Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Inhye GIM
Kromnomo: Ella
Vivtempo: 1981 -
Devenlando: Sud-Koreujo
Prezento: Mi naskiĝis la 27an de Novembro 1981 en Koreio. Mi studis matematikon kaj la anglan lingvo. Post diplomiĝo mi komencis instrui en diversaj lokoj. Kiam mi laboris en Waldorf-lernejo, tiam mi bonŝance renkontis Esperanton danke al nia kolegino Ester. Ŝi gvidis min al Esperantujo kaj poste mi eklernis la lingvon en la Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK) en la jaro 2013 sub la instruo de LEE Jungkee. Li sincere gvidas min por ke mi povu fariĝi bona esperantisto en Koreio.

De la jaro 2014 mi komencis instrui Esperanton al geknaboj en la Waldorf-lernejo en Busan. De tiam ĝis nun mi daŭre instruas Esperanton al lernejanoj kaj ankaŭ al plenkreskuloj kaj precipe al blinduloj.

Esperanto donas al mi multe da ŝancoj por sperti belajn kaj specialajn aferojn.
Ekzemple, mi instruas Esperanton en la virina altlernejo Busan-a Jungang, Jangan mezlernejo, Yeouido tagzorga centro, Busan KTC dumviva centro, Juchon elementa lernejo, Uam elementa lerenjo, Yulha elementa lernejo, Bonghwang elementa lernejo, Samgye elementa lerenjo, Seongbuk brajla biblioteko ktp..

Mi komencis kunlabori ankaŭ kun koreaj esperantistoj por KEA (Korea Esperanto-Asocio) kaj la korea sekcio de ILEI(Internacia Ligo de Esperantistaj instruistoj). En tiu precipe mi laboris kaj laboras 4 aŭ 5 fojojn en nia lando okazigi Namkang-lernejon printempe kaj aŭtune kaj tutlandan kurskunvenon somere kaj vintre kiel gvidanto aŭ helpanto. En ILEI Koreio mi okazigis KER-ekzamenon du fojojn en HUFS (Hankuk University of Foreign Studies). Danke al KER mi povas gvidi ankaŭ koreajn studentojn al Esperanto.

En la jaro 2016 mi deĵoris ĉe SEK, kiun hazarde vizitis blindulo kiu petis min helpi lin fariĝi bona esperantisto kaj gvidanto por blinduloj. Tiam mi sentis, ke mi nepre devas helpi lin kaj kunlabori kun li por fari bazan ponton de la blindula mondo al Esperantujo. Nature mi fariĝis gvidanto de li, kies nomo estas Fenikso. Li estas mia unua blindula lernanto kaj samtempe mia unua blindula amiko. De li mi ricevas benon kaj pacon. Ju pli mi laboras iom malfacile, des pli la ĉielo gardas min kaj montras la vojon kiel mi povas gvidi lin kaj liajn amikojn.

Mi instruis Esperanton al multaj blinduloj kaj fariĝis ilia bona amiko kaj plie mi voĉlegis multe da esperantaj libroj kaj faris brajlajn esperantajn librojn fariĝante iliaj okuloj kaj manoj por ke ili povu bone lerni kaj studi Esperanton daŭre. Finfine en la jaro 2020 Fenikso kun blindulaj amikoj fondis asocion por blindulaj esperantistoj, kies nomo estas KABE, Korea Asocio de Blindulaj Esperantistoj. De tiam KABE daŭre "naskas" novajn blindulajn esperantistojn. Ĝi estas tre aktiva asocio en Koreio. Mi estas tre feliĉa agadi por tiu ĉi asocio kaj ties celoj.

En la jaro 2017 post Seula UK mi kaptis la ŝancon studi Esperantologion en Poznano (Pollando), sub la gvido de Ilona Koutny kaj Katalin Kovats. Dum 3 jaroj mi studis kun tre bonaj kaj belaj kolegoj kaj estimataj profesoroj. Mi kompilis mian finlaboraĵon kun la titolo "Kial Koreoj ne tiel bona parolas en Esperanto?" Tiamaj studoj donas al mi multe da nutraĵoj al mia nuna agado, helpas al mi daŭre aktive instrui Esperanton al tiuj, kiuj interesiĝas pri la internacia lingvo.

