Filmejo

Al la komenco

Titolo:Jen via tag'!
Temo:Naskiĝtaga salutmesaĝo
Kategorio:muziko
Aŭtoro(j): Nanne Kalma
Ankie van der Meer - kantistino
Katalin Kovats (enkonduko, filmredaktado)
Rolanto(j): Nanne Kalma
Ankie van der Meer
Katalin Kovats
Daŭro:4,47s
Priskribo:Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net kun siaj geamikoj Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma de la frisa (nederlanda) muzikgrupo KAJTO per tiu ĉi kanto kore salutas la naskiĝtagulojn de edukado.net.
Ankie kaj Nanne ne nur de jaroj kunlaboras kun Katalin, sed ili estas bonaj geamikoj kaj por tiu ĉi evento la apuda filmo estis farita aparte por la membroj de edukado.net.
Se vi volas pli scii pri la muzikgrupo, bonvolu viziti la novan retejon de KAJTO http://www.kajto.co.nl/Kajto.html

Jen la teksto de la kanto
Ĉi tiu Tag' kanto de Nanne Kalma

1 - Ĉi tiu tag' normala ŝajnas, tut-ordinara, sed
Mi opinias, jes mi scias: ĝi vere estas ne.
Ĉi-matene vekiĝante, mi klare sentis tuj:
Ĉi tiu tag' estas la mia; pleniĝis mi per ĝu'.

2 - La hieraŭa tago estas histori'
Kaj la morgaŭa tago simple estas iluzi'.
Dank'al de la nuna tag', la pozitiva energi',
Min bone, kontente, feliĉe sentas mi.

3 - Ne en la futuro, ne en la pasintec':
Ĉi tiu tag' nur estas nun, tial hodiaŭ estas fest'.
La nuna tag' promesas esti intriga aventur',
Do mi intencas sperti ĝin kun humuro kaj plezur'.

4 - Estas vere nekredeble, almenaŭ pensas mi,
Ke hodiaŭ mi travivas la tagon de mia viv'.
Estas miraklo, speciala raraĵ',
Laŭ mi okazas nun unika festotag'. (hiper-de-pip hura 3x)

Refreno:
Ĉi tiu tag' (supera tag') estas donac' por vi kaj mi
Ĉi tiu tag' (bela tag') - ege min ravigas ĝi
Ĉi tiu tag' (perfekta tag') - mi konstatas kun aprec'
Ĉi tiu tag' (selekta tag') - unika en la eternec'
(Kia tag') ĉi tiu tag' (Ĉi tiu tag') kia tag'
(Kia tag') ĉi tiu tag' (Ĉi tiu tag') kia tag', kia elektita, grandioza tag'!
Kreodato:2016-05-22 19:55:23
Lasta redakto:2018-07-28 00:57:58
Montroj:32198
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 402; Mezuma noto: 4.97; | Aldoni propran opinion

402.
Belsono je 2020-05-03 01:38:01

En bela tago, mi aüdis vin! Koran dankon, geamikoj. Mi tre ŝatis la muzikan donacon! Brakumojn al vi!

401.
Luigia je 2020-04-27 11:58:58    

Kiom da ghojo kreas via charma kanto! Elkore dankas al vi Luigia kaj Alessandra Madella el Parmo, Italujo

400.
eriko5 je 2020-02-27 10:24:39    

Koran dankon al vi ĉiuj el la franca urbo Nico pro tiuj bondeziroj en la unua tago de la cetero de mia vivo. Ili instigas min nun ekpaŝi per la ĝusta piedo sur la vojo de Esperanto.

399.
Ano je 2020-02-25 09:16:18    

Multan dankon por la bela kanto kaj por viaj bondeziroj

398.
Zofia32 je 2020-02-23 19:07:01    

Koregan dankon nia kara Katalin! Belaj estas viaj bondeziroj kaj ĝoja kanto ankaŭ.
Ni aŭskultis kun granda plezuro.

397.
wmalo je 2020-02-23 17:28:18    

Mi dankas vin !
La kanto estas tre...natura !

396.
Sandro je 2020-02-10 17:52:22    

Mi tre ĝojiĝis pro tiu speciala bondeziro kaj datrevena omaĝo! Dankon! kore kaj frate mi dankas al vi. El Sankta Maria - Federala Distrikto, Brazilo - mi partumas mian ĝojon kun vi.

395.
Henri je 2020-02-05 04:56:19

Koran dankon pro viaj bondeziroj.
Antaŭ multaj jaroj en Parizo, certe pli ol 30, eble eĉ 40, okaze de vespermanĝo ĉe amika paro, kies edzo estis svedo, tiu ĉi diris ke li iam renkontis la faman hindan esperantiston Lakŝmiswar Sinha (1905-1977) okaze de lia naskiĝa datreveno kaj esprimis bondezirojn al li.
Sinha koleris kaj riproĉis al li tiun kutimon, kiun li opiniis stulta, kvazaŭ mortis unu vivjaro... Eĉ se naskiĝis unu plia vivjaro, ĝi ne estis tiel promesplena ĉe maljuna homo ol ĉe juna... ;-)

394.
fejfi je 2020-01-21 14:02:42    

Denove unu jaro for... kaj unu jaro antaŭ ni! Dankon por la ĉarma kant-gratulo!

393.
Albatrosulo je 2020-01-19 10:57:19    

Saluton de Conny.
Multan dankon por la bela kanto kaj por viaj bondeziroj.
Mi ghojas, ke vi ne forgesis min.
En tiu chi jaro, post korinfarkto kaj resanigho, mi eksterordinare ghojas, havi la eblecon denove festi mian naskighdatrevenon.

392.
algoharpk je 2020-01-17 06:38:40    

Mi tre dankas al vi por sendi min por momorigi min je mia naskig^tago. Mi estas felic^a post audi la kanton.

Mi denove dankas al Vi c^iuj
Altaf Gohar Khan
Pakistano(agkn-s)

391.
gravuristo je 2020-01-06 07:34:04    

Dankegoooooooooooooooooooooooooooooooojn kaj la frenezaj geavoj deziras al ĉiuj feliĉan novjaron……………...

390.
Virag je 2020-01-03 10:11:23

Kara Kati! Mi tre dankas la karan kanton!

389.
SYLVIEPLANTIER je 2020-01-02 21:10:01    

Kara Katalin, mi dankas vin pro viaj kongratuloj.
Mi renkontigxis kun la grupo kiu kantas en Lilo
kaj mi kantis kun ili. Ili estas tre agrablaj kaj gxojaj.
Mi bondeziras al vi grandan felicon. Mi kisas vin.
Sylvie Plantier

388.
Larisa je 2019-12-31 07:08:23

Mi tutkore dankas Vin,Katalin, por la gratuloj kaj vere bonega kanto. Felichan kaj prosperan Novan jaron kaj fortan sanon mi deziras al Vi.

387.
Aristides1972 je 2019-12-27 16:39:02    

Bonan naskigxtagxon samideano , amike Arístides

386.
Forigita uzanto je 2019-12-27 06:03:04    

Dankon por gaja kantado.

385.
Mira je 2019-12-25 15:01:39    

Kara Katalin :-)
Koran dankon pro belaj bondeziroj okaze de mia naskiĝtago

384.
Vojacek je 2019-12-18 19:15:34    

Mi tre dankas por la bondeziro. Mi opinias, ke dum la jaro 2020 mi povos helpi en preparo de materialoj por enskribo de Espeanto en liston de kultura heredaĵo de Ĉeĥa respubliko.

383.
TacoTuesday2001 je 2019-12-09 01:27:06    

Kia maniero por komenci mian naskiĝtagon, dankon!

382.
Fabienne je 2019-12-01 11:54:37    

Ĉi tiu kanto ege ĝojigas min.
Koran dankon! :-)

381.
StenSvenonius je 2019-12-01 08:59:00

Dankon pro via gratulo!
La klubo en kiu mi estas prezidanto, Klubo Esperantista de Malmo, fondiĝis en 1906 kaj brile kontribuis al la esperanta kulturo dum pli ol 100 jaroj. Nuntempe, tamen, la intereso de lernantoj membriĝi ne estas granda. Tial nia laboro transdoni la kulturon de la klubo al la urba arkivejo por estonta ebla esplorado. La klubon ni planas transformi al "Esperanto-Centro", malfermita por ĉiuj, ĉu membroj aŭ ne.

380.
SantosMontano_1 je 2019-11-30 02:49:24

Katalin kaj geamikoj,

Kore, mi dankas vin je tre bela homaĝo al mi! Brakumojn el Brazilo!

