Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: István SZERDAHELYI
Vivtempo: 1924 - 1987
Devenlando: Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento: Biografio kaj rememoro (kompilita de D-ro Árpád Rátkai)

SZERDAHELYI István dr. (Negreşti-Oaş, dep. Satu Mare RO 1924-08-20 – Bp. 1987-08-21) Lia naskiĝloko en 1940-1944 havis la nomon Avasfelsőfalu, dep. Szatmár HU, kaj en liaj biografioj ofte aperas tiel. En la sama periodo la urbo Cluj RO havis la nomon Kolozsvár HU, kaj li tie finis militakademion kiel leŭtenanto en 1944. Paralele li lernis ankaŭ juron en la univ. Kolozsvár. Post soldatservo kaj militkaptiteco (1945-1947) li doktoriĝis en Bp. pri juro (1951), kaj diplomiĝis pri rusa filologio (1953). Li instruis la rusan lingvon kaj ekde 1950 verkis rusajn lernolibrojn. Direktoro de gimnazio en Kisbér 1954-1957. Pro publika subteno de la revolucio en 1956 arestita pli ol jaron (1957-1958), poste helplaboristo (1959-1963). Instruis en mezlernejo de 1963, en univ. ELTE en Bp de 1966, adjunkto (1971), docento (1983). 
Eisto 1949. Ekde tiam instruis E-on multloke, i. a. en la someraj pedagogaj kursoj en Szeged HU 1965-1968, poste en pluraj landoj kaj dum multaj UK. Lia ĉefa aktiveco koncentriĝis je la oficialigo de E en la lerneja instruado, al preparo kaj pluperfektigo de E-instruistaro kaj scienca esploro de E. Li iniciatis, fondis (en septembro 1966) kaj gvidis la fakon Esperanto lingvo kaj literaturo. Li estis fakgvidanto de la Kvinlanda Teritoria Internacia Pedagogia Didaktika Eksperimento, kies bazajn dokumentojn li mem ellaboris kaj verkis la lernolibrojn. ?

Verkoj: /Eszperantó nyelvkönyv 10-14 éves korúak számára/ (lernolibro, 1965, 10 mil ekz., ^2 1966, 30 mil ekz.), /Gvidlibro por supera ekzameno/ (kunlab. 1965), /Gvidlibro por supera ekzameno. 2./ (kunverkanto, 1966), /Esperanto-lernolibro por 10-14 jaraj inafanoj. 2/ (1968, 10 mil ekz., ^2 1980 tralab.), /Lerneja instruado/ (1971), /Eszperantó. Bevezetés és nyelvgyakorlatok/ (1972, ^2 1976), /Esperanto 1 internacia lernolibro por lerneja junularo/ (1972, 20 mil ekz., ^4 1985 tralab.), /Pedagogia-didaktika eksperimento/ (1972), /Metodologio de lingvoinstruado kaj parolalproprigo/ (1975), /Esperantologiaj kajeroj. 1./ (red. 1975), Vortoj kaj vortelemntoj en Esperanto (1976), /Jes, Esperanto estas vera lingvo/ (1976), /Bábelto"l a világnyelvig/ (1977), /La lingvo de la homaro/ (1977), /Eszperantó nyelvkönyv a gimnáziumok III. osztálya számára/ (1979), /Gyakorló munkafüzet a fakultatív eszperantó nyelv kísérleti tanításához a gimnáziumok III. osztálya számára/ (1979), /Gvidlibro por supera ekzameno/ (kunlab., ^2 1979), /Bevezetés az interlingvisztikába. Krestomatio de Esperanta literaturo (1979, 1981, 1982). Történeti vázlat és forrástanulmány/ (1980). /Eszperantó nyelvkönyv a gimnáziumok IV. osztálya számára/ (1980), /Gyakorló munkafüzet a fakultatív eszperantó nyelv kísérleti tanításához a gimnáziumok IV. osztálya számára/ (1980), /Miscellanea interlingvistica = Interlingvisztikai szöveggyu"jtemény = Interlingvistika antologio/ (red. 1980), /Metodologio de esperanto/ (1982), /Alkalmazott nyelvészeti alapfogalmak/ (1985, ^2 1989), /Kevés szóval eszperantóul/ (1987), /Eszperantó nyelvkönyv a gimnáziumok I. osztálya számára/ (^4 1990), /Magyar-eszperantó kéziszótár = Hungara esperanta meza vortaro/ (kun Ilona Koutny, 1996).

Postenoj en E-organizaĵoj: AdE 1986-1987. UEA FD pri pedagogio 1961-1963, hon. m. 1983-1987. ILEI: prez. de Internacia Pedagoga Ekzamena Komitato de 1970, direktoro de Scienca Esplorinsituto de 1973, prez. de 1985. HEA: kom. 1969-1987, prezidiano 1986-1987, vicprez. 1986-1987. Distingoj pro E-ista agado: Pro Esperanto (1980), Pro Eminenta Laboro (1984).
Tombo: Balatonalmádi, tombejo Vörösberény.

Rememoro en la jaroj 1964-1969 okazis Internaciaj Pedagogiaj Esperanto-Seminarioj en la urbo Szeged, ĉiujare la 10-20-an de aŭgusto, kun pli ol 200 partoprenantoj. Kiel aŭtodidakta komencanto la unuan fojon en 1965 mi aliĝis por la preparlaboroj dum la anaŭaj monatoj kaj dum la aranĝoj surloke deĵori tage-nokte kiel „helpanto”, tio estas senpage partopreni. Altnivele instruis aŭ prelegis tie Ferenc Jáki Cseh-metode, Antonij Sekelj „aud-vid-strukture”, Alfonz Pechan por la progresantoj. Tamen ĝi atingis pli altan nivelon en la postaj jaroj, kiam ankaŭ István Szerdahelyi dediĉis sin al tiu laboro, dume loĝis kun la partoprenantoj. Li instruis metodikon kaj lingvistikon tie por preskaŭ ĉiuj E-instruistoj, kiuj en la postaj du jardekoj estis kolonoj de la hungaria movado. Pleje mi profitis el la vesperaj interparoladoj kun li. Ekde tiam ni estis en amika rilato kaj en la postaj jardekoj okaze de miaj vizitoj al Budapeŝto ni kutime serĉis la okazon por ĝisfunde pritrakti temojn Esperantajn kaj ceterajn. En 1986 samtempe ni iĝis vicprezidantoj de HEA, sed ĝuste en la sekva jaro fatale malboniĝis lia sanstato. Dum nia lasta renkontiĝo li entuziasme parolis pri la liberiĝo de la sovetia gazetaro kaj pri la ebla perspektivo de la sovetia movado.

Ilona KOUTNY: Memorartikolo

Ilona KOUTNY, Loke kaj fake, internacie kaj home
La artikolo ekestis surbaze de prelegoj de la aŭtorino: 1. Samtitola dum ILEI-konferenco en Krakovo, julio 2009; 2. István Szerdahelyi: vivo, verko kaj heredaĵo – enkonduka prelego dum la Simpozio omaĝe al prof. Szerdahelyi dum la 94a UK en Bjalistoko, julio 2009.

Vi povas konsulti en nia Katalogo librojn de kaj pri profesoro Szerdahelyi.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.