Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Metodikaj konsiloj por la reta kurso
Subtitolo:“Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?”
Verkinto(j): KOVÁTS, Katalin
Kategorio:Kursprogramoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Manlibro por la retaj kursoj de la KLERIGEJO.

I. Enkonduko
“Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?” estas Grundtvig-projekto kun la partopreno de la kvar organizaĵoj:
• Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz),
• Fondaĵo edukado.net (Nederlando-Hago),
• Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo Germanio-Herzberg am Harz kaj
• Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).
Inter la jaroj 2013 kaj 2015 danke al la projekto la partoprenantaj organizaĵoj celis prezenti unu al la aliaj sian kulturon, kelkajn el ties ecoj kaj valoraĵoj.
Dum la reciprokaj gastigoj kaj vizitoj la membroj de la vojaĝantaj delegacioj partoprenis kulturajn programojn, prelegojn, seminariojn, vizitis muzeojn, ekspoziciojn, ĝuis altnivelajn teatrajn prezentaĵojn de dancgrupoj, koncertojn de folkloraj muzikensembloj, frandis tipajn manĝaĵojn de la regionoj, gustumis vinojn… kaj tiel plu.
Dum la renkontiĝoj tiuj programoj estis ne nur amuzaj, sed ankaŭ klerigaj kaj spertigaj.
Ili vastigis la konojn de la ĉeestantoj en diversaj kampoj ĉefe pri geografio, lingvistiko, folkloro, popolmuziko, etnografio, historio, gastronomio kaj ebligis praktikajn aktivaĵojn kiel dancadon, brodadon kaj plej grave aplikadon de komuna lingvo, Esperanto. La eblo je senĝena interkomunikado inter la nederlandaj, polaj, germanaj kaj hungaraj partoprenantoj ĉu en okazoj de prelegoj, klerigaj programoj, ĉu dum la kune pasigita tempo, estis netakseble valora elemento de la projekto.
Oni ofte diras, ke la travivitaj eventoj kaj spertoj estis neforgeseblaj, tamen konante la homajn ecojn, necesas kaj valoras krei rimedojn por konservi la lernitaĵojn ne nur en la koroj kaj cerboj, sed helpe de la modernaj teknikaĵoj, ankaŭ en pli fidindaj kaj temporezistaj formoj.
Tiel la akiritaj konoj kaj informoj restos kiam ajn ankaŭ post la projektoperiodo konsulteblaj, kaj por la partoprenintoj kaj por la ekstera publiko. Por konservi la materialojn ni uzis du teknikojn. Ni klopodis laŭeble registri la prezentojn, tiel naskiĝis sondosieroj aŭ filmitaj materialoj pri la prelegoj, programoj, kulturaj aranĝoj.
El tiuj registraĵoj ni elektis la plej bonajn, redaktis ilin, kaj aperigis la materialojn en publike alireblaj kanaloj kiel YouTube aŭ ĉe edukado.net.
Pri la specifaj kulturaj temo de la partnerlandoj pretiĝis kursoj kun laŭtemaj artikoloj kaj tekstoj, al kiuj ofte aldoniĝis kompletigaj materialoj kiel sondosieroj, muziko, filmoj, k.s. Tiuj lecionoj estas vicigitaj kaj formas kompletajn kursmaterialojn.
Ĉi tiu broŝuro celas doni kelkajn metodikajn kaj didaktikajn konsilojn pri tio, kiel plej bone uzi la kunigitajn valorajn materialojn.
La kvar retajn kursojn vi trovas en la KLERIGEJO.
La kursmaterialoj, nur kiel PDF-dokumentoj, elŝuteblas en la PROJEKTOPAĜO:
Eldonloko:edukado.net
Eldonjaro:2015
Paĝnombro:32
Kreodato:2015-10-04 00:08:32
Lasta redakto:2015-10-06 21:07:25
Montroj:24898
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 53; Viaj elŝutoj: 0

Metodikaj konsiloj  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 53
Kreodato: 2015-10-06 21:11:56

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.