José dos Reis Santos - Passos (Minas Gerais) - Brazilo

379.
raneto je 2019-11-29 19:07:29    

Kara Katalin, mi tre ĝoje ricevis viajn bondezirojn kaj tuj aŭskultis la tre tre ŝatatan kanton de Nanne kaj Ankie (fakte mi ŝatas ĉion de Nanne kaj Ankie). 1000 dankojn (laŭ la itala stilo)!

378.
osvaldonovais je 2019-11-26 18:43:37    

Koran Dankon!

377.
ohu1905 je 2019-11-22 19:27:47    

mi kore dankas vin. mi ĝojas la filmeton.

376.
kamich je 2019-11-21 00:39:34    

Mi estas ankoraŭfoje surprizita, dankegon! :) Kaj post mia festotago atendas al mi taskon - fari posttempajn hejmotaskojn ;)

375.
Raita je 2019-11-20 18:33:48    

Mi gaje aldoniĝas al la longa listo de dankemaj aŭskultintoj. Dankon al Kajto kaj Katalin!

374.
Mikel je 2019-11-18 07:40:06

Koran dankon!

373.
fransoazo je 2019-11-11 08:58:02    

Dankon, Katalin!
Bona ideo, tiu ĉi paĝo! Per ago vi sentigas al ni la fratecan la idealon de Esperanto!
2020 estos la jaro de la okazigo de mia unua Lingvo-Festivalo, la plej efika ilo por diskonigi Esperanton, laŭ la modelo de Dennis Keefe, fakulo pri merkatiko. ☆(❁‿❁)☆

372.
Forigita uzanto je 2019-11-05 09:33:57    

Al la rolantoj de tiu ĉarma filmeto omaĝe al la edukado-punkto-netanoj elkoran dankon! Mi dankas ankaŭ pro ties laboro favore al Esperanto. Mia kontribuo je la komencanta nova vivjaro? Mi volas daŭre informadi pri nia lingvo al la portugallingvanoj, pere de mia persona retpaĝaro.

371.
jdgeorgoleg21 je 2019-11-03 21:15:56    

Kia kortuŝa surprizo por mi! Koregan dankon al vi, kara Katalin pro tiel afablaj bondeziroj per via filmigita voĉo. La kanto de Kajto estas tre ĝojiga. Mi havis la okazon ekkoni persone tiun ege simpatian paron kaj iliajn kantojn ĉi-jare dum ilia vizito al Pollando. La esperantlingvaj bondeziroj per via voĉo kaj kanto plenumita de Kajto estis por mi vera travivaĵo.

370.
mariezou je 2019-10-26 08:42:28

Elkoran dankon pro la bela kanto kaj la bondezirojn. Plian sukceson al Esperanto !

369.
enseikou je 2019-10-22 09:01:50    

Bela surprizo en iom deprima tago!
Mia kontribuo al Esperanto? Hodiaŭ mem pri ĝi mi prelegos en universitato.

368.
malanda je 2019-10-17 17:13:18    

Mi tre kore dankas vin pro tiu bela kanto.
Mi ĝojis.
Dankon

367.
fistulak je 2019-10-15 18:33:11    

Tre bela kanto, mi dankon vin.

366.
terenia_kk je 2019-10-05 11:09:52

Belega kanto! Koran dankon!

365.
kolombisto je 2019-10-04 06:50:44    

Kara Katalin !
Mi dankas al vi por senditan kanton, eĉ mi spektis la retejon de Kajto. Sinceraj gratuloj por via atento kaj eminenta laboro por nia lingvo.

364.
UrsulaenBrazilo je 2019-10-02 17:34:33    

Karaj Katalin, Ankie kaj Nanne,
ne haltu distribui en nia verda mondo vian ĉarman entuziasmigan energion!
Sinceran dankon por viaj vortoj parolataj kaj kantataj.
Certe mia plia jaro estos same granda donaco de la destino....al vi la plej harmoniajn tagojn. Ursula brakume

363.
michelegazzola je 2019-09-11 14:47:48    

Dankegon. Mia kontribuo? Mi eble kontribuos al la kunorganizo de la UK en Belfasto en 2021.

362.
EMARIA je 2019-09-05 08:18:25    

La kanto estas la plej konvena por naskiĝtago en la mondo!

361.
EMARIA je 2019-09-05 08:16:45

Koran dankon je la memoro kaj tre simpatia donaco

360.
elasol je 2019-09-04 11:45:13    

Kore dankon :-)

359.
dobri je 2019-09-03 07:10:22    

Ĉi tiu kanto kompreneble ege plaĉas al mi. Kvankam mi aŭdis ĝin jam kelkfoje, tamen ĝojigis min aŭdi ĝin denove en mia naskiĝtago. Dankegon!

358.
cspinola je 2019-08-14 15:54:09    

Dankegon al vi, karaj Ankie, Nanne, Katalin ... kaj grandan brakumon al vi el Malago!!! Ĝis baldaŭ!!

357.
Alberto_Teruel je 2019-08-12 06:39:08

Koran, koran dankon, karaj!

Via filmeto vere kortuŝis min!

Mi deziras baldaŭ vin renkonti. (Eble, dum la dua esperanta promenado laŭ la Jakoba Vojo, kiu okazos post la 79 Hispana Esperanto-Kongreso)

Ĝis baldaŭ, karaj

356.
jocho je 2019-07-28 08:54:34    

Koran dankon, Katalin, Nanne kaj Ankie!
Ĉi tiu donaco vere kortuŝis min...
Sukceson de Edukado.net~

355.
Monika je 2019-07-28 00:11:38    

DANKON!

354.
viktor_lufimpu je 2019-07-27 16:53:34    

Kun plezuro mi audis la kanton, mi vere estas kortushita, bedaurinde mia naskightago koincidas al la entombigho de mia nevino hodiau. Mia nevino forpasis en la hospitalo Saint-Louis en Parizo ekde la 13-an de julio 2019 pro cerba kancero, la familio multe suferis pro sia forpaso.
Multaj gesamideanoj subtenis min pro la dolora momento, nun vi plezurigis min pro la video" Jen via tag" tute kore mi estas dankema.
Fakte, mi ne estas tre aktiva pro mia nuna laboro kiel incendia sekurecisto en Francio.
Tamen mi estas chiam kune.

353.
PaolaT je 2019-07-26 17:15:23

Dankon pro via donaceto, vere aprecinda. Korajn salutojn de Paola

352.
marsano je 2019-07-22 15:21:37    

Karaj Katalin kaj KAJTO! Grandan dankon!
Estis vere kortuŝa surprizo ricevi tiun amuzan kaj gajan donacon! ))

351.
akrocefalo je 2019-07-11 08:05:57    

Kvankam mi jam aŭdis vian mesaĝon kaj la kanton de Kajto pasintjare, mi kun ĝojo denove aŭskultis kaj ĝuis ĝis la fino. Multan dankon!

350.
tatjana je 2019-07-07 08:14:42    

Sincerajn gratulojn al Vi pro Via atento! Bonan sanon, feliĉajn tagojn kaj jarojn, sukceson!

349.
alga_gv8 je 2019-06-30 22:22:11

Simpatia estas via ideo gratuli min okaze de mia naskiĝdato per tia simpatia filmo. Dankon! Alga Guernieri

348.
betulo04 je 2019-06-22 20:25:22    

Ĉiun tagon mi ŝatas. Koran dankon pro via vigla bondeziro tiel bela, ĝoja, simpatia donaco kiu ravis min, vere plibeliĝas mian naskiĝtagon.
Amike al vi katalin kaj la gajuloj "kajto". Fartu bone. Ĝis Betulo.

347.
Forigita uzanto je 2019-06-19 09:25:52    

Koran dankon, pro tíz ĉi tre kortuŝa saluto.
Mi ŝatus realigi pli kaj pli da parolsesioj.

346.
Marcelle je 2019-06-11 14:39:23

De Gaston Riera,
Tre agrabla surprizo por mi, tiu pentekosta lundo per esperanta kanto.
Mi memoros longtempe tiun naskigtagon !
Grandan dankegon al Katalin kaj la gekantistojn Ankie kaj Nanne.
Mi ŝatas Kajto.
Gaston

345.
Elala je 2019-06-06 07:10:59    

Kortuŝa situacio kiam vi neatendante ricevas bondezirojn kaj eĉ la kanton "Jen via tag' . Antaŭ 1 monato ni estis kune en Malago kaj nun mi atendas novan renkontiĝon en Poneveĵis. Vivu nia amikaro!!!

344.
EvandroFreitas je 2019-06-03 02:08:25    

Dankon s-ino Katalin pro tiel ghentila rememoro!

343.
Viktoro79 je 2019-06-02 08:46:55    

Kia surprizo! Mi ĉiam ŝatas! Dankon al Katalin, Ankie, Nanne... Vik.

