Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Cathy SCHULZE
Vivtempo: 1913 - 1999
Devenlando: Usono
Agadlando(j): Usono
Prezento: La suban tekston vi povas elŝuti en PDF-versio

Kiu estis Cathy Schulze kaj kion ŝi faris por la Esperanto-movado en Usono?

Sen troigo oni povas aserti ke neniu alia individuo havis pli gravan rolon en la progreso de Esperanto en Usono dum la lastaj jardekoj. Eklerninte Esperanton de Doris Tappan Connor en Novjorko kiam Ges. Connor direktis la agadon de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), Cathy admiris sian instruiston, sed ideologie kaj spirite rifuzis akcepti la politikan makartismon kiu karakterizis tiun asocion. Pro siaj profundaj homsentoj, ŝi intuiciis ke Esperanto povos progresi nur se ĝiaj adeptoj vivos la principojn de la homamo kiuj por D-ro Zamenhof estis fundamentaj por la sukceso de la lingvo kaj la atingo de ĝiaj homaranismaj celoj.
Cathy do aliĝis tutkore al la grupo kiu fondis la nunan ELNA por dece reprezenti Esperanton kaj ĝiajn idealojn al la usona publiko.
Mem talenta instruisto de la lingvo, ŝi vaste informis pri la eduka valoro de Esperanto kaj persvadis plurajn elementlernejajn instruistojn kaj lernejestrojn enkonduki Esperanton en lernejojn de la San-Franciska regiono.
La kvalitoj kiuj faris ŝiajn prezentadojn tiel allogaj kaj persvadaj estis la tute autentika amo kaj zorgemo kiun ŝi direktis al ĉiuj kunlaborantoj. Oni sentis la sincerecon kaj altan estimon kiun ŝi havis por ĉiuj kiuj laboris por progresigi la homaron, kaj ŝian profundan intereson helpi al ili atingi siajn idealojn.
Post la etapo de disvastigo de Esperanto en la lernejoj, ŝi fondis la Esperanto-Informcentron en sia hejmo en Hillsborough, kie ŝi loĝis ĝis la vivofino. Ankaŭ la sprite grumblema Bill ne povis rezisti la forton de la edzina idealo kiu ĉiam persistis malgraŭ la fojaj aŭ oftaj kapricoj de la esperantistoj mem. Li frue emeritiĝis de bone salajrita administra posteno ĉe la fervojo “Southern Pacific” por aldoni siajn fortojn al tiuj de la edzino per tuta sindediĉo al la laboro. Dum li prizorgis la libroservon de la centro, ŝi daŭrigis la laboron eĉ post la malapero de la Novjorka informcentro kaj la preskaŭ tuta centriĝo de la nacia informado en ilia hejmo.
Cathy havis la talenton profiti bonajn ideojn kaj ilin perfekte adapti al novaj cirkonstancoj. En 1969, Allan Boschen sukcesis aranĝi someran Esperanto-kursaron en North Adams State College en Massachusetts. Konstatinte ke tiun aranĝon subtenis pli ol dudek esperantistoj el la tuta lando, ŝi tuj reiris al la plej konata universitato apud la hejmo, San Francisco State, kaj post nelonge sukcesis persvadi kaj la dekanon pri humanismaj studoj kaj la direktoron de someraj programoj serioze konsideri la aldonon de Esperanto-programo en 1970. Tiel komenciĝis la fama kursaro kiu restis konstanta ĝis hodiaŭ. Unue, la kursaro dependis sufiĉe multe de lokaj esperantistoj, tamen kiam evidentiĝis ke tiu subteno ne rezultigus sufiĉe konstantan alfluon de kursanoj, ŝi konvinkiĝis pri ideo de la angla instruisto Leslie Hartridge allogi novajn esperantistojn provizante senpagan deklecionan kurson por interesitoj. Dum la jaroj ŝi daŭre disvastigis la senpagan korespondan kurson, prizorgis la plimulton el la lernantoj, sendis kuraĝigajn notojn kiuj montris ŝian sinceran intereson pri ĉiu individua lernanto, kaj per tio varbadis por la kursaro en San-Francisko. Nenio pli ĝojigis ŝin ol konatiĝo kun la lernantoj kiuj unuafoje venis al la kursoj, kaj poste revenis kaj revenis kaj fariĝis aktivaj laborantoj por nia lingvo. Ŝi aparte interesiĝis pri gejunuloj kiuj certigus la estontecon de la Movado, kaj malavare donacadis por subteni ilian ĉeeston.
