Filmejo

Al la komenco

Titolo:Tabelvorto - 2a parto - Rakonto
Temo:apliko de la korelativoj
Kategorio:klerigo, lingvistiko, metodiko
Aŭtoro(j): Ian Carter
Rolanto(j): Ian Carter
Daŭro:6m35s
Priskribo:Post la prezento de la tabelvorta sistemo en la unua parto de la filmduopo la aŭtoro en tiu filmeto prezentas etan rakonton, plenan je didaktike bone enkonstruitaj korelativoj. En la ĉarme desegnita rakonto okazas dialogo inter du riĉuloj, el kiuj unu aĉetis novan domon kaj prezentas ĝin al sia amiko. Alvenante al la domo ili malkovras tie neinvititan gaston. Ĉu okazas krimo?
Spektu kaj vi vidos.

La filmkadrojn akompanas ankaŭ legebla teksto, kio helpas al la spektantoj pli bone kompreni la rakonton, kiu estas prezentata en bonkvalita, amuza elparolo. Fine de la filmo estas ankaŭ taskoj por la spektantoj, kiujn la kursgvidanto povas poste kontroli. La filmon certe jam komprenos lernantoj de la lingvo kun lingvonivelo ekde A2, laŭ la KER-sistemo.
La tre utila kaj bona instrumaterialo havas nur unu etan minuson, nome, ke sur la unuaj bildoj de la filmo unu el la riĉuloj bedaŭrinde fumas cigaron… kaj tion ne ĉiuj akceptas en instrufilmoj. :-(

Ni esperas, ke Jano produktos ankoraŭ multajn metodike valorajn materialojn. Dankon al li pro la laboro kaj divido kun ni.
Kreodato:2015-01-26 09:53:20
Lasta redakto:2015-01-26 13:58:48
Montroj:17933
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.