Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Laurynas Algimantas SKŪPAS
Vivtempo: 1937 - 2005
Devenlando: Litovujo
Agadlando(j): Litovujo
Prezento: La 10-an de januaro post longa kaj grava malsano en Vilnius forpasis konata litova esperantisto Laurynas Algimantas Skūpas. Li naskiĝis la 10an de aŭgusto 1937 en distrikto Kupiškis, studis la francan lingvon en Vilnius Pedagogia Universitato kaj Moskva Instituto pri Fremdaj Lingvoj. L.A.Skūpas estis vera poli­gloto — krom la litovan kaj Esperanton li parolis ruse, pole, hispane, germane, france, itale, provance, turke. Ekde 1964 li laboris en Vilnius Universitato kiel profesoro de la franca lingvo, en la jaroj 1970-1980 estris katedron de la franca lingvo, staĝis en Parizo, Bruselo, Moskvo. En 1992-1995 li instruis la litovan lingvon en Pariza Instituto pri Orientaj Lingvoj, verkis lernolibron de la litova lingvo por franclingvanoj.
L.A.Skūpas esperantiĝis en 1959 kaj iĝis longjara kaj aktiva aganto por E-o en Litovio. Prof. dr-o L.A Skūpas gvidis multajn E-kursojn, en Vilnius universitato prelegis pri E-o kaj interlingvistiko-esperantologio. Li estis gvidanto de diplomverkoj pri E-temoj de Laimius Stražnickas, Rolandas Stramkauskas, Aida Čižikaitė. Multaj liaj artikoloj aperis en “Horizonto de Soveta Litovio”, “Litovio hodiaŭ”, “Litova stelo” k.a. periodaĵoj. Dum la jaro 1989 li preparadis, redaktis kaj legis Esperantajn radioelsendojn en Litova Radio. En 1987-1989 li aktive laboris en MEM (Mondpaca E-ista Movado). Okaze de 100-jariĝo de E-o en 1987 li verkis kaj eldonis popularan libreton pri E-o en la litova lingvo Esperanto tarptautinė kalba (Internacia lingvo E-o), partoprenis en multaj UK-oj, BET-oj kaj en aliaj internaciaj E-aranĝoj. Li estis estrarano de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), prezidanto de Litovia filio de ASE (1979-1988), prezidanto de Litova E-Asocio (1988-1993). Pasintjare aperis lia nova lernolibro de Esperanto por litovoj. Li ĵus fintradukis libron de John Wells Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, kiu baldaŭ aperos en la litova lingvo. Li recenzis multajn interlingvistikajn kaj esperantologiajn librojn aperintajn en Litovio, estas aŭtoro de ĉ. 40 sciencaj artikoloj pri interlingvistiko, provencalistiko kaj fonologio, prelegis france kaj Esperante pri Litovio kaj ĝia kulturo en Belgio, Pollando, Israelo, Ĉeĥio, Hungario, Francio, Nederlando, Japanio.
Dum la lastaj jaroj L.A.Skūpas aktive laboris en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, estis estrarano de IKUE, kandidato al Akademio de E-o. Pasintjare li gvidis OK de 57a kongreso de IKUE en Kretinga. Li entuziasme partoprenis ankaŭ en la preparado de la 90a UK, kies LKK-ano li estis, sed la senkompata sorto forprenis lin de ni tro frue. Litova esperantistaro akre sentos la forpason de la sindona kaj aktiva samideano.
Laŭ la nekrologo, aperonta en la revuo Litova Stelo

En la jaro 2004 Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj en Vilnius eldonis la lernolibron Esperanto kalbos vadovėlis de L.A.Skūpas.
La eldonaĵo estas la plej kompleta kaj bone strukturita lernolibro, kiun oni havas en la pli kaj pli riĉiĝinta litova merkato de E-libroj. Kvankam ĝi verkiĝis por litovlingvanoj, alinaciaj instruistoj povas ĉerpi el la libro multajn ideojn por sukcese kaj interese instrui la internacian lingvon. Detala prezento pri la lernilo troveblas en la Katalogo de www.edukado.net.

Fonto: IPR, 05/1

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.