Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Kenĵi OSSAKA (小坂狷)
Vivtempo: 1888 - 1969
Devenlando: Japanujo
Agadlando(j): Japanujo
Prezento: OSSAKA Kenĵi (小坂狷二 [osaka kenĵi]; Hepburn: Osaka Kenji; Kunrei: Osaka Kenzi; naskiĝinta la 28-an de junio 1888 en Tokio; mortinta la 1-an de aŭgusto 1969[1]) estis japana esperantisto kaj mekanika inĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, Nagoya.
Li naskiĝis en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto. Lernis en kadeta lernejo 1901-07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis inĝeniero, 1916. Esperanton lernis en 1906 unue per „Sekaigo“ de Futabatei kaj poste en kurso de „Nippon Esperanto-Societo“ de Misao Kato, kaj post foriro de Kato sindone laboris por Esperanto en Yokosuka. 1916 venis al Tôkyô kaj dediĉis sin al centra administrado de JEA, kaj kiam JEA perdis funkcion, en 1919 kun aliaj fondis novan movadcentron Japana Esperanto-Instituto(JEI), kiu bone kreskis danke al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj varbitaj de li. Historio de Japana Esperanto-movado estas kvazaŭ sinonimo al Esperantista agado de Ossaka.
Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al Esperantaj laboroj. Direktoro de Japana Esperanto-Instituto(JEI). Redaktoro de „Jokoska Esperantisto“, 1907-15, „Orienta Stelo“, 1911-15, „Japana Esperantisto“, 1916-19, La Revuo Orienta(LRO), 1920-25. 1925-27 vojaĝis en Usono kaj Eŭropo. Unuaklasa Esperanto-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en diversaj gazetoj, ĉefe en La Revuo Orienta(LRO), estas tre ŝatataj de Japanaj Esperantistoj kaj donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj.
Li estis membro de la Akademio de Esperanto.

Fonto: Vikipedio

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Mireille je 2012-06-21 06:25:36

Mirejo intervjuas Sinjoron HUJIMOTO Tatsuo en Kyoto la 21an de junio 2012.

Memore al OSSAKA Sensei (Majstro) JEI fondis la premion "Ossaka". Okaze de la kvindekjariĝo de OSSAKA Sensei, JEI eldonis du-tri librojn. Tiu fakto kaj la fakto, ke la premio "Ossaka" estis lanĉita dum OSSAKA ankoraŭ vivis, montras la gravecon de tiu personeco. Li estis nomata "La patro de la Esperanto Movado en Japanujo".

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.