342.
homaran je 2019-05-31 01:22:07    

Karaj Katalín, Sylvain, Marteno k ĉiuj RISKemuloj ! –––Keneĉjo

341.
Foko je 2019-05-30 10:00:28    

Saluton Katalin, Ankie kaj Nanne, dankon pro la bela naskiĝtaga surprizo.

340.
Aminda je 2019-05-28 10:08:51    

Koran dankon pro via agrabla donaco karaj Katalin, Ankie kaj Nanne.

339.
nazarelaroca je 2019-05-27 16:55:28    

Karaj,
Kun ĝojo mi dankas al vi por la belega donaco!
Pacon kaj bonon al ĉiuj
Kore,
Nazaré Laroca

338.
Erikolaverda je 2019-05-27 07:37:53    

Koran dankon al ĉiuj kiuj surpizigis min kun tiu bela kanto.
Dankegon ĉefe al Katalin, Ankie kaj Nane, por la granda energio kiun ili transdonas kaj kiu estas necesa por organizi nian ĉiusabatan kurson.
Ĉi tiu eksterordinara tag (25a de majo) Yves Nevelsteen instruis al ni en Lieĝo, kiel uzi la komputekon kaj kelkajn metodojn de edukado.net.
Ĝis baldaŭ en esperantujo.

337.
ewa je 2019-05-17 14:04:42    

Koran dankon al ĉiuj !
Amike
Ewa

336.
lawenda je 2019-05-15 19:43:27    

Koran dankon pro bondeziroj! Krystyna

335.
vicjo je 2019-05-13 00:09:21

koran dankon

334.
noelzivo je 2019-05-11 08:13:38

Karaj!
Kiel agrable estis vekiĝi matene, kaj kiel unua saluto ekvidi viajn gajajn kaj varmajn gratulojn!
Koran dankon al vi! Estu ankaŭ vi ĝojaj kaj feliĉaj!
Amike,
Tatjana

333.
RoSartoro je 2019-05-05 22:29:23

Dankon, karaj pro via rememoro"...! Fakte ĉiu jare..."Estas vere nekredeble, almenaŭ pensas mi...Ke hodiaŭ mi travivas (nunan) tagon de mia longa viv'. Estas miraklo!!!" Ĉar mi pensas ke kiam mi naskiĝis, la esperantistaro estis pretaj vojaĝi al Kolonio (Germanio) por festi la 25-an UKon!!! En la momento apenaŭ kvin monatoj antaŭ Hitler' fariĝis Kanceliero... kaj ili ne sciis kion okazus kun la "danĝera lingvo", en la tuta Eŭropo kaj la mondo... Do, feliĉe mi survivis kaj ankaŭ Esperanto. Rajtas festi! Dankon!

332.
akij_jr2lz je 2019-05-01 04:47:37    

Koran dankon pro via bondezirsaluto al mia datoreveno 77a jare, alie 924a monate.

331.
vitor_luiz je 2019-04-29 22:33:11    

Mi ege amis la simpatian kaj allogan muzikon <

330.
jozefonemeth je 2019-04-28 06:23:50    

Koran dankon!

329.
jorgo je 2019-04-27 14:34:33    

Mi elkore dankas! Mi salutas vin ĉiujn karaj gesamideanoj!

328.
vicentekuristo je 2019-04-22 10:46:00    

Mi kore dankas pro la bela muziko kaj amuza prezentado.

327.
ThierryDeFrance je 2019-04-17 13:14:10    

Mi dankas vin :))
Estas tre bonege afablega afero kaj kantado :))
Mil kisoj al tute vi
Thierry

326.
OberonZ je 2019-04-15 10:57:58    

Mi dankas vin pro via donaco!

325.
Rosadelibertad je 2019-04-11 16:32:44

Tre bela donaco kaŭze de mia naskiĝtago, kun granda plezuro mi ĝŭis ĝin.
Koran dankon al ĉiuj,

324.
diodou je 2019-04-09 01:56:38    

Tro dankon al ĉiuj. Bela surprizo.

323.
diodou je 2019-04-09 01:48:05    

Ĝi estis granda surprizo kaj mi estis tre ĝoja.
koran dankon al ĉuij
Frate via,
Edson

322.
LiberaPonto je 2019-04-08 20:37:49    

Dankon.

321.
amiko23 je 2019-04-05 04:07:18    

Tre agrable aŭskulti viajn bondezirojn, koran dankon, ĉar estis la unuaj hodiaŭ!!!

320.
esperantomaceio je 2019-04-01 02:16:32

Koran dankon pro la agrabla surprizo.

319.
fayeazoi je 2019-03-27 00:39:38

Kia belega kaj neatendita surprizo okaze de mia naskigxtago !Dankegon al tuta la teamo de edukado.net !
Danke al vi cxiuj mi sentas min sola !
Varmegajn salutojn !

318.
Gaspero je 2019-03-21 06:57:53

Dankege pro tiu kanto, kiu helpis kantetanten min ĝojetadi la tutan naskiĝtagon.
Fine mi eltrovis tre taŭgan kanton kiu anstataŭindas la usonan "Happy birthday to you" (kiun mi malamis delonge).

317.
hknoedt je 2019-03-20 01:07:43    

Tre simpatia.
Salutojn kaj dankegon, Katalin, ankaŭ Anke, kaj kajta Nanne.

316.
Kriketo je 2019-03-18 22:18:23    

Koran dankon al vi ĉiuj. Mi sentas min ano de la granda Esperanta familio!

315.
cybereo je 2019-03-13 12:38:52    

Koran dankon pro tre bela kanto!

314.
anna_lowenstein je 2019-03-08 16:29:54

Koran dankon al Katalin, Ankie kaj Nanne pro tiu bela naskiĝtaga kanto! Kaj kion mi faros por Esperanto dum la venonta jaro? Nu, sendube mi pensos pri io!

313.
Arlette je 2019-03-05 19:46:15    

Dankon, dankon, dankon pro tiuj belaj bondeziroj, viaj amikaj vortoj plenaj je ghojo kaj entuziasmo varmigis mian koron. Krom la bondeziroj de la familianoj, de la amikoj de la chiutaga vivo, la bondeziroj de samideanoj estas gravaj al ni . Pro tio estas PLEZURO agi por nia movado. Mi daùre kontribuas al ghia disvolvigho instruante nian karan lingvon chiulunde al deko da klubanoj.
Plej amike kaj gratulon al nia entuziasma Katalin!!
Arlette Plutniak

312.
RichDuke je 2019-02-19 05:05:30    

Saluton Katalin,
Koran dankon pro tiu mirinda naskiĝtaga video. Mi tre ŝatis ĝin. Mi lernis multon en via klaso ĉe NASK 2018 kaj mi ŝatis multe.

311.
anino je 2019-02-13 08:24:16    

Dankegon al vi, mi tre ŝatis tiun muzikan donacon !!!
Anino

310.
emilia je 2019-02-11 01:32:20    

Saluton! Katalin: Kia agrabla gratulo en mia tag´!. Estis granda surprizo mi ne povis kredi ke vi gratulas min. Dankon! Al vi kaj al Kajto. Kaj mi deziras al vi sanon, amon kaj feliĉon kaj ke nia kara Esperanto kreskas en la mondo. Mi forte ĉirkaŭbrakas vin. Amike. GUadalupe.

309.
Marilu je 2019-02-05 00:34:32    

Dankon Katalin por tiu cxarma donaco kiu memorigas al mi saman eventon en Poznan !

308.
ludolfo je 2019-01-30 11:39:12    

hao-tag' gesamideanoj,,
verdire, mi estas surprozita pri viaj muzikaj bondeziroj okaze de mia persona festotago, dankegon !

307.
ulo38 je 2019-01-13 17:29:07

Dankon ke vi sendis tiun mesaĝon pro mia datreveno kiun mi legis returne de vojaĝo en Parizon. Reveni al hejmo kaj aŭdi la paron ''Kajto'' estigis maksimuman ĝojon.

306.
Brescia je 2019-01-13 10:32:35    

Dankegon!!!
Kiom neatendita kaj belega gratulo!
Korajn salutojn al gesamideanoj, kiuj pensis pri mi en tiu tago!

305.
gravuristo je 2019-01-05 10:23:34    

Dankegoooooooooooooooooooooooooojn Katalin kaj Ankie kaj Nanne....................Ni tostis ankaŭ je via sano............kaj ni aliĝis IJKon, kiu okazos en Slovakio. Malgraŭ mia naskiĝtag', mi plu estas juna, ĉu ne?..................Feliĉan novjaron al vi kaj Sylvain.....mi plu instruos esperanton en Vendeo....................kompreneble, ĝis fino mia..............

