Novaĵoj

Intervjuo kun Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-03-27 22:17:28

 

Fine de marto 2013 okazis la estrarkunsido de UEA en Roterdamo, kiun partoprenis ankaŭ Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.

Post la kunsido li pasigis du tagojn ĉe Katalin Kováts kaj dum tiu vizito la baldaŭ eksiĝanta prezidanto de ILEI kaj la redaktoro de edukado.net pridiskutis plurajn estontajn taskojn kaj kunlaboreblojn, inter ili ankaŭ la sekvajn ekzamensesiojn, formojn de instruista trejnado kaj MacGill ekkonis kelkajn novajn projektojn de edukado.net. Katalin filmis ankaŭ prelegon de Stefan pri "Esperanto, ĉu facila lingvo", kiun baldaŭ estos publikigita en edukado.net. 

Fine de la vizito de Stefan okazis spontana intervjuo en kiu Katalin demandis la eksprezidanton de ILEI kaj eventualan novan estraranon de UEA pri la kialoj de lia demisio, atingitaj sukcesoj kiel prezidanto de ILEI kaj estontaj planoj. 

La 25-minutan konversacion vi povas spekti en la FILMEJO de edukado.net

Verki facile kun baza vortostoko - nova programo ĉe KONTAKTO Al la listo Internacia kultura kunlaboro helpe de edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.