Iom post iom ŝi povis cedi taskojn al aliaj, aparte la Esperanto Inform-centron kiu transformiĝis laŭfunkcie en la Centran Oficejon de ELNA, tamen ŝi ne povis lasi la patrinan zorgemon de la lernantoj kiujn ĝisfine ŝi amis, flegis, kaj prifieris.
Por mi persone la konatiĝo kun Cathy estis unika privilegio. Mi sentis tion kiam oni unuafoje prezentis ŝin al mi en la Pitsburga Kongreso de ELNA en la sesdekaj jaroj.La junulo kiu min prezentis (fajrulo de la tiama JEN - Junularo Esperantista de Nordameriko) esprimis evidentan admiron pri tio kio estis Cathy kaj kion ŝi jam atingis por la Movado. Tuj ŝi ekinteresiĝis pri mi kaj volis helpi atingi la celojn de nova enmigrinto al Usono kiu venis por fari postdiplomajn studojn pri lingvoj kaj daŭrigi la laboron por Esperanto. Kiam ŝi invitis min (post la instruado en North Adams) helpi William Auld fondi la kursaron en San-Francisko en 1970, kiu povis rezisti? Pat kaj mi ĵus geedziĝis, kaj mi ricevis inviton instrui la hispanan en speciala programo en Meksiko tiusomere. Sed kiu povis rezisti inviton de Cathy, eĉ se apenaŭ kuniris salajro? Ŝi malfermis sian hejmon al ni kaj gastigis nin en sia gastĉambro dum la tuta kursaro. Ŝi zorge preparis belajn manĝojn kaj donis al ni malavare ĉion kio necesis.
Kio ajn estis la bezono, ŝi kaj Bill rapide kontentigis ĝin. Mi eĉ devis fari iom komplikan aranĝon pri kondukpermesilo, kaj ĉion ili tiel afable kaj senĝene prizorgis kvazaŭ estis la plej granda plezuro en la mondo solvi ĉies problemojn. En postaj jaroj, ŝi zorgis malpliigi la ĝenojn kaj elspezojn kiam estis malfacile fari aranĝojn por reiri al la programo en San-Francisko kun propra familio, kaj rezulte niaj du esperantistaj filinoj povis multe profiti la sperton de formala lernado de la lingvo ĉe SFSU. Tiu amo, tiu estimo, tiu kuraĝigado, helpis al ĉiuj pli bone prepariĝi por helpi pri la progresigo de la movado. Ŝi ne toleris malbonan konduton de esperantistoj kaj serĉis en ĉiuj la karakteron kaj kvalitojn kiuj plej bone servus la movadon.
La granda hungara poeto Julio Baghy ricevis siatempe la karespriskribon “Homa homo”. Same meritas tiun priskribon la vivo de Cathy Schulze. Inspira, dediĉita, ŝi sciis valorigi la homojn kaj ilian laboron por siaj idealoj.
Ŝi tiel fortigis ĉiujn el ni kiuj venis en kontakton kun ŝia larĝanima espero ke la idealo de Esperanto venkos la antaŭjuĝojn de la mondo, individuon post individuo. Modelo kiu konvinkis nin ke se tiel amema kaj konvinkita homo tiel alte taksas la laboron por Esperanto, ĉio kion ni faras por ĝi valoros por honori tiun modelon kaj per tio plibonigi la mondon. Ŝia oferemo ebligis nian oferemon, kaj la spiritan plifortigon kiu malfermis por ni novan horizonton en la servado al la homaro. Kio ebligis la transformon de la usona Esperanto-movado kaj de la usonaj esperantistoj el eta primokita flankgrupo en unu el la plej potencaj kaj respektataj kontribuadantoj al la antaŭenigo de la tutmonda movado.
Duncan Charters
.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Lu je 2012-03-03 07:49:45

La artikolo apenaŭ mencias la financan flankon de la agado de Cathy Schulze. Ŝi donis grandan sumon da mono al la fondaĵo Esperanto Studies Foundation (ESF), jam dum ŝi vivis, kaj heredigis kun sia edzo ĉ. tri milionojn da usonaj dolaroj al ESF. Tiu mono donas interezojn kaj aliajn enspezojn, per kio ESF povas ĉiujare subvencii Esperanto-agadojn per proksimume cent mil dolaroj (iom varias laŭ la jaroj depende de la enspezoj). El tiu mono edukado.net rivevis multajn dekmilojn da eŭroj kaj tio - se mi bone komprenis - estas la bazo de la ekzisto de edukado.net. Lernu.net ricevis en la daŭro de la jaroj ĉ. ducent mil eŭrojn.

Kp. http://eo.wikipedia.org/wiki/Cathy_Schulze ,
http://esperanto-usa.org/en/node/1162 ,
http://esperantic.org/en/about/history

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.