304.
fejfi je 2019-01-04 10:57:51    

Jen denove mi ĝhuas tiun ĉarman kanton - dankon por ĝi! - kaj konstatas, ke ĉi tiu ligilo plej verŝajne havas plej multe da enskribaĵoj :-)

303.
antonblaziovaha je 2018-12-29 18:06:11    

Ĝi estas tre agrabla, kaj en tre bona Esperanto!
Ĉu ĝi estas iel plusendebla? Mi supozas: ne. Tamen mi demandas.

302.
Gaëlle je 2018-12-28 08:53:07    

Dankon pro tiu gajiga kanto, kiu estas ĉarma afablaĵo.
Mi deziras al vi tre bonajn finjarajn festojn, kaj bonegan jaron 2019 !
Gaëlle, France.

301.
Forigita uzanto je 2018-12-27 05:50:49    

Koran dankon Katalin. Kaj feliĉan novjaranj festojn al vi.

300.
Larisa je 2018-12-25 15:37:24    

Saluton, kara Katalin, Ankie kaj Nana. Grandan dankon por tre bela kanto. Mi ghojas chiam resti kun vi! Gajan Kristnaskon kaj felichan Novan jaron!
- Larisa el Rusio (urbo N.Tagil)

299.
Vojacek je 2018-12-18 15:06:56    

Karaj Katalin, Ankie kaj Nane, mi tre dankas al vi por via bondeziro. Samtempe mi deziras al vi belan Kristnaskon kaj por la venonta jaro 2019 firman sanon, multe da feliĉo kaj sukcesoj kaj ĉion pozitivan (kompreneble krom HIV).
Mi strebas ion fari por Esperanto, sed ne estas multe, kion mi povas. Kiel mia tutviva malsukceso mi taksas, ke neniu el miaj familianoj kaj konatuloj-neesperantistoj fariĝis esperantisto. Mia edzino sendis al mi bondeziron per radio Brno "por fervora esperantisto", sed tiu fervoro kelkfoje estas malhelpo ol pozitivo.

298.
homarono je 2018-12-17 22:33:23    

Dankon Katalin, Ankie kaj Nane, pro viaj bondeziroj. Feliĉan Kristnaskon kaj prosperan provjaron!!

297.
niguy je 2018-12-16 16:06:20    

Koran dankon al la tuta teamo de edukado.net. Ĉiam tio estas belega surprizo

296.
Andrea je 2018-12-13 10:50:41    

Dankon pro tiu bela donaco. Mi daŭrigas mian engaĝiĝon diversflanke kaj la ĉiutagan praktikon de mia dua lingvo Esperanto.

295.
marianne je 2018-12-11 08:43:18    

Dankon kara! Mia plej ŝatata kanzono!

294.
soraja je 2018-12-10 15:23:23    

Dankegon! Mi tre ŝatis ricevi la filmeton kaj viajn dezirojn. Fartu bone kaj sane, havu belajn festojn de la finjaro kaj feliĉon dum la jaro 2019.
Amike, elkore Sonia Daubercies

293.
matuki je 2018-12-05 12:16:06    

Koran dankon!
Mi sentas,ke mi vivas kune kun vi ĉiuj.
Matuki

292.
neghero je 2018-12-01 15:50:26    

Koran dankon karaj Katalin, Nanne kaj Ankie pro tiu vigliga kanzono!
Neghero

291.
Aristides1972 je 2018-12-01 13:11:01

Saluton karamikino, felicxan kaj agrablan tagxon .
Amike. Arístides.

290.
Fabienne je 2018-12-01 09:15:38    

Dankon pro la bela kanto kiu feliĉigas min kaj beliĝas mian tagon!

289.
apmanirakiza je 2018-12-01 07:04:24

Mi elkore dankas vin pro la kanto. Ghi estas mirinda

288.
finito je 2018-11-27 16:46:28    

Dankon pro viaj bondeziroj. Tiu kanto de Kajto belas. Al mi plaĉas ankaŭ bela kanto de merlo aŭdebla ĉe arbusto :-)

287.
DANlejuro je 2018-11-19 12:50:50    

Koran dankon al Edukado-grupo!
Nun mi scias krom la diversaj vendejoj memoras mian naskiĝtagon(kaj donas al mi rabaton ^^), eĉ esperantujo ĉe Edukado notigas ĝin!
Mi esperas ke ĉi jare mi finos mian personan planon , kaj sekve mi havos pli multe da tempon por dediĉi al esperanto.
Ankaŭ mi dankas al geamikoj kiuj ĉi jare mi renkontis , kaj kiuj helpis min. Mi esperas ĝojegon al ĉiuj.
Mi esperas ke vi komprenus tion kiun mi skribis......

286.
MargaretZZ je 2018-11-07 17:51:51    

perfekta!! mi volas kanti kaj danci kun ĉiuj!! dankegon! ŝajnas al mi ke mi gajnis grandan esperantan familion !

285.
mariezou je 2018-10-26 06:15:10    

Elkoran dankon, katalin, pro viaj bondeziroj !
Mi reciproke deziras al vi, al edukado.net, plian sukceson. Mi dankas vin ĉiujn pro la mesaĝo sed ĉefe pro via laboro favore al Esperanto .Ankaŭ "Esperanto au bac" sukcesu en Francio. Naskiĝu "konkurantoj" en multaj, multaj landoj ! Ĉar Esperanto iĝos komuna lingvo por ĉiuj, protektante gepatran lingvon, nur per instruado en la lernejo. Ĉion bonan !

284.
Jabiero je 2018-10-19 05:28:40    

Dankon pro la mesaĝo kaj la kanzono :) mi esperas plu kontribui kaj instrui Esperanton en Kubo...!

283.
Migdalo je 2018-10-13 09:27:52    

Surpriza bondeziro, delica kanto. Elkoran dankon.

282.
ocxjogucxjo je 2018-10-11 08:09:29    

Bonege! Viaj bondeziroj vere ĝojigas min; elkore mi diras al vi mian sinceran dankon.

281.
Nubuke je 2018-10-07 10:25:11

Estas agrable legi viajn bondezirojn okaze de mia naskiĝtago. Dankon kaj dankon al la tuta teamo de edukado.net.
Adjévi

280.
kolombisto je 2018-09-30 17:20:30    

Kara Katalin !
Ege mi dankas viajn bondezirojn al vi ĉiuj. Edukado. net estas vera komunumo, tial mi amike salutas vin kaj Silvainon, kaj la nederlanda /Kajto/ muzikgrupon.

279.
Annedx je 2018-09-25 07:35:55    

Per tiu energia kaj ĝoja kanto ekkomencas mia nova jaro...Dankon al vi triope. Anne

278.
aryabferduzi je 2018-09-24 01:02:21    

Dankon, S-ino Katalin! :D

Ĉi-tiu kanto varmigas mian koron en mia speciala tago. :D
Nun mi estas 25 jaraĝa. Speciala aĝo ĉu ne? :D Kaj mi aŭskultas belan kanton ĉi-tiel :3
Vere plibeligas mian naskiĝtagon :)

277.
VINĈJO je 2018-09-21 16:15:47    

Kara Katalin, karaj geKajtoj.
Kiel jarkutime, vi ne forgesss chi tiun ne-tut-ordinaran tag'. Koran dankon por tiu klopodo.
Ghis la venonta jaro ?
VINCHJO.

276.
EMARIA je 2018-09-14 08:50:20    

Koran dankon! Vi plibeligis mian tag' je bela kanto kaj per esencplenaj bondeziroj!

275.
Angelopp je 2018-09-04 11:23:27    

Dankon por la bondeziroj kaj la bela kanton!
Angelo

274.
reza je 2018-08-30 16:06:19    

Koran dankon pro tiu bela kanto.

273.
Aristides1972 je 2018-08-30 11:20:24    

Dankengxon al cxiuj, felicxajn tagxojn kaj agrablajn tagxojn al cxiuj samideanoj.Amike Arístides

272.
gildamunoz je 2018-08-30 02:41:37    

Dankon Katalin, estas bona ideo esperantumi eĉ ĉiu naskiĝdatreveno!

271.
arankal je 2018-08-27 20:54:53    

Karaj, dankegon pro la belega video kaj bondeziroj!
En mia sekva vivjaro mi planas daŭrigi la mezlernejan E-fakrondon, la laboron en la E-societo kaj kunlabori en la organizado de la venontjara ILEI-kongreso en Čačak (Serbio) - kie mi esperas renkonti vin, kara Katalin! Elkore, Aranka

270.
tschelle je 2018-08-18 12:58:43    

Dankon.

