Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ferenc SZILÁGYI
Kromnomo: Francisko, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F.S.
Vivtempo: 1885 - 1967
Devenlando: Hungarujo
Agadlando(j): Svedujo
Prezento: SZILÁGYI Ferenc [siLADji] (pseŭdonimoj: Francisko SZILÁGYI, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S.; naskiĝis la 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto; mortis la 1-an de decembro 1967[1]) estis hungara esperantisto, advokato, sveda civitano.
Li estis doktoro jura, redaktoro, Esperanto-instruisto. Li estis oficisto, longtempe senlabora , ĉefsekretario de la Literatura Societo „Vajda János“ kaj kunlaboranto de diversaj hungaraj gazetoj.
Szilágyi fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de HESL, de 1929 en HES. Li organizis altnivelajm literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.
Li kontribuis al „Hungara Heroldo“, „Heroldo de Esperanto“, „Litova Esperanto-Revuo“, „Pola Esperantisto“, „Sveda Esperanto-Gazeto“ kaj „Literatura Mondo“, kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al „Hungara Antologio“ (1933) kaj al la „Sveda Antologio“. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Li estis ĉefredaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo. Li estis eminenta stilisto.
Szilágyi ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay,
Li postlasis lietarturajn verkojn kaj ankaŭ plurajn tradukaĵojn.
Kiaj famaj lernolibroj:
La simpla Esperanto, lernolibro (1932),
Ellernu, daŭriga lernolibro.

Fonto: Vikipedio. Ni atendas pli kompletan prezenton.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.