Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Esperanto - Ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda 21?
Resumo:Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21

Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto.

La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo.

Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21.

La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom.
Aŭtoro:KIRF, Sebastian
Lingvo(j): germana
Traduko de la titolo:Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?
Klasifiko: Internacia lingvo kaj socipolitiko
Jaro:2005
Amplekso:137 paĝoj
Prezento-loko:
Tipoaltlernejo
NomoFachhochschule Oldenburg / Ostfriesland / Wilhelmshaven
SekcioSoziale Arbeit und Gesundheit (Socia laboro kaj publika sano)
LandoGermanujo
AdresoConstantiaplatz 4
26723 Emden
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Birgit KOSCHNICK; Manfred BABERG
Precizigo:alia
Loko de publikigo:http://diplom.kirf.de
Kontakteblo kun la verkinto:Vidu http://www.kirf.tel
Fonto de la informo:Aŭtoro mem (http://diplom.kirf.de)
Ŝlosilvortoj:Agendo 21, daŭripova evoluo, futurkapabla evoluo
Rimarkoj:Diplomo pri sociala laboro / sociala pedagogio
Kreodato:2014-03-31 17:29:55
Lasta redakto:2014-04-01 22:24:24
Aldoninto:Sebastian Kirf
Montroj:14171
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 8; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) Esperanto - Ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda 21?
Elŝutoj sume: 8
Kreodato: 2014-03-31 17:31:28

Resumo

Diplomiĝo per Esperanto kaj la Agendo 21

Sebastian Kirf (28) el Emden diplomiĝis en Aŭgusto kiel sociallaboristo / socialpedagogiisto per diplomlaboraĵo pri Esperanto kiel kontribuo por la realigo de la Agendo 21. La skriba laboraĵo estis taksita per la plej bona noto 1,0 kaj per ĝi estas montrata, ke futurkapabla evoluo - kiel postulas la Agendo 21 - ne eblas sen Esperanto. Ĝi ofertas do plia bona bazo por argumenti por Esperanto.

La Agendo 21 estis publikigita en 1992 en Rio de Ĵanejro kiel unu rezulto de la unua mondkonferenco pri naturmedio kaj evoluo. Ĝi estas agadprogramo por mondvasta futurkapabla evoluo (en la senco de konstanta mondkonkorda evoluo: Kiel ni vivu, por ke niaj bezonoj estas kontentigataj kaj samtempe niaj idoj havos mondon kapablan kontentigi iliajn bezonojn) decidita de 178 ŝtatoj (La nomo Agendo 21 venas de la latina: „Tio, kio farendas“). Per ĝi oni rigardis la tri apogilojn ekonomio, socio kaj naturmedio ne plu aparte, sed kune kun iliaj interrilatoj kaj reciprokaj efikoj. Nuntempe oni ankaŭ pli kaj pli akceptas la kulturon kiel kvara apogilo.

Sebastian Kirf montras per sia diplomlaboraĵo, ke la koncepto de la Agendo 21, kiu baziĝas inter alie sur mondvasta solidareco kaj kunlaboro (kompreneble neniu ŝtato povus solvi niajn mondvastajn naturmediajn, ekonomiajn kaj sociajn problemojn sole), postulas planlingvon kiel necesa internacia komunikilo, kaj ke Esperanto nuntempe estas la nura sufiĉe elprovita kaj funkcianta planlingvo, kiu plenumas la postulojn de futurkapabla evoluo laux la Agendo 21.

La diplomlaboraĵo „Esperanto – Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21?“ estas elŝutebla ĉe www.kirf.de/diplom.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.