269.
Alisa je 2018-08-12 11:15:52

Daaankon! Kia plezura surprizo!!!
Kion mi faros por Esperantujo? Nu, eble mi daurigos la RET-babilejon projekton :) Vere, mi ne aktivis tie lastatempe, mi devas pensi kion fari kaj kie daurigi..
La jenan https://retbabilejo.weebly.com/
Kaj ni havas ankau sufiĉe viglan Fejsbukon https://www.facebook.com/groups/1688282294598428/

268.
Lins je 2018-08-09 07:25:39    

Dankon, Katalina, pro viaj bondeziroj kaj la donaco!
Ulrich Lins

267.
alunudo je 2018-08-04 14:33:13    

Kia bona surprizo !
Karaj Profesoro Katalin kaj Nanne, Ankie,
simple dankegon !

266.
Monika je 2018-07-28 00:21:17    

Koran dankon karaj Katalin, Ankie kaj Nanne! Plej bele estas, ke ĉi-jare mi eĉ vidas vin ĉiujn tri en la vera vivo dum tiu ĉi tago! Tio estas la plej bela donaco! Dankon!

265.
PaolaT je 2018-07-26 19:40:30    

Vere dankon pro via bela donaco, venontan jaron mi daŭrigos kontribui al esperanta movado, antaŭ ĉio mi daŭrigos konduki mian esperantan grupon de Padovo, la urbo en kiu mi loĝas, mi esperas partopreni en kelkaj projektoj kiel ĉi-jare kaj konduki novajn kursojn de Esperanto, kaj finfine, se estos ebleco, mi daŭrigos fari recenzojn, tradukojn, ktp.

264.
umea je 2018-07-25 13:18:42    

Karaj, ellkore mi dankas vin chiujn pro la senditaj bondeziroj okaze de mia naskightago (jam la 86-a. Mi jam pasigis reskau 70 jarojn en la esperantista movado.
Amike kaj kore:
D-ro Imre Ferenczy (Hungario)

263.
Aristides1972 je 2018-07-19 10:16:56    

Saluton karamikino , felicxan naskitegxon kaj vi havas bonan kaj agrablan tagxon.
Amike Arístides.

262.
Kelli je 2018-07-18 13:16:26    

Dankon pro ĉi tiu belega surprizo, kara Katalin! Ĝi estas vera donaco :-)

261.
Becalel je 2018-07-10 13:24:27    

Mi kore-kore dankas vin pro via treege agrabla gratulo!

260.
edgath19 je 2018-07-03 21:36:56    

Kara Profesoro katalin kaj la muzikteamo,
Vere, estis tre granda kaj interesa suprizo por mi ricevi tiun mesagxon pri viaj bondeziroj al mi kadre de mia datreveno.
Mi ne esperis ke povas ekzisti tia bela kaj felicha atento sur edukado. net.
Mi tutkore dankas vin pro chio, kiun vi faras por ke tiu retejo estu interesa kaj mirinda al ni uzantoj.
Kingslim EDAH

259.
gradanto je 2018-07-02 06:33:38    

Elkore mi dankas pro surprizaj naskiĝdatrevenaj bondeziroj kun aldonita bela kanto. Mi promesas pli ofte vizitadi Vian interesan kaj edukan retpaĝon. Kun karaj salutoj - Toni Gradek

258.
tatjana je 2018-07-01 15:07:29    

Koran dankon pro tre sinceraj gratuloj!

257.
alga_gv8 je 2018-06-30 20:58:49

Elkore mi vin dankas pro viaj gratuloj okaze de mia naskiĝtago kaj pro via tre simpatia kaj verva kanto. Alga G.

256.
hszorsi je 2018-06-29 20:26:21    

Dankon. Vi faris mian tagon feliĉa.

255.
Multalfabeto je 2018-06-19 13:28:18

Koran dankon pro la supriza kantvideo. Mia intenco estas plue traduki por Global Voices kaj Vikipedio.

254.
Forigita uzanto je 2018-06-19 05:42:35    

Elkoran dankon pro tiu ĉi tre bela donaco, karaj Katalin, kaj Kajto. Vi beligis mian mian tutan tagon. Brakumojn al vi de Anjo

253.
Aristides1972 je 2018-06-13 10:11:22

Belega kanciono kaj felicxan tagxon en tu cxi tagxo.

252.
letruca je 2018-06-13 08:29:37    

Tutkoran dankon, vian saluton mi ricevis frumatene kaj ĝi tuŝis mian volon daŭrigi mian vivon kiel ĉiam mi faris, pripensante kion mi povas fari favore la homaro akaŭ en kaj per Esperanto. La kanto saluto estas tre bela kaj bone interpretita de la kantistino kaj la gitarludanto. Mi restas tre dankema al vi por tiu bela kaj inteligenta ideo. Korsamideane via. Leandro Trujillo Casañas, 76 jaraĝa, insulo Tenerife, Kanariaj Insuloj, Hispanio.

251.
kovacsm je 2018-06-06 16:52:29    

Vi beligis ĉi tiun tagon, dankon!

250.
sudaprintempo je 2018-06-06 07:00:50    

Tre surprize kaj amuze kvankam mi kutime ne festas mian datrevenon.
Ni ne konis la kanton... kaj nun mi eĉ konas la vizaĝon kaj belan voĉon de Katalin.
Dankon !

249.
isksanjo je 2018-06-05 05:44:43

Dankon pro via donaco, kara Katalin! Mi tre ĝojas.

248.
edmond je 2018-05-31 15:49:49    

Ni ĵus revenas de la 70-a Ifef kongreso en Wroclaw kaj de la Pola kongreso en Zabrze. Belega kanto!
Dankegon!

247.
homaran je 2018-05-31 13:33:27    

Ridetis mi plej larĝe kiam mi ekvidis vin, karaj Katalín k Sylvain, ... kaj la belbelan finestron de ... Juvelina ( ! ) ––– Keneĉjo

246.
Aminda je 2018-05-29 21:12:46    

Kara Katalin, via naskiĝtaga donaco ĝojigis min kaj feliĉigis mian tagon.
Koran dankon!

245.
don_ikar je 2018-05-28 22:26:23    

Grandegan dankon! :)

244.
nazarelaroca je 2018-05-27 01:07:25    

Kia mirinda surpizo!
Koran dankon, karega Katalin! :)

243.
nazarelaroca je 2018-05-27 01:05:31

Kia mirinda surpizo!
Koran dankon, karega Katalin! :)

242.
basakaray je 2018-05-27 00:14:18    

Kia ĉarma surprizo! Dankon ^^

241.
GrizaLeono je 2018-05-25 16:23:50    

Viaj gratulaj vortoj kaj kanto estis por mi neatendita okazaĵo! Mi ĝuis ĝin. Elkoran dankon al Katalin kaj al Ankie kaj Nanne pro la bela kanto.

240.
Perleta je 2018-05-21 09:39:42    

Kara Katalin, apartan dankon pro la surprizo, ĉar mia familio ankoraü ne "vekiĝis" por gratuli min, sed jen, mia granda Esperanta Familio jam faris tion. Mi estas kortuŝita: Perl/et/a

239.
tuurql je 2018-05-18 15:23:38

Dankon kaj salutojn al vi ĉiuj kaj precipe mi devas peti pardonon de Katalin!

238.
noelzivo je 2018-05-15 20:36:25

Kara Katalin!
Koran dankon pro la ĉarma kaj vigla gratulo!!
Forlasante la ludon, mi deziras al vi prosperon kaj realigon de ankoraŭ multaj belegaj kaj utilaj projektoj. Via laboro estas kolosa kaj nepre subtenebla.
Mi ĝojas, ke mia libro aperis en via Biblioteko; sed bv korekti la nomon: Auderskaja.
Sukceson, ĝojon, felicxon al vi!

237.
RoSartoro je 2018-05-05 00:39:03    

Dankon, Katalin kaj teamo kaj Kajto gekantistoj! Kiam oni jam fariĝas emerita maljunulo, ĉiutage estas nova naskiĝtago, nova komenco por intense vivi, ami, ĝui kaj frandi Esperanton en mensa unuiĝo kun la tuta Movado, ĉefe amikaro eĉ se Feisbuko ne sufiĉas, Mi dankas al la Universa Energio de la Vivo kiu donas al mi la ŝancon esti en bona sano kune al mia esperantista paro Inés, en belega montara regiono kun amikaro de nia klubo, parencaro, eĉ hundoj kaj katinoj. "Estas miraklo...unika festotago!". Dankon kaj elkorajn salutojn al vi ĉiuj!

236.
Águeda je 2018-05-04 10:40:32    

Dankegon, karaj!

235.
jozefonemeth je 2018-04-28 04:54:32    

Koran dankon!

