Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Achille TELLINI
Kromnomo: Aĥilo
Vivtempo: 1866 - 1938
Devenlando: Italujo
Agadlando(j): Italujo
Prezento: El la libro “Il movimento esperantista in Friuli” de G. Martines (Udine):

«Li naskiĝis en Udine en 1866. 21-aĝa, li diplomiĝis pri Natursciencoj ĉe la Universitato de Torino kaj tuj poste iris en Romo kiel asistanto de geologia profesoro. Tie li laboregis en la sektoroj pri paleogeografio, glaciologio kaj romia geologio kaj publikigis serion da sciencaj eseoj. Destinita al elstara universitata kariero, tamen en 1893 pri ĉio li rezignis kaj preferis reiri al Udine, kie li ricevis la katedron pri Natursciencoj ĉe la Reĝa Instituto. En 1904, pro privataj kialoj, li forlasis instruadon kaj donacis sian riĉan sciencan bibliotekon al la Respubliko de San Marino, dum al la Muzeo pri Naturhistorio en Triesto li transdonis trovaĵojn de sia scienc-vojaĝo farita en Eritreo.
Tiam li ekdediĉis sin al studado de romanĉaj filologio kaj literaturo kaj de Esperanto.
Esperantisto ekde 1901, li multon skribis kaj publikigis internacilingve. Li tradukis verkojn de S. Pellico, G. Rajberti kaj I. Nievo; kompilis la gvidlibron pri Ravenna kaj plenan E-Italan vortaron.
Fine en 1908 li translokiĝis en Bologna, kie en la jaro 1912, li fondis la Italan Katedron de Esperanto, kiun li estris ĝis 1922, kaj Bolonjan grupon. Celoj de la Itala Katedro, laŭ liaj principoj, estis elekti taŭgajn instruistojn, organizi kursojn kaj ekzamenojn, propagandi pere de sciencoj kaj prelegoj. Lia agado, tiel diligenta kaj konstanta, ricevis la aproban konsenton, perletere, de Zamenhof mem (1914).
Li helpis la eldoniston Antonio Paolet el San Vito al Tagliamento, kiu interalie eldonis la italan organon “L’Esperanto”. Dum la 1-a mondmilito li peradis la korespondaĵojn inter la militkaptitoj, internigitoj kaj iliaj familioj.
En 1927 Tellini reiris al Udine kaj tie li komencis komparan studon inter la esperanta kaj friula leksikoj kaj, en 1935, publikigis esperantan gramatikon, kun vortaro kaj ekzercoj, por la romanĉoj de Friulo.
Oktobro 1938 prof-ro Achille Tellini, postlongdaŭra kormalsano, mortis en Udine. Li, grandanime, testamentis duonon de siaj havaĵoj favore al Seminarioj en Udine kaj Gorizia, por ke oni starigu katedrojn pri esperanto kaj pri propagando de la friula dialekto.»

(El Informa bulteno, 3/2010, informilo de Bolonja E-Grupo "A. Tellini 1912").
Dankon al Mario Amadei, sekretario de Bolonja E-grupo “A. Tellini 1912” kaj Roy McCoy por la informoj kaj foto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.