Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:ne indikita
Resumo:La aŭtorino estis kunlaboranto de la eksperimenta eduka programo en la Lernejo Talento (Budaors, Hungario, 1989-) kiu estas bazita sur la pedagogia modelo "eduki geniulojn" de Laszlo Plogar (la patro de la tri famaj ŝak-ĉampioninoj).
Ŝi instruis la lingvon Esperanto al 6-7 jaraj geknaboj en la unua kaj dua klasoj de elementa lernejo. Dum kvin monatoj ŝi evoluigis ilian lingvoscion je tia nivelo, ke poste ili kapablis lerni alian studobjekton, nome matematikon en Esperanto.
Krome, ili spertiĝis en la spontanea parolo dum la du jaroj.
La temo de la faklaboraĵo estas priskribo kaj analizo de la eksperimenta instruado-edukado, el certaj vidpunktoj.
La laboraĵo konsistas el du partoj. En la unua la enkondukon sekvas priskribo de la edukaj principoj kaj praktiko, deklaritaj kaj aplikata de L. Polgar, krome la rilato de la familio Polgar al Esperanto (ampleksas 25 paĝojn) ; la dua parto gvidas nin tra la organizado, preparo kaj la unuaj du jaroj de tiu unika instruado, el psikologia, pedagogia kaj metodika vidpunktoj.
La disertaĵo havas karakteron de rakonto, kelkaloke ĝi similas al protokolo. Ĝi enhavas ankaŭ multajn subjektivajn konstatojn kaj juĝojn. Klare montriĝas , ke la aŭtorino kaj persone kaj fake destinis sin al la eksperimento. Detale, precize ŝi priskribas siajn observojn kaj spertojn. Tio estas pozitivaĵo.
Kvankam ne estis la celo de tui disertaĵo, tamen mankas en ĝi rezultoj de ekzaktaj mezuradoj kaj konkretaj konkludoj. El la bibiografio (p. 52) ne evidentiĝas, kiun verkon tiucele uzis la aŭtorino; nek alfabeta, nek alia ordigo estas konstatebla. En la lingvaĵon de la disertaĵo enŝteloĝis kelkaj polismoj 'ekz. neglekto de la artikolo) kaj hungarismoj (en la vortordo k.s.), krome nekonsekvenca interpunkciado. Sed la stilo estas dinamika, la laboraĵo "lasas legi sin".
Aŭtoro:MIRSKA, Grazyna Esperantina
Lingvo(j): hungara
Traduko de la titolo:Analizo de la talento-eduka eksperimento en Budaors
Klasifiko: Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Jaro:1994
Amplekso:1 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoEötvös Lorand Universitato
SekcioEsperanto-fako
LandoHungarujo
AdresoPf.107, H-1364 Budapest
Tem-gvidanto(j):D-rino Zsuzsa Barcsay
Precizigo:magistra
Loko de publikigo:Ne; en la Universitato
Fonto de la informo:Edward Symoens/ Bibliografio de disertacioj // D-rino Zsuzsa Barcsay
Kreodato:2011-09-09 07:13:03
Lasta redakto:2011-12-01 11:04:44
Aldoninto:Margaretha Symoens
Montroj:39860
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La aŭtorino estis kunlaboranto de la eksperimenta eduka programo en la Lernejo Talento (Budaors, Hungario, 1989-) kiu estas bazita sur la pedagogia modelo "eduki geniulojn" de Laszlo Plogar (la patro de la tri famaj ŝak-ĉampioninoj).
Ŝi instruis la lingvon Esperanto al 6-7 jaraj geknaboj en la unua kaj dua klasoj de elementa lernejo. Dum kvin monatoj ŝi evoluigis ilian lingvoscion je tia nivelo, ke poste ili kapablis lerni alian studobjekton, nome matematikon en Esperanto.
Krome, ili spertiĝis en la spontanea parolo dum la du jaroj.
La temo de la faklaboraĵo estas priskribo kaj analizo de la eksperimenta instruado-edukado, el certaj vidpunktoj.
La laboraĵo konsistas el du partoj. En la unua la enkondukon sekvas priskribo de la edukaj principoj kaj praktiko, deklaritaj kaj aplikata de L. Polgar, krome la rilato de la familio Polgar al Esperanto (ampleksas 25 paĝojn) ; la dua parto gvidas nin tra la organizado, preparo kaj la unuaj du jaroj de tiu unika instruado, el psikologia, pedagogia kaj metodika vidpunktoj.
La disertaĵo havas karakteron de rakonto, kelkaloke ĝi similas al protokolo. Ĝi enhavas ankaŭ multajn subjektivajn konstatojn kaj juĝojn. Klare montriĝas , ke la aŭtorino kaj persone kaj fake destinis sin al la eksperimento. Detale, precize ŝi priskribas siajn observojn kaj spertojn. Tio estas pozitivaĵo.
Kvankam ne estis la celo de tui disertaĵo, tamen mankas en ĝi rezultoj de ekzaktaj mezuradoj kaj konkretaj konkludoj. El la bibiografio (p. 52) ne evidentiĝas, kiun verkon tiucele uzis la aŭtorino; nek alfabeta, nek alia ordigo estas konstatebla. En la lingvaĵon de la disertaĵo enŝteloĝis kelkaj polismoj 'ekz. neglekto de la artikolo) kaj hungarismoj (en la vortordo k.s.), krome nekonsekvenca interpunkciado. Sed la stilo estas dinamika, la laboraĵo "lasas legi sin".

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.