Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Résultatif, diathèse et possession en basque, vieux perse et élamite
Resumo:La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon.
Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.
Aŭtoro:BAVANT, Marc
Lingvo(j): franca
Traduko de la titolo:Rezulta aspekto, verba dispozicio kaj posedo en la eŭska, malnovpersa kaj elama lingvoj
Klasifiko: Alia
Jaro:2014
Amplekso:406 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversiteit van Amsterdam
SekcioGeesteswetenschappen
LandoNederlando
AdresoSpuistraat 210-212
1012 VT Amsterdam
Tem-gvidanto(j):Prof. Dr. P.C. Hengeveld; Prof. Dr. W.H. Jansen
Precizigo:doktora, PhD
Loko de publikigo:LOT
Trans 10
3512 JK Utrecht
Nederlando
Kontakteblo kun la verkinto:mjb0@wanadoo.fr
Ŝlosilvortoj:rezulta aspekto, verba dispozicio, voĉo, posedo, eŭska, malnovpersa, elama
Rimarkoj:Verko aĉetebla pere de la libroservo de UEA
Kreodato:2014-04-11 10:15:21
Lasta redakto:2014-04-21 14:06:47
Aldoninto:Marc BAVANT
Montroj:15191
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 25; Viaj elŝutoj: 0

(Alia) Kovrilo de la libro  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 25
Kreodato: 2014-04-11 19:25:41

Resumo

La kampo de la verko estas ĝenerala lingvoscienco, do ne temas pri Esperanto, sed ie kaj tie la Z-a lingvo aperas por ilustri difinitajn gramatikajn ecojn. La ĉefa temo de la doktoriga esploro tuŝas la rezultindikajn formojn, t.e. verbaspektajn formojn, kiuj montras la staton de unu el la partoprenintoj de antaŭa ago (ekz-e "[iu fermis la pordon kaj] nun la pordo estas fermita", "Johano [alvenis hieraŭ do] nun estas alveninta"...). Ĉar, ofte, por esprimi tiajn valorojn, la lingvoj uzas rimedojn similajn al tiuj uzataj por esprimi verbajn voĉojn, la esploro devis koncerni ankaŭ la sintaksan dispozicion (aŭ "diatezon") kaj la argumentajn strukturojn. La ofta uzo en rezultindikaj formoj de poseda predikato, kiel "havi" aŭ "esti al", igis necesa studi ankaŭ posedon.
Post teoria prezento de tiuj tri gramatikaj trajtoj la aŭtoro esploras en sia disertaĵo iliajn interrilatojn en tri neparencaj lingvoj, nome la eŭska, la malnovpersa kaj la elama. Pri la motivo, kial tiuj tri lingvoj estis elektitaj, kaj pri la konkludoj... estas klarigite en la disertaĵo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.