Post mia diplomiĝo la pandemio venis al nia vivo. En tiu epoko mi gvidis kelkajn retajn klasojn al koreaj komencantoj kaj progresantoj. Ekzemple, ReRa, Rerakonti estas nia bona programo por paroligi diversnivelanojn. 50 Esperante estas nia recitada programo. Kun tiu ĉi mi gvidis blindajn kaj ne blindajn lernantojn por pli bone paroli en Esperanto.
Ankaŭ en Esperanto-sumoo, mi prizorgis korean leggrupon kiel peranto. (Kadre de Esperanto-sumoo la partoprenantoj dum 15 tagoj legas regule kaj leginte ĉiutage ili alkutimiĝas al legado. Precipe en la jaro 2017 entute 102 koreaj esperantistoj partoprenis en Esperanto-sumoo por memorigi nian 102an Seulan UKn.

Mi instruas geknabojn en elementa lernejo kiel hejma instruisto. Pro tio, ke mi instruas la korean, la anglan, matematikon, sociajn konojn, sciencon, gimnastikon, arton, muzikon ktp, mi povas instrui ankaŭ Esperanton al ili. Koreaj geknaboj tre amas lerni Esperanton, ĉar de juneco ili kutimas lerni nur la anglan kiel helpilon por gajni bonan karieron kaj laborokupon. La beleco kaj klareco de Esperanto tre allogas ilin. Tra Esperanto ili povas vidi la mondon kaj komuniki kun alilandanoj kaj amikiĝi kun diverslandaj esperantistoj.

De ĉi tiu jaro mi povas instrui Esperanton al koreaj instruistoj de elementaj lernejoj. Tiu ŝanco donas al mi motivon kaj vekas unu revon instrui Esperanton al tutlandaj instruistoj por ke ili fariĝu niaj estontaj kolegoj por Esperanto. Ĉar Esperanto donas al niaj lernantoj pacon kaj egalecon kaj plie unu penson, ke ni estas same homoj malgraŭ diferencaj haŭtoj, okulkoloroj. Danke al tio niaj lernantoj kreskas bone kaj sincere kun la penso, ke ili povas amikiĝi kun ĉiuj ajn.

Mi kunlaboras ankaŭ en la programo Ekparolu! de edukado.net, kie inter 2020 kaj 2023 mi okazigis 187 sesiojn (lecionojn) al 68 genevoj.

Sub la gvido de Zamenhof kaj Lidia Zamenhof ankaŭ hodiaŭ mi staras instruante Esperantan inspiron al niaj geknaboj kun la revo, ke iam nia lando Koreio povas fariĝi unu lando inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. Eble nunaj niaj lernantoj povas fari tion, kion ni ĉiuj esperantistoj esperas enkore kaj elkore.

Danke al Esperanto mi povas fariĝi bona homo, bona instruisto kaj bona edzino. Dankojn al niaj samideanoj en la tuta mondo! Mi amas vin.

--------------
Ella por la Panteono en decembro 2023

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
zhangwei je 2024-01-27 04:35:46

Gratulon al kara Inhye GIM. Eble mi konas ŝin longtempe ĉirkaŭ dek jaroj kiam mi vidas ŝin kiu ĉiam havas la feliĉan, entuziasma kaj memfidema rideto sur sia vizaĝo. Ni ĉiam parolas Esperante kun la amikeco inter Esperantistoj. Mi deziras kaj kredas ke vi povas akiri pli multaj kaj suksesaj progresaoj.
ZHANG Wei el Ĉinio.

6.
arankal je 2023-12-23 08:44:11

Kara Ella, elkoran gratulon kaj pliajn sukcesojn en via mirinda laboro!
Aranka

5.
Mao87 je 2023-12-22 22:24:09

Gratulon Ella!

4.
Telemo je 2023-12-19 10:16:44

Gratulon tre kara Ella! Mi sentas grandan feliĉon pro via enpanteoniĝo!
Mi deziras al vi Feliĉon kaj Sanon.
Sincere Via

3.
superteksto je 2023-12-18 07:46:24

Gratulon!

2.
ilonaesp je 2023-12-15 13:07:14

Mi tre ĝojas ke mia finstudintino en la Interlingvistikaj Studoj (AMU, Poznano) atingis jam la Panteonon.
Mi deziras dauran entuziasmon, persiston en la instruado de Esperanto ne nur por koreoj.
Ilona

1.
Katalin je 2023-12-14 22:10:29

Ella, vi estas juna, tamen faris jam tiom da bono en nia movado, ke ni vere admiras viajn aktivaĵojn kaj agadon. Pluan bonan energion kaj grandan entuziasmon por vi. Gratule, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.