Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Lakŝmiswar SINHA
Vivtempo: 1905 - 1977
Devenlando: Barato
Agadlando(j): Barato, Pollando, Svedujo
Prezento: SINHA Lakŝmiswar, (naskiĝis la 6-an de junio 1905 en Rarisal, Orient-Norda Hindujo - mortis la 22-an de aprilo 1977 en Shantiniketan, Hinda Unio) estis hinda esperantisto, instruisto de pedagogiaj manlaboroj en Santiniketan, Bengalio. Li estis disĉiplo kaj amiko de Tagore, eble la plej konata azia esperantisto, se oni esceptas Japanion.

Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm li fariĝis esperantisto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de E. Malmgren en septembro 1929 li komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10 000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30 000 homoj, dufoje ankaŭ en radio. [1]. En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo. [2] Poste dum du monatoj prelegvojaĝo en Polujo, 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉ. 8 000 p. En aŭgusto 1931 li devis reveturi en Hindujon, kie li laboris por Esperanto pere de artikoloj, fariĝis ĉefdelegito de UEA.

En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. En 1936 aperis lia interesa verko Hindo rigardas Svedlandon. Lia traduko de sep rakontoj de Tagore, Malsata ŝtono, en 1961, inaŭguris la konatan libro-serion de UEA Serio Oriento-Okcidento. La rakontoj "Malsata Ŝtono, Malespero, Nubo kaj Suno, La Gasto, La malsata rivero, Reveno de Khoka-babu, La Skeleto" estas elektitaj el novelaro de Tagore (গল্পগুচ্ছ -- galpoguĉĉho). La kolekton Sinha titolis laŭ unu el la rakontoj Malsata Ŝtono (ক্ষুধিত পাষাণ -- khudhito paŝan). Cetere en 1916 aperis anglalingva versio de la novelaro de Tagore "The Hungry Stones and Other Stories" ("La malsataj ŝtonoj kaj aliaj rakontoj") kun alia elekto de noveloj[3].

Rezulto de liaj multaj klopodoj starigi Esperanto-movadon en Hinda Unio estis la fondo de Bengala Esperanto-Instituto en 1963, kiam aperis ankaŭ lia bengallingva broŝuro Esperanto-movado. Eldona Societo Esperanto en 1966 publikigis en Svedio la aŭtobiografian verkon de Sinha, Jaroj sur tero. La lasta verko de Sinha aperis en 1974 - Facila Esperanta lernolibro, en la bengala lingvo.

Fonto: Vikipedio, Foto de P. Weide.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.