Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:La kazo de "kazo"
Subtitolo:Resumo de la akademia diskuto pri la vortoj KAZO kaj OKAZO
Verkinto(j): Marcos Cramer
Kategorio:Artikoloj
Priskribo:En 2014 la Akademio de Esperanto intense studis kaj pridiskutis la signifokampojn de la vortoj kazo kaj okazo. Ja multaj Esperantistoj havas dubojn pri tio, kio estas la senco-distingo inter la du vortoj, kaj ĉu entute estas rekomendinde uzi la vorton kazo en negramatika senco. La Akademio elverkis rekomendon pri la temo, kiun subtenis klara plimulto de la aktivaj Akademianoj, sed kiu ne atingis la du-trionan plimulton de ĉiuj Akademianoj, kiu estus bezonata por ĝia oficialigo. Ĉar la proponita rekomendo tamen povus esti interesa por ne-Akademianoj kaj estas bona bazo por estontaj diskutoj pri ĉi tiu lingva demando, mi ĉi-artikole klarigas ĝin kaj la motivojn por ĝi. Samtempe la artikolo estas reago al la artikolo Okazo kaj kazo de Akademiano Sergio Pokrovskij.

Konkludo
Origine kazo havis nur gramatikan signifon. Poste ĝi surbaze de la signifoj de la franca cas kaj de la angla case ekaperis en negramatikaj signifoj, kiujn oni antaŭe esprimis per okazoafero. Ĉar la franca cas kaj la angla case ne estas tute samsignifaj, ne tuj regis klareco pri la signifokampo de la negramatika kazo, kaj ĝi estis uzata en koncepte iom ne-unueca maniero. Tamen la negramatika uzo de kazo fare de lingve spertaj Esperantistoj komencis iom post iom konverĝi al koncepte unueca signifokampo. Ĉar la limoj de tiu signifokampo nur iom post iom kristaliĝis, kaj ĉar ĝenerale malfacilas verki bonan difinon de vorto kun abstrakta signifo, ĝis nun ne aperis bona difino de la negramatika signifokampo de kazo en niaj difinvortaroj.

Surbaze de detala studado de la uzo de la radikoj okaz/ kaj kaz/ fare de lingve spertaj Esperantistoj, la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio de Esperanto verkis difinaron de okazi, okazo kaj kazo akompanatan de multaj uz-ekzemploj ilustrantaj la diversajn difinojn. Per tiu difinaro la Sekcio celis rekomendi certajn negramatikajn uzojn de kazo, klarigante la limojn de la nature evoluinta koncepte unueca signifokampo de la negramatika kazo.

Estas bedaŭrinde, ke la difinopropono ne povis iĝi oficiala decido de la Akademio de Esperanto pro la postulo de du-triona plimulto. Sed espereble sufiĉe multe da lingve konsciaj Esperantistoj kaj Esperanto-vortaristoj tamen konvinkiĝas de la argumentoj prezentitaj en ĉi tiu artikolo, por ke la lingvouzo plukonverĝu al koncepte unueca signifokampo, kaj por ke estontaj vortaroj taŭge prezentu tiun signifokampon.

La artikolo legeblas ankaŭ ĉe http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kazo/
Eldonloko:Akademia listo - reto
Eldonjaro:2016
Paĝnombro:8
Kreodato:2016-01-14 14:19:31
Lasta redakto:2016-01-16 15:42:06
Montroj:9930
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 32; Viaj elŝutoj: 0

La kazo de kazo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 32
Kreodato: 2016-01-14 14:25:44

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
Katalin je 2016-01-16 15:44:41

Dankon, Riŝo. Mi nun korektis la ligon, vi tute pravis.

3.
Riŝo je 2016-01-16 08:41:54

La ligilo fine de la enkonduka teksto ne funkcias ĉe mi, eble ĉar mankas (/):
http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kazo/

2.
RoSartoro je 2016-01-14 23:48:54   

...Saluton, Marko! Bonege revidi vin!. Mi kutimas uzi "okazon" ĉar por ni hispanparolantoj estas multe pli komprenema kaj klara la vorto "okazo". Ĝis!

1.
bardhyl45 je 2016-01-14 16:54:08

Fakte mi kutime uzis la vorton kazo ankaŭ en negramatikaj okazoj..En la albana la du vortoj estas diferentaj, kazo = rase dum okazo = rast

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.