Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Imanuel OLSWANGER
Vivtempo: 1881 - 1961
Devenlando: Pollando
Agadlando(j): Israelo, Svislando
Prezento: Israelano, verkisto, folkloristo, cionista aktivulo kaj aktiva esperantisto. Naskiĝis en Litovio, diplomitiĝis pri etnologio. Estis lingvisto-poligloto kaj brila tradukisto el diversaj lingvoj hebreen. Esploris judajn komunumojn en la Diasporo. Li persone konis d-ron Zamenhof (ili konatiĝis en Svislando) kaj multajn esperantistojn de la frua periodo. Vivinte dum kelkaj jaroj en Bazelo, Svislando, li gvidis tie ankaŭ E-kurson, instruante al 50-persona grupo en 1919. Li estis tre aktiva en la loka kaj tutlanda movadoj ĉirkaŭ 1920.
Post le enmigro al Palestino (Israellando) li fariĝis aktiva en la loka E-movado. Ekde 1929 li estis Honora Prezianto de Palestina Esperanto-Ligo kaj ekde 1948, de Esperanto-Ligo en Israelo. En Esperanto verkis poemaron titolitan Eterna Sopiro (Vieno, 1925 kaj Jerusalemo, 1942) kaj tri diverstemajn kajerojn dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj. Inter ili estis materialo pri la setleado de la judoj en Palestino.
Li estis brila oratoro kaj ricevis premiojn dum Esperanto-Kongresoj.
Lian nomon portas strato en Jerusalemo, kie li vivis dum kelkaj jardekoj.

Rimarko: foje li aperas en diversaj skribaĵoj kiel Olswanger kaj foje kiel Olsvanger. Krome li aperas foje kiel Immanuel kaj foje kiel Emmanuel.
(Josef Ŝemer por edukado.net)

Elŝutu la nekrologon , vekritan de J. KOHEN-CEDEK, J, aperigitan en La Praktiko, majo, 1961.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Katalin je 2018-03-07 10:19:28

Dankon, ganto. Mi faris la modifon kaj poloj certe ĝojos havi unu plian eksgravulon. La eraro venis verŝajne pro la iom misgvida nekrologo.

1.
ganto je 2018-03-07 09:39:27

Por mi estas surprizo, ke Imanuel OLSWANGER reprezentas Litovujon. Li naskiĝis en nuntempa pola urbo Grajewo (tiam ĝi apartenis al Rusia imperio) https://eo.wikipedia.org/wiki/Grajewo . Ĉu estas iu aldona informo pri liaj ligoj kun Litovujo?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.