Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Oszkár PRINCZ
Vivtempo: 1947 - 2004
Devenlando: Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento: PRINCZ Oszkár ([princ os-KAR]; naskiĝis la 17-an de majo 1947 en Szentpéterfa, Vas, Hungario kaj mortis la 10-an de aprilo 2004) estis ĝenerala sekretario de Hungara Esperanto-Asocio, kaj la Prezidanto de la hungara Lingvokomitato de Esperanto.
En la jaro 1973 Princz diplomitiĝis pri klerigado kaj bibliotekoj en pedagogia altlernejo. 1977 li akiris universitatan diplomon pri estetiko.
Princz sindoneme apogis la amatoran teatradon kaj estris grupojn en Szombathely kaj Körmend. Li kelkfoje mem verkis teatraĵojn.
De 1977 li laboris du jarojn ĉe la Hungara Kultura Centro en Prago, kie li ankaŭ aktivis en la ĉeĥa Esperanto-movado. Poste li tri jarojn okupis laboran postenon en popol-kleriga instituto en la 19-a distrikto de Budapeŝto.
De 1982 li estis organiza sekretario, sekretario kaj fine ĝenerala sekretario de Hungara Esperanto-Asocio. Lia unua lernolibro aperis en 1984, poste kvin pliaj sekvis. Post la sociaj ŝanĝiĝoj de la jaroj 1989 ĝis 1990 li studis ankoraŭfoje (pri eksterlanda komerco) kaj fariĝis turisma manaĝero en 1995. En la sama jaro li lanĉis la revuon Az EU és a nyelvi kérdés ("EU kaj la lingva demando") kaj fondis la turisman entreprenon Espertur kiun li de tiam gvidis dum 5 jaroj. Fondinte Nyelvek Egyenjogúságáért Társaság (Asocio por Egalrajteco de Lingvoj), li kontaktis lingvistojn, skribistojn, oficistojn de la Ministrejo de la Eksteraj Aferoj, kaj EU-komitatojn. Li reprezentis en la Kuratorio de Hungara Radio civitajn organizaĵojn.
Li verkis plurajn lernolibrojn, lernilojn, gvidis Esperanto-kursojn. En la lasta periodo de sia vivo li estis prezidanto de Lingvokomitato de Esperanto ĉe la hungara Fremdlingva Pluperfektiga Instituto (en strato Rigó) kaj okupiĝis pri la ŝtataj lingvoekzamenoj pri Esperanto.
Oszkár Princz mortis en Budapeŝto en 2004 pro korinfarkto en vagonaro hejmenveturante, dum korektis ekzamentestojn.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.