234.
Mao87 je 2018-04-27 10:27:08    

Kia belega surprizo! Korajn Dankojn Katalin, Edukado.net, Nanne kaj Ankie. Mi ĝuegis ricevi la retmesaĝon pri tiu surprizdonaco kaj poste spekti la filmeton de ĝojema naskiĝtaga kanto. Mi neniam forgesos tion. Eble mi parkerigos ĝin kaj iam kantos ĝin al alia(j) esperantista(j) naskiĝtagrevenulo(j)!!
Kore, (Maŭ)Rico

233.
fudenesp je 2018-04-25 08:06:52    

Koran dankon pro via naskiĝtaga donaco, kiu min surprize ĝojigis. Kvankam ĝis nun mi ankoraŭ ne povas sukcese spekti la filmon pro malfunkciado de la ludilo de Youtube, tamen mi jam legis la tekston. Esperante, ke post nelonge mi povos ĝui la belan melodion kaj spekti la ĉarmajn filmon.
Refoje dankas vin ĉiujn!
Amike, ZHANG Fude

232.
aldand je 2018-04-19 08:10:39    

Bravo! Estis por mi granda plezuro ricevi esperantajn bondezirojn de esperantistojn kaj eĉ kantante! Koran dankon! Bona momento por memori, ke mi ne estas sola en esperanta mondo. Vivu la verda stel'!

231.
amiko23 je 2018-04-05 19:24:41

http://esperantaretradio.blogspot.co.at/ - trovu nin!

230.
amiko23 je 2018-04-05 19:23:12    

Jam delonge mi ne vizitis ĉi lokon, des pli mi ĝojas, ke mi meritas viajn memoron kaj bondezirojn, kaj ankaŭ la kanton.
Dankon! Se temas pri mia kontribuo, tutsimple mi daŭrigos mian skribadon de sonartikoloj por geamikoj tra la tuta mondo,
dank' al kio mi kaj ili ŝajne sufiĉe bone rimarkas, ke Esperanto vivas kaj estas utila ilo de ĉiuspeca rondirado de gravaj
informoj. Mi invitas ĉiujn, trovi tempon, ĉar nia mondo bezonas niajn atentemon kaj aktivadon.

229.
jinglada je 2018-04-03 11:05:28    

Koran dankon! Fakte mi trapasis tre feliĉan naskiĝtagan datrevenon pro tio ke surprize kaj tute neantaŭvidite, vizitis min miaj karegaj nepoj, filino kaj bofilo.
Via donaco kompletigis la feston!

228.
pjer je 2018-03-31 10:34:33

Koran dankegon pro tiu kortuŝa bondeziro kaj la agrabla, amika, tenera, ĝojiga atmosfero de ĉi tiu video.

227.
jefke je 2018-03-30 12:24:58    

Dankegon pro tiu agrabla donaco, kiu ĝojigis min des pli ke mi tre aprezas la lingvan kaj artan laboron de Katalin. La duopo de Kajto, kiun mi jam aŭdis interalie dum la kongreso de Kopenhago (… se mi ne eraras) tre plaĉis al mi. Eble niaj prauloj renkontiĝis en Frislando ĉar mia avo devenis el « Leewaarden » kaj miaj prauloj estis agrikulturistoj en Frislando. La dua nomo de mia patro estis « Hille », ŝajne tipa frislanda antaŭnomo. Mi bondeziras al edukado.net multajn venontajn jarojn … por ke Katalin bondeziru ankaŭ al mi multajn naskiĝdatrevenojn  … Ĝis revido en Lisbono.

226.
Vera_M je 2018-03-27 11:13:12    

Koran dankon pro tiom ĉarma donaco!

225.
vaikuku je 2018-03-27 07:02:32    

Mi kore dankas pro belegaj gratuloj.
Mi promesas, ke venontan mian datrevenon ni ankaux kunfestos en Ekparolu!
Mi pli kaj sxatas tiun projekton kaj sentas gxian utilecon ne nur por nevoj. Ni, geonkloj, ankaux spertigxas kun cxiu parolsesio !
Koran dankon!

224.
Odiliamaz je 2018-03-22 00:48:52

Mi tre dankas la donacon sendita de vi! Ĝi tre feliĉigas min!

223.
rando je 2018-03-20 07:15:17    

Tre feliĉdona kanzono!

222.
hipopotamo je 2018-03-19 21:19:47    

Belega naskiĝtagkanto, kiu despli ĝojigis min post stresega labortago (kvankam normale mi havintus liberan tagon, sed eĉ kelkaj koleginoj malsaniĝis ....).
Jam kelkfoje mi aŭdis tiun belan kanton de Kajto kaj mi tre ĝojis, ke Kajto-kvarope ankaŭ koncertis dum nia kluba naskiĝtagfesto - la 30-jariĝo de la Ratkapitsta Bando - ĵus antaŭ kvar monatoj. Estis belega publika koncerto, ankaŭ kune kun Jonny M, mojosa etoso kaj ĉiuj homoj ege ŝatis la eventon, ankaŭ la ne-Esperantistoj, kiuj ĉeestis! Ankaŭ ĉi-jare sekvos la venonta Rata Rendevuo :-)

221.
Aristides1972 je 2018-03-19 19:32:58    

Bonega kanciono, dankego

220.
Ina je 2018-03-19 17:38:54    

Multan dankon por tiu belega donaco. Ĝi vere treege ĝojigis min. Dankegon!
Ina

219.
carlo je 2018-03-19 01:49:12    

Mi estas surprizita (ja mi neniam rigardas la ttt-ejon...) pri la donaco; dankon!; mi memoras la du Kajtulojn, ni intervidiĝis ĉiutage ĉe manĝo dum la itala kongreso en Policoro pasintjare; mi esperas ilin reaŭskulti ankaŭ estonte; kaj dankon al Katalin, kiu tenas tre bele vivanta la tuton!

218.
anna_lowenstein je 2018-03-08 15:00:51

Hazarde mi vidis Ankie kaj Nanne, kiuj kantis tiun tagon ĉe la londona klubo antaŭ du semajnoj. Mi ne pensis tiam, ke tio estos speciala saluto por mi!

217.
salutnomo je 2018-03-01 07:18:30    

Dankon pro la belega, emociiga donaco. Mi strebos daŭre kontribui al la movadaj agadoj laŭ miaj povoj. Brakumojn,
Luiza CAROL

216.
Aristides1972 je 2018-02-17 16:10:21    

Grandioza kanciono, dankon al ili

215.
Paola je 2018-02-16 20:03:39    

Koran dankon pro viaj bondeziroj... tre bela ideo... originala... !

214.
Henri je 2018-02-05 04:42:50    

Koran dankon al vi, karaj Katalin kaj kunlaborantoj. Tio estas por mi tre bela surprizo. Ĝuste nun, aparte nun, mi dediĉas grandan parton el mia tempo al Esperanto okaze de la vojaĝo de Laura kaj Benoît bicikle de Vendeo al Japanio, ankaŭ por prilaborado de dulingva serio de afiŝoj pri la temo "Pioniroj de proksimigo de la popoloj — Pionniers du rapprochement des peuples", kiun mi devas fini hodiaŭ aŭ tre baldaŭ por poste prilabori dolumenton, kiun mi jam komencis por rebati al eldiro de franca ŝtatsekretariino, kiu volis subkomprenigi, ke Esperanto ne funkciis. Nu, la oficiala dato kaj horo de mia naskiĝo estas la 5a de februaro 1943 je la 15a horo ;-) Denove koran dankon al ĉiuj ! Amike. Henri

213.
Alta je 2018-02-05 04:06:10

Tre admirinda vidindaĵo ! kanto estas belega !

212.
Flavavulpo je 2018-02-04 07:12:15    

Dankegon !
Tiun jaron mi daŭre esperantigas mian lernejon en Francio...
Vi malkovros tion ĉi-tie : http://lycee-college-considerant.fr/video-conversation-video-babilado19-decembre-2017-les-eleves-de-latelier-decouverte-de-lesperanto-ont-parle-avec-les-eleves-de-koper-en-slovenie-orane-a-meme-joue-du-violon-le-debut-dune-c/

kore

211.
Liradelaluno je 2018-02-02 02:26:12    

Mi kore dankas al vi, Katalin, la simpatian afablecon favore al la datrevenantoj!
La gajaj artistoj, plunumas nian koro de ĝojo kaj feliĉo. Gratulon al la paro.
Mi projektas ĉijare, lanĉi novan diskon, al la infanoj de la 8a ĝis la 80a jaraĝo...
Amike,
Dirce Sales

210.
grifin1879 je 2018-01-18 08:10:32    

Grandan dankon al Katalin, Ankie kaj Nanne pro la goja gratulo. Tre bonega ideo!

