Forumo
Temoj / Lingvaj demandoj kaj helpo / Ĉu ĉiam nominativo post "ol"?
tririvero2
La paciento pezis malpli ol kvardek kvin kilogramoj aŭ kilogramojn?
|
Katalin
KilogramojNNNNN, kun akuzativo.
Li estis 45 kilogramojn peza. Li pezis 45 kilogramojn. |
Telemo
Jes kara Katalin sed post "ol" chu devige meti akuzativon au ne ? Dankon
|
Katalin
La kerno de la frazo estas ke "li pezis x kilogramojn.
La cetero estas nur aldonaĵo. Tiun regulon pri OL oni ne sekvu blinde. La komplemento, aldonita per OL, neniam estos pli forta ol la kerno de la frazo. |
tririvero2
Dankon pro via klarigo! Kiam mi kreis la fadenon, mi elektis tro longan titolon. Dum la korektado, la vorto 'nominativoN' gardis la akuzativan formon. Mi ne scias kiel forigi la -n. Ĉu vi povas fari tion?
|
Bernadox
La respondon de la Fundamento, oni trovas en Berlina Komentario (Aprilo 2015), BK II, p. 247 (dua vol. pri la Vortaro Oficiala - aldonita):
- Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem [FE 18.13]. - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25.10]. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [FE 31.7]. Bv. noti, ke la n-markilo havas tri funkciojn (indiko de objekto, de direkto kaj anstataŭigo de prepozicio / rolvorteto). FE 18.13 estas ekzemplo por indiko de objekto (R 2 de la Fundamentaj Gramatikoj) FE 25.10 kaj FE 31.7 estas ekzemploj por anstataŭigo de rolvorteto per n-markilo (R 14.5): "ĝi estos kontruata en pli ol tri jaroj", "li ne vivos pli ol dum unu tago". Alkroĉita dosiero: 13023_1430834584.pdf |
tukero
Katalin
afiŝita je 2014-11-22 15:41:52 La kerno de la frazo estas ke "li pezis x kilogramojn. La cetero estas nur aldonaĵo. Tiun regulon pri OL oni ne sekvu blinde. La komplemento, aldonita per OL, neniam estos pli forta ol la kerno de la frazo. Jes. La enŝovo de pli ol ne ŝanĝas la regulon de akuzativo de mezuro. Tiu pli ol determinas la numeron 45. Same kiel 45 ne nuligas la akuzativon, ankau pli ol 45 tion ne faras. Salutas Tukero |
tukero
Bernadox
afiŝita je 2015-05-05 13:05:16 La respondon de la Fundamento, oni trovas en Berlina Komentario (Aprilo 2015), BK II, p. 247 (dua vol. pri la Vortaro Oficiala - aldonita): - Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem [FE 18.13]. Ĉi tie ol funkcias konjunkcie, ligante la konceptojn „li amas lin pli, ol (li amas) sin mem“. La elipso ne detruas la paralelecon de la eldiro. - Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25.10]. Ankau ĉi tie ol ne nuligas la akuzativon de dauro. - Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [FE 31.7]. Jen denove, pli, ol determinas la numeron „unu“. Salutas Tukero |
tukero
Jen paralela ekzemplo:
"Nia patro amas vin pli ol min." (2 rektaj objektoj) "Nia patro amas vin pli ol mi." (2 subjektoj) Kore salutas Tukero |