Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Kirsten ZACHO
Vivtempo: 1913 - 1975
Devenlando: Danujo
Agadlando(j): Danujo
Prezento: Naskiĝis la 25-an de septembro 1913 en Verninge, Danio. Edziniĝis al Peter Zacho (28.05.1911), Århus, Danio, la 24-an de novembro 1934. Ŝi naskis du filinojn Birthe (1935), (v. Birthe Lapenna), kaj Lone Zacho (1948). Ambaŭ denaskaj esperantistoj. Ŝi kaj ŝia edzo, Peter, ambaŭ mezgradaj instruistoj, lernis Esperanton en 1937 en Odense. En la sama jaro ili konatiĝis ankaŭ kun la konata dana filozofo, Martinus. KZ estis gvidanto de la konata komerclernejo L.M. Kjær. Nur kelkajn jarojn poste ili translokiĝis al Kopenhago, kie ili multe laboris por la Internacia Lingvo, i.a. instruis la lingvon (private; ĉe Danmarks Brevskole; ĉe La Internacia Altlernejo en Helsingør; en vesperlernejoj ktp.), tradukis, verkis multajn artikolojn en Esperanto kaj en la dana, ekz. kronikojn al la ĉefaj gazetoj de Danio, ktp. Kirsten Zacho estis studento de la konata Prof. Billeskov Jansen kaj ekzameniĝis pri la dana lingvo kaj literaturo. - Dum la tuta vivo multaj intelektuloj, sciencistoj, verkistoj, artistoj k.s. vizitadis la Zacho-hejmon.

En 1953 Kirsten Zacho - kune kun sia edzo, Peter Zacho, Poul Thorsen, H.V. Rasmussen, D-ro Paul Neergaard k.a. - fondis la mondkonatan Esperanto-klubon, Komuna (poste Kleriga) Konversacia Klubo (KKK), kiu poste kunfandiĝis kun la Studenta Esperanto-Klubo sub la nomo KKK/SEK (i.a. konataj membroj estis Torben Kehlet, D-ro Paŭl Neergaard, Eskil Svane, Sven Ziegler kaj la poste mondkonata astronomo, Prof. D-ro Erik Høg. La du lastaj nun estas membroj de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna) (v. Birthe Lapenna). Kun mallongaj interrompoj Kirsten Zacho estis ĝia prezidanto ĝis sia forpaso. Ŝi fondis (kune kun la instruisto kaj verkisto Poul Thorsen) kaj estis la prezidanto de Eldonejo KOKO, kiu eldonis valorajn Esperanto-librojn kaj disdonis la literaturan premion La Arĝenta Sprono. La klubkunvenoj de KKK ĉiam estis tre interesaj. Iam K.Z. iniciatis internacian enketon, al kiu multaj konataj eksterlandaj esperantistoj kontribuis. Dum sia periodo ŝi inspiris la tutan Esperanto-vivon en Kopenhago, kiu ĉefe dank’ al ŝi tiam estis tre vigla kaj dinamisma. Ekzistis multaj Esperanto-kursoj kaj pluraj kluboj: Konversacia Esperantista Klubo (KEK), Laborista Esperanto-Klubo (LEK), Dana Esperantista Fervojista Asocio (DEFA) kaj KKK/SEK. Ili fondis Komunkomitaton, kiu organizis plurajn komunajn aranĝojn dum la jaroj. Preskaŭ ĉiam K.Z. venis al la komitatkunsidoj kun preta propono pri programo, kiun la aliaj kun ĝojo akceptis, i.a. vesperoj kun konataj geaktoroj kiel ekz. la direktoro de la Internacia Arta Teatro (IAT), la jugoslavo Srdjan Flego, kaj la polino Karina Waśkiewicz. Ĉiujare, ofte kun la Komunkomitato, ŝi aranĝis brilajn Zamenhof-festojn en belaj salonegoj de Kopenhago kaj viglajn mezsomerajn festojn en sia privata hejmo - kelkfoje internaciajn. Dum kelkaj jaroj Kirsten Zacho estis Komitatano C de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la redaktoro de ĝia organo, la revuo ”Esperanto”.

En 1959 Kirsten Zacho organizis la plej imponan Zamenhof-feston de la mondo en la Palaco de Grafo Moltke, Kopenhago (v. Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, 1960). Partoprenis kaj parolis la ĉefministro de Danio; la Ministro de Internaj Aferoj; la ŝtata konsilisto de la Ministerio de Edukado (la posta Ministro de Edukado); famaj sciencistoj; profesoroj; ambasadoroj; kulturataŝeoj kaj aliaj diplomatoj el plej diversaj landoj; la inspektoro de la edukado de la gimnazioj; la prez. de ĉiuj lernejkomisionoj de Danio; diversaj parlamentanoj; advokatoj kaj juĝistoj de la Supera Kortumo; la ĉefo de la Ŝtata Bibliblioteko; la direktoro de la programoj kaj la programsekretario de la Dana Radio, kiu poste elsendis raporton de la festvespero, kiu daŭris 25 minutojn en la plej bona horo tuj post la fruaj, vesperaj novaĵoj, kaj multaj aliaj eminentuloj de la oficiala vivo. Prof. D-ro Ivo Lapenna faris la Festparoladon (laŭ lia deziro Birthe Zacho deklamis poemojn de Zamenhof meze de lia parolado). Pluraj el la oficialuloj estis tiel impresitaj, ke ili restis dum la posta bankedo kaj balo. Ĉeestis pli ol 300 personoj.

La brila UK en Kopenhago, 1962, estis organizita de Kirsten Zacho, la vicprez. de la Loka Kongresa Komitato (LKK) (ŝi insistis ne mem esti prez. de LKK, sed proponis P.N.), kaj ŝi estis ĝia ”motoro”. La prez. de LKK tial estis D-ro Paul Neergaard, la tiama vicprez. de Akademio de Esperanto.

Pro la groteskaj okazintaĵoj dum la UK en Hamburgo, 1974, Kirsten Zacho, kiu en tiu periodo ne estis tre forta, tiel ŝokiĝis, ke iom post iom ŝi perdis siajn lastajn fortojn kaj forpasis jam la 17-an de januaro 1975 en Kopenhago (v. la nekrologon pri ŝi en la hispana Boletin, marto-aprilo 1975, verkita de Ivo Lapenna). Por kompletigi la bildon de Kirsten Zacho, la posta bopatrino de Ivo Lapenna, oni emfazu, ke de sia lito ŝi aktive partoprenis la proteston kontraŭ tiuj eventoj. Nek ŝi nek Peter Zacho - nek amaso da aliaj sinceraj esperantistoj - povis imagi, ke tiaj aferoj povas okazi en demokrata kaj humanisma movado.

Informis: Birthe Lapenna, 20-03-2011

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.