209.
Albatrosulo je 2018-01-15 10:57:57    

Multan dankon pro la bondeziroj je mia hodiaŭa naskiĝtago. Estas por mi en tiu ĉi jaro unu el la plej gravaj ĉar fine de la monato mi nun pensiuliĝos. Dankon por la bela kantodonaco al vi kara Katalin kaj al Kajto. Conny

208.
jmjsenlime je 2018-01-11 16:22:39    

Denove multan dankon pro via bela filmeto. Chi-jare estis mia 70a... Jam de dek jaroj mi emeritighis kaj esperanto ighis mia chefa okupo. Mi faros chion utilan por ke dum la 10 venontaj jaroj denove mia agado estu chefe poresperanta. Kun miaj esperantistaj geamikoj mi preparas pli bonan mondon, pacan, sen milito nek perforto. Vershajne, kiel Moseo, mi ne vidos tiun promesitan teron, sed mi ja imagas ghin. Konsekvence, mi laùeble plu laboros por la esperanto-grupo de mia urbo, gvidos esperanto-kursojn, kreos karaokeojn en esperanto, esperanto-surtekstojn por la plej konindaj filmoj, k.t.p. Novajn ideojn vershajne mi havos sed nur tempo eble mankos...

207.
Forigita uzanto je 2018-01-10 09:02:20    

Karaj Nanne, Ankie kaj Katalin,
Mi bruege dankas vin pro via stimula gratulmesagho kun deziroj por mia nova vivojaro.
Johan Derks

206.
Larisa je 2018-01-06 14:50:49    

Dankon por la paĝo kun la gratuloj! Mi havas agrablan surprizon dum mia naskiĝtago! Grandan dankon!

205.
gravuristo je 2018-01-06 09:44:17    

Danlegoooooooooooooooooojn karaj, kaj feliĉan novjaron al vi, amon pacon fratecon...........de la frenezaj geavoj, al kiuj vi multe mankas. Varmegajn kisegooooooooooooooooooooooooooojn.

204.
skzjyjc je 2017-12-30 15:31:09    

Mi ne imagas ricevi la saluton ĉe la Tago el nia kara reto edukado.net. Kvankam mi povas nek vidi la filmon nek aŭskulti la kantojn, mi tamen dankas vin karaj;
Nanne Kalma
Ankie van der Meer
Katalin Kovats

203.
skzjyjc je 2017-12-30 15:25:13    

ĝojsurprizite mi legas la mesaĝon en mia naskiĝtago. Dankon, Katalin!

202.
auxro je 2017-12-22 14:30:56    

kara Katalin,

Elkoran dankon pro via kortuŝita mesaĝo kaj ankaŭ pro la belega kanto. Ĝi estis bonega kaj belega surprizo. Mi iom agas por kaj per Esperanto en Medeĝino. Ni jam havas etan grupon. Ĝis nun me ne povis kontribui mone sed mi esperas povi fari tion poste.

201.
homarono je 2017-12-17 20:58:04    

Mi dankas viajn motivigajn salutvortojn katalin, Ankie, Nanne! (edukado.net, kajto)

200.
Mira je 2017-12-15 20:45:28

Mi kore dankas pro la surprizo :-)

199.
Paulo je 2017-12-07 15:49:57    

Kara Kati kaj Gekolegoj!
Mi tre dankas la salutvortojn kaj la kanton. Nun mi promesas, ke en la sekva jaro mi kantos pli multe da esperantigitaj hungaraj popolkantoj espereble ankaŭ en jutubo.Feliĉan Kristnaskon al Vi kaj al viaj familianoj, gekolegoj. Amike : Pál

198.
Svejst je 2017-12-02 08:07:14

Koran dankon pro via gratulo de mia naskiĝtago. Tre agrable.

197.
Mihary je 2017-11-27 14:43:05    

Dankegon mia kara por la surpriso okaze de mia naskiĝtago, mi salutas vin el Madagaskaro

196.
ddrelich je 2017-11-22 17:34:16    

Rlkoran dankegon, vivu Esperanto! Kaj kresku

195.
ansardom je 2017-11-20 21:20:23

Dankon al Kajto kaj al Katalin Kovats, pro ĉi tiu agrabla surprizo en la festotago de mia naskiĝo: ĜUSTE en ĈITIU TAGO!!!

194.
Mikel je 2017-11-18 07:54:07

Koran dankon!

193.
Bogusia087 je 2017-11-16 07:43:55

Koran dankon al Vi .

192.
skorpio je 2017-11-12 16:54:52    

Kia surprizego! Dankegon Gekaraj!

191.
Dimitrije je 2017-11-09 06:06:47    

Tre Bela donaco.
Dankon
Sincere
Dimitrije

190.
basiawarmia je 2017-11-08 15:30:53    

Kara Katalin!
Dankon pro belaj bondeziroj.
Zofia

189.
tukero je 2017-11-06 20:01:03    

Dankon, dank U wel, köszönom! Tre bela donaco.
Kore salutas
Tukero

188.
Alcideso je 2017-11-05 01:22:25    

Estas mi ege kortuŝita pri via saluto je mia tag'. Varmajn gratulojn al miaj gesamlandanoj muzikistoj, kaj speziale al Katalin Kovatz, pri kiu mi konservas la plej belajn sencojn de nia kongreso okazinta en Bonaeroj. Denove, KORAN DANKON AL VI !!!

187.
neniomfarulo je 2017-10-26 21:34:09    

Koran dankon al trio !!

186.
urszula je 2017-10-25 15:10:09

Dankon pro belaj bondeziroj. El ĉemara urbo - Gdinio salutas Urszula.

185.
justeco je 2017-10-20 12:39:47    

Dankegon, kara Katalin.
Mi tre ĝojas ke mi povas diri ke mi ja planas multe kontribui al nia movado la novan vivjaron, kiel plentempa volontulo por la Esperanto-Societo en Bjalistoko kaj ekster tiu rolo.
Ĉion plej bonan al vi kaj al ĉiuj aliaj samideanoj bondeziras mi de la Zamenhofa naskiĝurbo.

184.
arrabalero je 2017-10-16 17:09:19    

ESTIMATA SINJORINO KATALINA; KIOM MI MEMORAS VI ESTAS LA SOLA PERSONO,KIU MONTRIS SIMPATIO
KAJ AMIKECO AL MI EN MIA NASKTAGO,PRO TIO DANKON.
AMIKE KAJ FRATE ,ENRIQUE

183.
Lydial je 2017-10-09 01:57:59    

Kara Katalin! Mi estas kortuŝita per via amika, bela, sincera gratulo okaze de mia 75- a naskiĝdatreveno! La kanto de Kajto estas eksterordinara, donanta pozitivan energion kaj bonhumoron. Dankon, dankon al vi! Mi daûrigos Esperanto- agadon la 58- an jaron, ĉar sen tio mi ne scipovas vivi. Esperanto donis al mi multajn geamikojn el tuta mondo.

182.
amandahigley je 2017-10-08 22:56:34

Jam la duan jaron mi ĝuis tiun ĉi belan surprizon, dankon Katalin kaj Kajto! Lastjaran celon mi parte atingis; mia pli aĝa filino ja multege progresis en ŝia leg- kaj skrib- kapablo je Esperanto, dankon ĉefe al Duolingo kaj NASK (kaj ŝia bonega instruisto, Sylvain)! Ĉijare mia plano estas aranĝi sukcesan Tut-Kalifornian Esperanto-Konferencon, venontprintempe en mia urbo, Sakramento.

181.
tiguliano je 2017-10-03 09:32:42

dankon! tre bela ideo

180.
interpres je 2017-10-01 08:00:01    

Vere agrabla surprizo. Koran dankon al Katalin. Kaj speciale Kajto-n mi ĉiam ege ŝatis! :-)

179.
kolombisto je 2017-09-30 15:54:21    

Kara Katalin !
Ege mi dankas viajn bondezirojn per la muziko de kantduopo- Juste nun foriris la kvin genepoj /el sep/ kun gepatroj. Post longa
kaj laciga tago pliboigis mia animagordo. Dankon.

178.
testudo je 2017-09-27 17:35:45    

Kia bela surprizo! Mi ricevis dezirmesagxojn telefone kaj rete, telefonalvokojn, kaj geamikoj persone venis al mi por bondeziri felicxan naskigxtagon. Neniam tamen okazis ke mia preferata kantduopo dedicxis al mi tiel belan kanzonon!
Koran dankon al cxiuj, de via Elda

177.
roger1938 je 2017-09-21 10:09:45    

Multajn korajn dankojn al Katalin, Ankie kaj Nanne pro la belega surprizo kaj bondeziroj por mia 79-jara naskiĝdatrevono.
Viva la esperanta mondo!!!
Roger.

