Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Rudolf RAKUŠA
Vivtempo: 1893 - 1970
Devenlando: Slovenujo
Agadlando(j): Slovenujo
Prezento: RUDOLF RAKUŠA
Rudolf Rakuša naskiĝis la 22-an de marto 1893 en Ormož (Slovenio), diplomighis kiel instruisto en Maribor, unue laboris kiel instruisto, poste kiel profesoro en mezaj lernejoj kaj alta ekonomia lernejo. Li kunfondis la Komercan Lernejon (Trgovska šola), kiu poste ricevis la nomon Komerca Akademio (Trgovska Akademija). Li ricevis ordenon por laboraj meritoj kaj en 1951 emeritiĝis. Li mortis la 25-an de majo 1970 en Maribor. En 1971 oni inaŭguris memortabulon pri li sur lia naskiĝdomo en Ormož kaj nomis unu el la placoj en la centro de Maribor Placo de Rudolf Rakuša. Samjare estis fondita Fonduso »Rudolf Rakuša« kadre de la Stenografia societo en Maribor, kies celo estis ĉiujare disdoni premiojn por la plej bonaj studentoj de stenografio kaj de Esperanto. En 1980 oni nomis la mariboran stenografian societon Društvo stenografov »Rudolf Rakuša«.

1. Rakuša kiel stenografo:
Lia intereso pri stenografio fontas ankoraŭ el la studentaj tempoj, kiam li komencis ne nur okupiĝi pri ĝi sed ankaŭ kontakti multajn fakulojn kaj verki lernolibrojn. El tiu persista laboro sekvis, ke post la dua mondmilito, en 1946 oni enkondukis lian stenografion kiel unikan, plej bonan kaj praktikan por la slovena lingvo en ĉiuj slovenaj lernejoj, kie oni instruis stenografion. Tiucele li verkis tri lernolibrojn pri slovena stenografio, kiuj aperis je multaj eldonoj kaj estas ankoraŭ nuntempe uzataj, legotekstojn de stenografio ne nur en la slovena sed ankaŭ en la kroatserba, ĉar li ellaboris poste ankaŭ la komunan kroatserban stenografion, kiu unuigis la ĝistiamajn multajn diversajn en tiu lingvo. Li ankaŭ tradukis la slovenan stenografion al la germana lingvo. Rakuša kunlaborante kun kelkaj aliaj ellaboris ankaŭ stenografion por Esperanto »Intersteno«. Stenografion li instruis ekde 1921 en la de li kunfondita Komerca Lernejo, kie li instruis ankaŭ la maŝinskribadon (poduk korespondenčnega, debatnega in poslovodnega pisma). Li verkis ankaŭ lernolibron por unueca instruado de maŝinskribado por la tuta Jugoslavio je du partoj, kiu aperis je pluraj eldonoj. Post la pensiiĝo li daŭrigis instrui stenografion kaj maŝinskribadon en Alta Akademia Lernejo de Maribor.

2. Rakuša kiel pedagogo
Esenca lia krea laboro estas la pedagogia. Ankaŭ la stenografio kaj maŝinskribado apartenas al lia ĝenerale pedagogia laboro. Tamen necesas aparte substreki lian ĝenerale pedagogian kontribuon al scienco. Rakuša estis per sia tuta koro instruisto de siaj plej junaj jaroj kaj jam de la dudekaj jaroj li instruis en la Komerca Lernejo negocan korespondadon (poslovna korespondenca), stenografion, maŝinskribadon kaj la germanan lingvon. Al tiu lia praktika pedagogia laboro poste aldoniĝis ankaŭ instruado de Esperanto. Lia praktiko daŭre kontribuis al kreado de pedagogia kaj metodika teorio. Ĝuste tial, ke lia teoria laboro eliris daŭre el lia praktika sperto, liaj verkoj havas multe pli longdaŭran valoron ol multaj verkoj de nur teoriaj pedagogoj. Li aperigis sennombrajn artikolojn en slovenaj, kroataj kaj esperantaj pedagogiaj revuoj. Sed liaj ĉefaj verkoj estas instruiloj kaj primetodikaj teoriaj libroj. Sur la kampo de lernolibroj krom la jam menciitaj tri lernolibroj por slovena stenografio kaj 2 lernolibroj pri maŝinskribado aperis lernolibroj pri Esperanto, unue en 1937 (Učbenik mednarodnega jezika za šole, tečaje in samouke, Klub esperantistov Ljubljana) kaj poste la plej ampleksa baza lernolibro de Esperanto entute je du partoj en 1967, kiun eldonis Državna založba Slovenije kies unua parto estis represita en 1984. Li verkis metodologian libron pri maŝinskribado kaj Metodikon por instrui Esperanton kies unua eldono aperis en 1957 en Ljubljana (Mladinska knjiga) kaj kompletigita II-a eldono aperis en 1970 kiel komuna eldonaĵo de Mladinska knjiga kaj UEA, Rotterdam. Tiu ĉi metodiko estas ankoraŭ nuntempe la plej bona kompleta metodika verko pri Esperanto-instruado en la tuta mondo kaj inter la plej multe aĉetataj fakaj libroj ĉe UEA (en 1992 ĝi estis inter la 10 plej aĉetataj libroj).

