Novaĵoj

Situacio de Esperanto-instruado en la mondo - 4a de oktobro 2013

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-04 10:43:01

Antaŭ tri semajnoj ni lanĉis kampanjon por stimuli niajn kolegojn al la registrado de siaj kursoj. Rezulte de la kampanjo venis 36 novaj enskriboj el 10 landoj. El Brazilo 15, Germanio 8, Francio 5, Belgio 2 kaj po 1 el Argentino, Hispanio, Islando, Italio, Litovio kaj Rusio. 

El la novaj registraĵoj 4 estas kursgvidantoj, 7 lernejaj kursoj kaj 25 movadaj kursoj. 

Ni dankas ĉiujn kolegojn, kiuj registris, speciale danko iru al Benedito da Silva Pereira (BR) kiu aldonis al la kolekto dekojn da kursoj, ĉefe el Rio de Janeiro, kaj Zsofia Korody (DE) el Germanio. 

En la oficiala monda retlisto de Esperanto-Kursoj  la 4an de oktobro estas registritaj 

 68 movadaj, 24 lernejaj kursoj kaj  75 kursgvidantoj.

1. Movadaj kursoj  Entute: 68 movadaj kursoj el 15 landoj kun 1683 kursanoj. (Malaktivaj, iam registritaj kursoj estas: 247).
El tiuj 68 kursoj, 39 okazas en Brazilo, 7 en Germanio, 5 en Francio, 4 en Finnlando, 2 en Belgio kaj po 1 en  Argentino, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Japanio, Nederlando, Pollando, Svislando kaj Rusio. 
Vidu pliajn statistikajn detalojn ĉe: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=movadajkursoj

2. Lernejaj kursoj - Entute: 24 lernejaj kursoj el 13 landoj kun 528 kursanoj. Aldone malaktivaj: 273.
La 17 lernejaj kursoj disvolviĝas en 13 landoj: 
En Brazilo 6, en Germanio 5 kursoj, po 2 en Pollando kaj Francio kaj po 1 en Benino, Ĉeĥio, Japanio, Kolombio, Litovio, Nikaragvo, Meksiko, Svislando kaj Togo. 
Vidu pliajn statistikajn detalojn ĉe: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=lernejajkursoj

3. Kursgvidantoj
La 75 kursgvidantoj loĝas en 23 landoj. 
La plej multaj el ili vivas en Francio (16), Hungario (10), Brazilo kaj Ruslando (9) kaj Germanio 5
Vidu pliajn statistikajn detalojn ĉe: http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=kursgvidantoj

Bonvolu registri viajn kursojnhttp://edukado.net/kursejo?aldoni=1 
Se vi iam jam registris kurson, sampaĝe uzu la eblon “Aldoni kurson baze de antaŭaj informoj” kio ŝparos al vi tempon kaj laboron.

Dankon pro via helpo ekhavi pli realan bildon pri la vera situacio de instruado de Esperanto en la mondo. 

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net

Rezolucio okaze de la Monda Tago de Instruistoj Al la listo Jubilea 25a Eŭropa Rendevuo en norda Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.