Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Peter ZACHO
Vivtempo: 1911 - 1991
Devenlando: Danujo
Agadlando(j): Danujo
Prezento: Naskiĝis la 28-an de majo 1911 en Århus, Danio. Edziĝis al Kirsten Zacho (25.09.1913) la 24-an de novembro 1934. Ambaŭ mezgradaj instruistoj. Filinoj: Birthe (1935), (v. Birthe Lapenna), kaj Lone Zacho (1948), ambaŭ denaskaj esperantistoj. Li kaj lia edzino lernis Esperanton en 1937. Nur kelkajn jarojn poste ili translokiĝis al Kopenhago, kie ili multe laboris por la Internacia Lingvo, i.a. instruis la lingvon (private, ĉe Danmarks Brevskole, ĉe la Internacia Altlernejo en Helsingør, en vesperlernejoj ktp.), tradukis, verkis multajn artikolojn en Esperanto kaj en la dana, ekz. kronikojn al la ĉefaj gazetoj de Danio, ktp.Ili multege laboris por la Internacia Lingvo (v. Kirsten Zacho). En 1953 Kirsten kaj Peter Zacho kune kun Poul Thorsen, H.V. Rasmussen, D-ro Paul Neergaard k.a. fondis la mondfaman Esperanto-klubon, KKK (v. Kirsten Zacho). Dum la tuta vivo multaj intelektuloj, esperantistoj, sciencistoj, verkistoj, artistoj k.s. vizitadis la Zacho-hejmon.

Kiel sia dinamisma kaj vigla edzino, Kirsten Zacho, Peter Zacho same entuziasme laboris, sed iom pli kaŝe. Pere de personaj kontaktoj li influis multajn homojn. Li verkis sennombrajn artikolojn en Esperanto kaj en la dana, i.a. ankaŭ kronikojn en la ĉefaj gazetoj de Danio. Li tradukis la mondfaman danan verkiston H.C. Andersen kaj la konatajn danajn filozofojn kaj verkistojn Kierkegaard kaj Martinus. Foje li gajnis konkurson inter ĉiuj danaj instruistoj de Danio. Temis pri filozofia traktaĵo, kaj li skribis pri Martinus. La ŝtato pagis por li kaj lia edzino, Kirsten, 8-tagan restadon en la kongrescentro, la Kastelo Hindsgavl, Danio, kie ili pasigis agrablajn kaj tre interesajn tagojn kun la tiama Registaro. Estis karakterize por Peter Zacho, ke liaj du ”idoloj”, Martinus kaj Prof. D-ro Ivo Lapenna, rigardis lin kiel sia intima amiko. Lia korespondado kun esperantistoj el la tuta mondo estis tre ampleksa. Speciale li helpis kaj kuraĝigis multajn homojn en la tiamaj orientaj landoj.
 
Li estis kunaŭtoro de kelkaj libroj en Esperanto kaj en la dana. Estis la ĉefa ”motoro” de la protestaj agadgrupoj, kiuj establiĝis tuj post la Kongreso, 1974. Lige al tio li havigis siajn proprajn presejon kaj eldonejon Perspektivo. I.a. li eldonis sian propran periodaĵon Perspektivo (red. Peter Zacho) kaj de 1981-1987 la internacian, kulturan kaj informan revuon Horizonto, kies ĉefredaktoro estas Ivo Lapenna, multajn Esperanto-broŝurojn, ekz. Memore al Ivo Lapenna (1988), kaj la gravegan socipolitikan kaj historian libron de Ivo Lapenna: Hamburgo en Retrospektivo. Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio (1977), dua eldono. Tiu gravega – por la Historio de Esperanto – verko kaj la rubriko de la revuo Horizonto, Esploro kaj Dokumentado (ED) (aŭtoro: Ivo Lapenna), estas nedisigeblaj de la monumenta verko Esperanto en Perspektivo (1974) (iniciatinto, ĉefaŭtoro kaj ĉefredaktoro: Prof. D-ro Ivo Lapenna). Ekde 1976 Peter Zacho partoprenis ĉiujn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado, poste la Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM), (Prez. Ivo Lapenna). P.Z. estis dum kelkaj jaroj ĝia sekretario-kasisto. Li mem aktive partoprenis ĉion.
 
La 15-an de decembro 1984 oni festis la 75-jaran naskiĝtagon de Ivo Lapenna en la Palaco de Grafo Moltke, Kopenhago. Dum tiu belega festo Peter Zacho kaj D-ro Paul Neergaard donacis kaj transdonis al li ilian ĵus establitan Fondaĵo Ivo Lapenna (v. Birthe Lapenna).
 
Peter Zacho daŭrigis sian verkadon esperante, ke la komplotintoj de la UK en Hamburgo, 1974, fine komprenos, ke ili progresigos Esperanton nur per historia sincereco… Peter Zacho, la bopatro de Ivo Lapenna, forpasis la 12-an de decembro 1991 en Kopenhago.

Informis: Birthe Lapenna, 20-03-2011

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.