Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado
Verkinto(j): Konsilio de Eŭropo-
HAVEMAN, Roel (trad.)
Kategorio:Libroj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Meze de decembro 2007 ni jam informis vin pri tio, ke finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo. Nun estas akirebla ankaŭ en libroforma versio.

La resuma verko celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEA-ILEI.

La teamo de ILEI, kunlabore de la Budapeŝta Lingvoekzamena Centro (ITK), nun estas forte laboranta pri la akreditigo de tiu novtipa ekzameno ĉe ALTE.
Same en Budapeŝto komenciĝis jam la trejnado de la ekzamenontoj.
Ĝis nun en du centraj lokoj, kun la partopreno de plurdeko da multnacia kandidataro, okazis jam testado de la unuaj testoserioj.
Espereble en la dua parto de la kuranta jaro jam eblos ekzameniĝi ankaŭ laŭ tiu nova sistemo.

Ĉiujn pliajn informojn, oficialajn ligojn, la elŝuteblan printeblan version, klarigintervjuojn ktp. vi trovas en la speciala REFERENCKADRO-paĝo de nia retejo.
Eldonloko:UEA-Rotterdam
Eldonjaro:2007
Mezuro:21 x 29,5 cm
Paĝnombro:262
Kreodato:2010-09-23 06:22:41
Lasta redakto:2010-09-30 19:18:07
Montroj:88147
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 146; Viaj elŝutoj: 0

La Komuna Eŭropa Referenckadro  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 79
Kreodato: 2010-09-23 06:24:06

Memtaksilo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 67
Kreodato: 2010-09-23 06:24:43

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.