Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Elisabet Pähn
Kromnomo: Elinjo
Devenlando: Estonujo
Agadlando(j): Danujo, Estonujo, Francujo, Hispanujo, Nederlando, Svedujo
Prezento:
PÄHN, Elisabet, instruistino en Võru, partoprenis Cseh-kurson en Tartu 1928, post kio instruis E-on en Võru kaj en multaj aliaj lokoj en Estonio. Ekde 1930 instruis E-on en Svedio, Danio, Francio, Nederlando, Hispanio; prelegis pri Estonio kaj en Estonio pri tiuj landoj.

Iom dubinda informo, kiu bezonas konfirmon: " en 1938 edziniĝis al svedo kaj restis en Svedio".

ATENTU!
Mankohavaj informoj. Ni serĉos pliajn informojn pri Elinjo.
Bv. skribi, se vi povas kompletigi la prezenton!!!!

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Katalin je 2011-03-10 20:51:15

Jes, jes, koran dankon pro la propono. Mi atendas viajn sendaĵojn, eble la kovertoj malkaŝos al ni ion, adreson, jarojn, ktp.

1.
johanadua je 2011-03-10 19:48:06

saluton.
mi nemiam konas pri la vivo kaj agado de nia sinjorino, sed mia patro aĉetis kovertojn de ŝiaj korespondantoj tra la mondo; se la skanitaj kovertoj povus helpi vin mi, kiam mi rehejmos je la 24an de aprilo, mi sendas tiujn skanaĵojn.
bonvolu respondi chu tiu interesas vin . antaudanke kaj tutkore samideane al vi. johanadua

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.