Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Henrik (Heinrich) SEPPIK
Kromnomo: Sepamaa
Vivtempo: 1905 - 1990
Devenlando: Estonujo
Agadlando(j): Ĉeĥujo, Danujo, Estonujo, Finnlando, Slovakujo, Svedujo
Prezento: Henrik (Heinrich) SEPPIK (pseŭdonimo Sepamaa) (Allari) (naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en Pärnu, mortis la 4-an de februaro 1990) estis pioniro de la estona Esperanto-movado, Esperanto-instruisto, -gramatikisto kaj -vortaristo.
Esperanto-instruisto
Seppik okupiĝis pri turismo. Li esperantiĝis en 1920 kaj gvidis multajn kursojn en Tartuo, Talino, Pärnu kaj Petseri inter 1924 kaj 1928. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de Esperanto-societoj. Li estis lektoro de Esperanto en la Popola Universitato en Pärnu, 1924 kaj en Tartuo, 1928, Cseh-metoda instruisto kaj propagandisto en Svedlando, 1929-1931, en Norvegujo, 1932, poste ĝis 1939 en Danio kaj Ĉeĥoslovakio. Seppik estis fondanto kaj prezidanto de la estona Esperanta Turista Komisiono (ETK), kiu i.a. organizis turisman interŝanĝon kun Svedio. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Tradukisto, gramatikisto, vortaristo
Seppik debutis internacie per traduko el Friedebert Tuglas, Kvin noveloj (1924). En 1935 aperis lia Sistema kurso de Esperanto, kaj en 1938 la fama kurslibro La tuta Esperanto, "gramatiko por progresintoj - gvidilo por kursestroj", kies 4-a eldono aperis en 1984. Dek jarojn (1947-1956) li pasigis en stalina koncentrejo; tamen eĉ poste li aktivis sub la kaŝnomo Sepamaa, i.a. aperigante vortaron Esperantan-estonan kaj estonan-Esperantan (aperinta en 1957) kaj redaktante Esperanto-eldonaĵojn por estonaj eldonejoj.
Verkoj
Högre kurs i esperanto (1936)
Systematický kurs mezinárodniho jazyka esperanto (por la ĉeĥa adaptis Ladislav Krajc)
Systematisk kurs i esperanto (Stockholm: Förlagsföreningen Esperanto, [1932])
La tuta Esperanto (gramatiko por progresintoj, gvidilo por kursestroj), 4-a eldono 1984

FONTO: http://eo.wikipedia.org/wiki/Henrik_Seppik

Fragmanto el LA PRAKTIKO:
“S-ro Henriko Seppik, la eminenta estona aktiva membro de la Cseh-instituto, ellaboris modelan statistikon pri sia agado en Svedujo kaj Norvegujo dum la lastaj jaroj. Laŭ la statistiko li faris en Svedujo 101 publikajn prelegojn pri Estonio, 44 Cseh-metodajn provlecionojn 45 Cseh-metodajn kursojn en 14 urboj kaj 3-foje parolis per radio. Ĉiujn tiujn aranĝojn partoprenis entute 17,400 personoj.
En Norvegujo li faris 33 prelegojn, 15 provlecionojn kaj 17 kursojn en 10 urboj.
La aranĝojn partoprenis 14,348 personoj. Dum tiu tempo li veturis en Svedujo proksimume 19,000 kilometrojn kaj en Norvegujo 6,500 kilometrojn. Krom tio en Svedujo li faris 130 artikolojn por 36 diversaj svedaj gazetoj kaj 23 artikolojn por 14 norvegaj gazetoj. S-ro Seppik havas fidelan akompananton kaj kunlaboranton en sia edzino Erika, kiu lastatempe faris 2 publikajn prelegojn, 5 provlecionojn kaj 6 kursojn, kun partopreno de entute 1,069 personoj.
Ni kore gratulas al niaj senlacaj pioniroj kaj bondeziras por ilia plua laboro malfacila, sed glora. “ (n-ro. 3. 1934.)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.