Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Roland LINDBLOM
Vivtempo: 1931 - 2016
Devenlando: Svedujo
Agadlando(j): Svedujo
Prezento: Roland Lindblom, unu el la plej elstaraj aktivuloj de la sveda Esperanto-movado, forpasis la 17-an de januaro, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo. Li naskiĝis la 19-an de januaro 1931.
Lindblom lernis Esperanton 16-jara kaj jam post ses monatoj li gvidis kurson de la nove lernita lingvo. Li fondis aŭ instigis fondon de pluraj Esperanto-kluboj, unuafoje en 1949. En 1950 li fariĝis prezidanto de la distrikto de Sveda Esperanto-Federacio en Okcidenta Svedio. En 1958 li kunfondis Svedan Esperantistan Junularan Unuiĝon kaj fariĝis ĝia vicprezidanto. Lia partopreno en la gvidado de la landa asocio komenciĝis en 1972, kiam li estis petita helpi la estraron de SEF kiel protokolanto. En 1974 li fariĝis vicestrarano de SEF, en 1976 estrarano kaj en 1978 prezidanto, kiun taskon li plenumis ĝis 1985.
Lindblom membriĝis en UEA en 1953, fariĝis vicdelegito en 1957 kaj delegito en 1970. Komitatano de UEA li estis 1978-1986, 1992-2001 kaj 2007-2010, estrarano pri kongresoj 1983-1986 kaj kunordiganto de la Elekta Komisiono 1999-2002. Li estis prezidanto de LKK de du UK-oj: la 65-a en Stokholmo (1980) kaj la 88-a en Gotenburgo (2003). La Alta Prote! ktanto de la 65-a UK estis la parlamentestro Ingemund Bengtsson, kiun li persone konis kaj kies apogon al Esperanto li povis ofte utiligi. En 1985 li persvadis Bengtsson ĉeesti la inaŭguron de la SEF-kongreso en Helsingborg. En la Jubilea Jaro 1987 Bengtsson disponigis la parlamentejon por la sveda kongreso, sed pro lia malsaniĝo ĉeestis parlamentano Daniel Tarschys, posta ĝenerala sekretario de la Konsilio de Eŭropo.
Lindblom reprezentis UEA en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis UEA ĉe la konferenco de ISO en Stokholmo. En la 98-a UK en Rejkjaviko en 2013 li estis elektita Honora Membro de UEA.
Fonto: UEA-komunikaĵo

**********

Lasta saluto de Kerstin Rohdin
Dimanĉo 17-an de januaro 2016. Matene mia telefono sonoras. Vokas Stella. Tuj mi komprenis jam antaŭ ol ŝi ekparolis. Ŝia patro Roland, ne plu spiras en nia kompatinda mondo. Stella rakontis al mi pri la lastaj horoj de sia patro, kiu mortis frumatene. Li trankvile flugis al tiu nubo, kie pluraj samideanoj gaje akceptis lin. Mi jam pli frue en la mateno multon pensis pri Roland, kiu baldaŭ estus festanta sian naskiĝtagon. Ankaŭ hieraŭ vespere kaj dum la nokto miaj pensoj vizitis lin en lia nuna loĝejo kune kun sia filino. Antaŭe kiam li loĝis en la sama urboparto de Stockholm, kie mi loĝas, ni ofte ”festis” liajn naskiĝtagojn kune. Mi pensis pri tio. Kiam la telefono sonoris, mi ĵus preparis min por fari la promenadon, kiun mi nomas ”Roland-promenadon” en vetero suna malvarma minus 15 gradojn C. Tiu kelkkilometra promenado, pasas la domon, kie Roland longjare loĝis. Post la interparolo kun Stella mi eliris promeni laŭ tiuj padoj.
Mi ”parolis” kun li, memoris kiom multon li faris dum sia vivo surtere. Ekde sia infanaĝo li estis laborema kaj ”strebis” diverskampe ĉiam kun seriozaj deziroj kaj klopodoj, ĉiam atingante siajn celojn. En sia junaĝo li eklernis esperanton, komence kiel iu amuza ludo. Poste esperanto akompanis lin tutan vivon. Ekde la 1950-aj jaroj ni kreis kaj laboris pri la tiama SEJU. Anita (lia tiama edzino) kaj mi aranĝis la unuan ”kongreseton” de SEJU, la ”faman” Hälsö-renkontiĝon dum mezsomero 1958. Kelkajn jarojn pli poste niaj reciprokaj familioj loĝis, lia en Nynäshamn, mia en Haninge. Ni multe renkontiĝis tiam kaj niaj samaĝaj filinoj ludis kune. Kelkajn jarojn pli poste ili kune dum 1980-aj jaroj kunlaboris pri la tiama SEJU.
Dum la lastaj jaroj denove Roland kaj mi ambaŬ LOĜIS EN Haninge kaj kunlaboris pri esperanto. Roland dum sia vivo bonrezulte laboris pri esperanto, konigis ĝin en multaj sociaj kampoj, havis amikajn rilatojn kun la prezidanto de la Sveda Parlamento, Ingemund Bengtson, parolis plurfoje kun UN-sekretarion Jan Eliasson, kiu tiel ricevis ideon pri kio reprezentas esperanto. Li tre bone dissemis la esperantan ideon en la socio. Li energie informis pri esperanto dum 15 jaroj en tutlanda granda Lerneja Foiro, kie li ja renkontis multajn geinstruistojn. Dum ?? jaroj li estis prezidanto de SEF. Dum ?? li membris en la estraro de UEA. (Aliaj skrkribu pri tiuj liaj laboroj)
Post la interparolo kun Stella mi promenis Roland-promenadon, multon pensis pri nia vivdaŭra amikeco, kunlaboro, pri niaj multaj diskutoj kaj interparoloj dum niaj lastaj jaroj. La 85.a datreveno okazus du tagojn post lia forpaso. Dum mia promenado mi sentis grandan mankon de vi, Roland kaj mi sentis larmojn fali kaj glaciigxi vizaĝe en la malvarma vetero.
Ni esperantistoj en Svedio kaj en la mondo ne forgesu pri la laboro, kiun faris Roland. Kaj ni daŭrigu ĝin. Dankon Roland por ĉio, kion vi faris!


Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Raita je 2016-01-20 14:34:25

Mi ĝojas ke mi povis renkonti Roland Lindblom en Svedio. Mi esperas, ke lia granda laboro por fari novan vortaron en la reto iam aperos en la reto. Brave li vivis, rezignacie akceptis la malpliiĝon de fortoj. Respektinda persono li estis.

1.
autuno je 2016-01-20 10:21:09

La forpaso de Roland Lindblom estas granda perdo por la tutmonda Espernata komunumo. Mi havis okazon renkontiĝi kaj interparoli kun li kaj lia edzino, kaj .Franko Luin en Stokholmo okaze de mia vizito en Svedujo en 2002. Mi sendas miajn elkorajn kondolencoj al liaj familianoj kaj al la svedaj esperantistoj. Lia nomo ĉiam vivos en la memoro de ĉiuj esperantistoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.