Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Abraham Vega Acosta
Kromnomo: FLAVA Frato
Vivtempo: 1903 - 2003
Devenlando: Meksiko
Prezento: Abraham Vega Acosta nomis sin Frato Lazar Abrahamo kaj lia Esperanta nomo estis FLAVA Frato Lazar Abrahamo Vega Acosta
Li naskiĝis la 3an de Januaro de 1903 kaj mortis la 19an Novembro 2003, je la aĝo de preskaŭ 101 jaroj. Li kaj lia edzino Guadalupe Montalban lernis Esperanton en la komenco de la 60-aj jaroj. Ili ambaŭ fondis la Esperantistan Meksikan Centron kie ili fervore dediĉis sian vivon por instrui la Internacian Lingvon ĝis la tempo de sia morto. Dum sia vivo li aktive agis kiel spiritisto ĉar li ĉiam diris ke spiritismo estas scienco kaj pere de Esperanto la spiritismo havas flugilojn por atingi pli vastajn terenojn.
Ili aktive partoprenis en la organizado de la naciaj kongresoj en Meksiko kaj en la jaro 1976 ili ricevis la permeson de S-ro Ergoto de Bonaero (S-ro Ergoto nomiĝis Magistro Adán Hrynkiewicz) por re-presi 5 mil ekzemplerojn el la kursmaterialo kiun S-ro Ergoto kreis, omaĝe al D-ro Zamenhof. La celo estis krei Kurso en du libroj, 20 lecionoj por memlernantoj de la Lingvo. La nomo de la kurso estas Ĉu vi parolas en Esperanto?
En la jaro 1982 forpasis Guadalupe Montalban kaj S-ro Abraham Vega Acosta daŭre instruis Esperanton en la Esperanta Centro kiun ili fondis. Abraham Vega Acosta partoprenis en UK-oj en la jaro 1986 en Pekino, en Pollando en la jaro 1987 por la 100-jariĝo de Esperanto, en Kubo en la jaro 1990 kaj en Vieno en 1992.

Dum la TAKE-Kongreso en San Paulo (Brazilo) oni omaĝis lin nomante unu el la kongresaj salonoj lianome. Ĝis la lastaj tagoj de sia vivo li informis kaj instruis Esperanton en Meksiko. Nuntempe lia filino Guadalupe Vega kaj lia nepo Joaquin Rosillo Vega Acosta daŭre instruas kaj informas kun granda emo kaj sindediĉo pri la Internacia Lingvo.
Frato Lazar Abrahamo semis veran verdan semon en sia vivo. Nun en lia familio estas la 4a generacio kie oni parolas Esperanton. Pere de tio li ankoraŭ vivas en nia memoro kaj lia revo ankoraŭ estas reala.

Fonto: Teksto, verkita de lia nepo, Joaquin Rosillo Vega Acosta, decembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Jxoakino je 2016-12-04 15:09:13

Dank' al la semo de mia kara Avo kaj aktiveco de mia kara patrino Esperanto estas nepra parto de nia Familio. Mi estas tre dankema pro tiu heredaĝo kaj nia FLAVA Patro ĉiam vivas en nia memoro. Dankon kara Katalin!!!

1.
emilia je 2016-12-04 15:04:56

Unue, mi dankas al Katalin, due al mia kara kaj ne forgesebla Zamenhof kaj trie al mia filo Joaquín Rosillo Vega Acosta, kiu bele verkis la artikolon. Gratulon!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.