebligi pli facilan estrar-elektan ritmon. Samkiel ĉe li kunligiĝis la landa kaj la internacia agado, tiel en la loka nivelo li forte apogis la ĝemelurbajn kontaktojn kun la germana Darmstadt, franca Troyes kaj precipe la hungara Tata. Plej fama iĝis la Turisma Semajno en Alkmaro post la 73-a UK en 1988, kiam Hans insistis pri ĉiutagfina taksado, kio evoluis bone kaj kio malbone, senindulge al si kaj siaj, same laciĝintaj kunagantoj.
Necesis ja plejeble perfekta organizado. Eĉ multajn jarojn post la evento partoprenintoj elmontris sian grandan aprezon.

En NGGE restas dankaj memoroj pri Hans ten Hagen, kiu eĉ siajn lastajn hejmajn tagojn dediĉis al la financa raporto, kiun li promesis - se eble - pretigi.
Rob Moerbeek

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Mireille je 2015-02-02 05:29:26

En UK en Montpellier (1998) mi konatiĝis kun Hans ten HAGEN kaj helpis en la korektado de testoj sub lia gvido.
Post lia morto fondiĝis Fondaĵo Hans, kiu subtenis la instruadon de Esperanto en Afriko kaj specife la lertigadon de geinstruistoj kaj la partoprenon de virinoj. Fine de 2014 la restanta havaĵo de tiu Fondaĵo estis transdonita al ILEI, kiu subtenas same la instruadon de Eo kaj lertigadon de geinstruistoj.
Ni same kiel Hans laboru por Esperanto ĝenerale kaj por Afriko.
Mireille Grosjean
prez de ILEI

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.