Por tio edukado.net lanĉas kampanjon kaj provas kolekti monon por regule kaj kontrolite monhelpi la kandidatojn, kiuj aliĝus al la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, Pollando, sed mankas al ili monrimedoj por la vojaĝkostoj. Sur nia helpo-paĝo ni publikigas petojn de kandidatoj, kiuj fininte siajn studojn povos esti tre valoraj aktivuloj en la movado kaj kontribui al la oficialigo de Esperanto ene de la instrusistemo. Suso el Hispanio estas unu el tiuj kandidatoj.
Ni petas vin viziti la paĝon, ekkoni ilin kaj laŭeble helpi.
Eblas ĝenerale helpi, sed eblas ankaŭ "adopti" kelkajn studontojn kaj sekvi iliajn studojn. Vidu, kiuj ili estas, kion ili bezonas. La paĝo por studontoj en Poznan estas ĉi tie http://edukado.net/helpu/poznan