Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Margarete Saxl (1889-1938)
Vivtempo: 1889 - 1938
Devenlando: Ĉeĥujo
Agadlando(j): Britujo, Danujo, Germanujo, Nederlando, Norvegujo, Svedujo
Prezento: Margarete Saxl estis ĉeĥa esperantistino kaj Cseh-instruistino.
Ŝi forpasis pro korparaliziĝo dum Universala Kongreso de 1938 en Londono.
Ŝi instruis fremdajn lingvojn ĉe komercista privatlernejo proksime de la stacidomo Börse (borso) en Berlino.
Laŭŝajne ŝi scipovis sep lingvojn kaj Esperanton, kiun ŝi lernis nur dum tri semajnoj.
Ŝi membriĝis en la Cseh-grupoj kaj multe agis eksterlande, precipe en Nederlando, Danlando, Svedujo kaj Norvegujo kune kun Margarete Glaser kaj Julius Glück, ambaŭ berlinanoj.
Komence de la 30aj jaroj, ŝi organizis vesperkursojn, kiuj kutime okazis ĉiulunde en la Café Braun (Kefejo Braŭn) en la Charlottenstraße apud Lepzigerstraße.

En la 20aj kaj 30aj jaroj, la Internacia Lingvo Esperanto kaj la Cseh-metodo furoris en norda Eŭropo kaj aro da lernolibroj por progresintoj kaj superaj kursoj ebligis profundigon de la scio akirita sur pli malalta nivelo. Al tiu ĉi speco apartenas ŝia lernolibro Daŭriga kurso post Cseh-kurso, eldonita unu jaron antaŭ ŝia forpaso, en 1937, de la Dana-Esperanto-Librejo

La prezenton pretigis Patrick Morando, kaj la tutan dokumenton kun fotoj vi povas vidi ĉi tie: Margarete Saxl

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Telemo je 2017-10-10 07:20:44

Ŝia animo pace ripozu - Dankegon al ŝi. Mi pensas, ke gravas memori pri la homoj, kiuj agadis por la lingvo kaj do por ni. Kaj dankon Patrick pro via teksto pri Margarete.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.