Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / "Lia moŝto" aŭ "Sia moŝto" ?
Altebrilas
En esperanto, la regulo estas, ke oni uzu refleksivon kiam temas pri la subjekto de la propozicio.
Konsideru la frazon: "Lia moŝto promenas" Kio estas la subjekto? Kies moŝto estas? Do, logike, oni devus diri: (?) "Sia moŝto promenas" |
Katalin
Ne, ne....
Oni ne uzas SIA antaŭ la subjekto. En via frazo MOŜTO estas la subjekto. |
Altebrilas
Saluton, Katalin!
Kio estas la referenco de tiu regulo? Ĉu ĝi estas fundamenta aŭ ĉu la Akademio decidis tion? Antaŭdankon, YA |
Altebrilas
Mi trovis tion:
http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/konsultoj.html#prilauzodelarefleksivoj http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/rekomendoj.html?&dosiero=decidoj/po.html La afero estas pli malsimpla ol mi opiniis... Limoj rektas nur en dezertoj... |
laszlo
Tiu afero estas pli simpla, ol vi povas imagi.
La frazo: "Lia moŝto promenas." estas idiomaĵo, do ne indas serĉi por ĝi gramatikan regulon. Cetere, eĉ por multa(j) aliaj gravaj aferoj vi ne trovos regulojn en E-o gramatiko... Tiu frazo estas gramatike erara, simile, kiel ĉiu idiomaĵo rilate al racia mesaĝo. Ĝia reala mesaĝo estas: ”Li, kiel moŝto, promenas.” |
Altebrilas
Tio pruvas, ke la idiomaĵoj estas neeviteblaj, eĉ se oni provas eviti ilin. Ĉu iu jam faris recenzon de tiaj idiomaĵoj? Estus interese studi ilin.
|
laszlo
Idiomaĵojn, idiotismojn kreas la lingve nedisciplinaj lingvouzantoj, kaj tiuj, kiuj ne alproprigis sufiĉe bone la planlingvon.
Idiomaĵon, idiotismojn ja eblas eviti (kiel mi klarigis tiun lastan idiomaĵon). Sed iuj fanatikuloj hontas agnoski tion, ke tiu Esperanto, pri kiu ili deklaras fiere, ke estas ”senescepta”, fakte svarmas per idiotismoj. Ĝuste pro tiu trompa reklamo, neniu lingva respondeculo kuraĝas eldoni liston pri tiaj idiomaĵoj/idiotismoj. |
Altebrilas
Ĉu vi faris tian liston? |
laszlo
”Ĉu vi faris tian liston? ”
- - - - - - - - - Mi ne faris liston pri idiomaĵoj (idiotismoj), ĉar mi konsideras, ke en skemeca, escepto-sena planlingvo, idiomaĵoj/idiotismoj estas eraroj. Ĉiujn idiomaĵojn (idiotismojn), kiujn Zamenhof kaj posteǔloj ekuzis, mi konsideras esti eraroj. La misio de Esperanto estas havigi escepto-senan, skemecan (facile lerneblan) planlingvon por diversetnaj lingvouzantoj. Poetoj uzu etnolingvojn, se ili deziras delektiĝi, sed ne transformu skemecan planlingvon al esceptoplena, idiomaĵplena, kaprica, etnolingveca lingvo. Da tiaj lingvoj ekzistas miloj. La plimulto de komunik-dezirantoj bezonas senesceptan, skemecan planlingvon por povi lernakiri ĝin rapide, kaj uzi ĝin facile kun diversetnaj homoj. Profesia ”ilo” ne povas esti taǔga por multaj funkcioj. Tial ekzistas pluraj diversaj profesiaj iloj, kiuj servas je apartaj, diversaj uz-kampoj. |
Altebrilas
La Lingvo Internacia estis proponita al homoj, kaj kiel homoj, ili ne funkcias perfekte logike. Oni povas postuli, ke batalantoj faru klopodojn por ne fuŝeti la lingvon, sed se Esperanto sukcesas, ĉiuj el ĝiaj parolantoj ne estos entuziasmaj kaj verŝajne parolus tiel fuŝe, kiel hodiaŭ la gejunuloj la naciajn lingvojn.
Ĉar Esperanto estas viva lingvo, ĝi arigas malregulaĵojn: viro/virino anstataŭ virhomo/homino... pli granda ol.../same granda kiel.../ pli aŭ same granda ???... |