3. Rakuša kiel esperantisto
Rakuša esperantistiĝis en 1922 kaj de tiam multe okupiĝis amatore pri la antaŭenigo de Esperanto kiel lingvo kaj kiel movado kaj kontribuis al E-instruado. Jam en 1926 li estis prezidanto de la 3-a jugoslavia Esperanto-kongreso, kiu okazis en Maribor, kiam li estis elektita kiel vicprezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Ekde 1935 li estis elektita kiel membro de Internacia Akademio de Esperanto, la plej alta scienca kaj lingva institucio de la monda E-movado. Samjare li fariĝis direktoro de Slovena Esperanto-Instituto. De 1967 ĝis 1970 li estis membro de la Kunordiga komitato de Konferencoj por enkonduko de Esperanto en lernejojn kaj li fariĝis membro de la preparkomitato por la Konferenco de Internacia Ligo de Esperanto-instruistoj ILEI, okazinta en 1970 en Maribor. Li okupiĝis ankaŭ pri tradukado al Esperanto. Tiel aperis en Berlino lia esperanta traduko de »Servutulo Jernej« de Ivan Cankar en 1938. Li tradukis ankaŭ la poemon »Ciciban« de Oton Zupančič. Pri lia eksterordinara lernolibra kaj metodika agado rilate Esperanton ni jam parolis en la antaŭa ĉapitro.

4. Grafologo:
Rakuša estis ankaŭ grava eksperto pri skribmanieroj kaj tre bona grafologo. Tial li ofte kunlaboris kun la Maribora Juĝejo, kiam necesis baze de la personaj skribaĵoj deĉifri la aŭtoron. Tiukampe li estis escepte estimata fakulo.

5. Konkludo
La puraj listigitaj faktoj ne sufiĉas por montri la grandecon de Rudolf Rakuša. Li ne estis simpla aŭtoro de stenografiaj lernolibroj sed grava scienca kaj praktika aktivanto, kiu sukcesis perfektigi kaj unuecigi la multajn antaŭajn versiojn de stenografioj por la slovena kaj kroatserba lingvoj tiel, ke ankoraŭ pli ol 20 jarojn post lia morto tiuj stenografioj estis instruataj. La unua lernolibro de Esperanto verkita en 1938 estis la unua lernolibro de la Internacia Lingvo, kiu baziĝis je frekvenca principo (li elektis 600 plej ofte uzatajn vortojn kiel bazon, kiun oni devas instrui). Sekve li pli ol 50 jarojn anticipis la poste plej sukcesan lernolibron (tiun de la Zagreba Metodo), kiu same baziĝas je frekvencprincipo. Analizo de lia lernolibro ekestinta en tempo, kiam oni ne havis komputilojn por povi elkalkuli, kiuj vortoj estas vere la plej oftaj kaj komparo kun la frekvencmorfemaro farita komputile en 1982 de Tišljar, kiu proponas 500 morfemojn neprajn por ĉiu baza kurso montras ke Rakuŝa bonege elektis 600 (inter kiuj 130 estas pliaj, sed tre mirinde nur 30 mankas!). Tio montras lian eksterordinare ĝustan pritakson kaj komprenon pri tiu laboro. Lia eksterordinare bona Metodiko de Esperanto restis kaj restos ankoraŭ longe la plej bona verko en Esperanto tiukampe. Tial Rakuša ankoraŭ nun estas sendube la plej konata slovena esperantisto en la mondo. Fine mi dankas al lia filino, sinjorino Mira Bradač, por ŝia helpo, kiu ebligis al mi fari ĉi tiun etan esploron kaj ellabori ĉi tiun raporton en1993 okaze de 100-jariĝo de lia naskiĝo

Zlatko Tišljar por la Panteono de edukado.net

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
ostoj je 2022-12-18 12:19:37

Laŭ Rudolf Rakuša nomiĝas strato Rakuševa ulica en Ljubljano.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.