176.
probal53 je 2017-09-20 05:42:05    

Estis treege bele, karaj, tuj post la vekiĝo hieraŭ ricevi, ne ricevi, sperti ĉi tiun unikan kaj surprizan donacon. Poste, tra la tago, fariĝis klare, ke min pli intime konas miaj kunbengaloj ol miaj samverdanoj: inter la du kaj duona esperantistoj, kiuj salutis min hieraŭ, edukado.net tion faris plejege dolĉe, amuze, kaj laborinstige, kio sendas freŝan venton en momento persone (pro ekstertemaj kialoj) dorna. Koran dankon, Katalin, Kajto kaj aliaj kunkovintoj de tiu ĉi agrabla kaj zorge konceptita surprizo!

175.
Esperti je 2017-09-18 19:55:49

Dankon, mi estis kortuŝita.

174.
Telemo je 2017-09-15 05:19:32    

Dankon pro la amuza kaj kuraĝiga mesaĝo por mia naskiĝtago. Plie mi flugas al Pollando hodiaŭ kaj mi havos la ŝancon revidi miajn amikojn kaj mi pasigos semajnon parolante en Esperanto! Bonega donaco! Poznano kaj la universitato, kiu gastigas esperantistojn, estas kiel la koro de la komunumo. Tie batas la brila stelo! Mi ne decidis, kion mi faros por la movado tuj post tiuj 8 tagoj en Poznano, sed certe mi trovos multajn ideojn. La semajno inspiros min. Plej amike por vi ĉiuj karaj amikoj kaj specife por Katalin - Mi brakumas Vin ĉiujn, kiuj legos mian mesaĝon

173.
wcaldasbr je 2017-09-14 19:34:18    

Mi kore dankas vin pro viaj bondeziresprimoj! Koran dankon!

172.
magnaneria je 2017-09-12 09:01:01    

Kia bela surprizo ! Dankon koran pro tio mirinda donaco !

171.
paulosviana je 2017-09-08 10:03:20    

Belega! Kortuŝa! Vere motiviga!

170.
tomoko je 2017-09-07 10:16:14    

Koran dankon pro via mesaĝo kun la filmeto.
Mi estis kuraĝigita. Mi intencas agadi por Esperanto.

169.
Angelopp je 2017-09-06 08:13:50    

Dankon pro tiel bela donaco. Tutkorajn salutojn, Angelo

168.
Angelopp je 2017-09-05 19:55:26    

Dankon pro tiel bela donaco. Tutkorajn salutojn, Angelo

167.
Mirka je 2017-09-01 17:36:46    

Dankegon pro tiel bela donaco :-)

166.
Aristides1972 je 2017-08-30 03:57:24    

Dankegon

165.
ĵajroad je 2017-08-26 13:40:36    

Vere tiu estas grava tago por mi sed la salutmesaĝo de Katalin estas unu el vera bonkora donaco kiun mi povas ricevi! Dankon pro viaj pozitivaj vortoj kaj dankan brakumon el Ĵajro!

164.
philippecousson je 2017-08-25 12:07:33    

Dankon.

163.
fingrokvin je 2017-08-24 12:37:35    

Mi amis la mesaĝon, la muzikon, la gekantistojn kaj la grandan feston. Dankon! Esperanto estas tio: Amikeco.

162.
markbossanyi je 2017-08-24 10:00:40    

Dankegon!

161.
Purgly je 2017-08-23 02:53:55    

Kara Katalin,
Tutkore mi salutas vin.
Nagyon szépen koszonom,
Jorge Purgly

160.
kanguruo je 2017-08-19 13:49:17    

Elkore mi dankas al Katalin, Ankie kaj Nanne, ne atendita gratulo de vi donis al mi plezuron.

159.
marino je 2017-08-19 00:41:57    

Miranda kaj ora donaco kaj tute neatendita. Dankegon al ĉiuj. Vivu Esperanton.

158.
koosscharroo je 2017-08-16 20:04:49    

Nur tio ankoraŭ mankis al ĉi tiu bela tago. Dankon. Hiper-de-pip, hura!

157.
Alisa je 2017-08-12 06:43:53    

Kia neatentita surprizo!!! DANKON!!! Vi estas nekredeblaj!!! :)

156.
raffaelefra je 2017-08-07 12:02:26    

Kia agrabla kaj bonvena surprizo!! Koran dankon al Katalin kaj al ĉiuj partoprenantoj en la projekto EKPAROLU.
Raffaele

155.
Crisgraaf je 2017-08-06 01:38:42    

Koran dankon, karaj amikoj, por tiu gajiga muziko!
Mi pripensis , kaj promesas daŭri lernante Esperanton, kaj pli laborante por nia movado, per Esperanto Asocio de Ŝtato San Paŭlo.
Ankaŭ nia asocio farigos 80 jaroj en 2017! Mi ekpensas instrui tiu muzikon al partoprenantoj de nia ŝtata kongreso, en oktobro, por ke ĉiuj povos kanti dum la festo.
Al vi, Katalin, Ankie kaj Nanne, fratan kaj fortan brakumon!

Cristina C de Graaf, el Brazilo.

154.
heban14 je 2017-07-31 19:34:59    

Kia surprizo! Koran dankon. :) Mi promesas kompreneble finfari la Instruistan Trejnadon en Poznań. :)

153.
Forigita uzanto je 2017-07-28 06:44:30    

Karaj Katalin, Ankie kaj Nanne!
Koran dankon por la surprizo agrabla. Mi estas kortuŝita. Pluajn sukcesojn al vi!

152.
PaolaT je 2017-07-27 19:32:59    

Sincerajn dankojn pro via belega donaco, mi bondeziras al vi daŭrigi kun via laboro en edukado.net kaj mi min devigos pligrandigi mian kontribuon al Esperanto en estonteco. Ĝis la revido!

151.
viktor_lufimpu je 2017-07-27 14:21:35    

Mi kore dankas vin pro viaj bondeziresprimoj vidalvide al mia persono, ke Dio benu vin !
Viktor Lufimpu

150.
gypsy je 2017-07-24 22:11:07    

Dankon pro viaj bondeziroj okaze de mia naskiĝdatreveno.
Tre plaĉas al mi la kanto

149.
vmel je 2017-07-18 08:53:17    

Koran dankon!
Ve, ne estas apude homoj, kun kiuj mi povus festi la naskiĝtagon. Nur esperantistoj tutmonde estas mia rondo familia...

148.
akrocefalo je 2017-07-11 07:47:31    

Bela surprizo en mia naskiĝdatreveno! Korajn dankojn al Katalin kaj Kajto.

147.
rodcorporation je 2017-07-11 01:12:55    

Tre bona suprizo!

Mi ne esperis! Dankon Edukado, Kajton kaj Katalin!

146.
Ronaldeto je 2017-07-10 18:20:07    

Multan dankon pro tiu ĉi surprizo!
Mi memkompreneble daŭrigas miajn penojn rilate al Esperanto!

145.
nancy je 2017-07-05 19:15:54    

Kia agrabla surprizo ! Grandan dankon ! Fakte tiu kanto taugas por chiuj tagoj de la jaro ! Mi tre ghojas kaj varme dankas Katalin kaj la kantistojn !

144.
Ulrich je 2017-07-03 12:23:37    

Mi kore Dankas al vi, Estas kortusa kanto - tre placas a mi.

143.
rughulo je 2017-07-02 08:35:07    

Vi estis la unua, kiu bondeziras min . Mia koro kontentas! Dankegon!

142.
mjosepudina je 2017-06-29 21:18:57

Koran dankon amikoj!

M. Josep Udina

141.
Boterano je 2017-06-28 13:56:29    

Kia bela donaco kaj surprizo por mia naskiĝtago!
Koran dankegon al vi Katalin kaj al Kajto!
Mi miras vian talentan sindediĉon al la esperanto movado!
Bernard el Francio

140.
tamara je 2017-06-24 13:15:11    

Dankon pro ĉi tiu mirinda donaco!

139.
betulo04 je 2017-06-22 11:30:24    

Dankegon Katalin kaj Kajto por via bela, gaja, ĝojiga donaco. Dankon al vi pri via energio por ĉio kion vi faras. Mi havas planojn por komuniki en Esperanto. Se mi registrus kiel "nevo", mi estos la plej maljuna (?!), vi akceptus min? Mi tute kore dankas vi. Amike.

138.
Forigita uzanto je 2017-06-19 05:50:11    

Tre karaj Katalin kaj Kajto,
Dankon al vi pro tiu ĉi trte agrabla surprizo, per kiu vi pli beligis mian tagon.
En Esperantio estas ege bela kutimo saluti niajn geamikojn okaze de ilia
naskiĝtago, kiel okazis nun ankaŭ okaze de mia naskiĝtago. Brakumojn
al vi ĉiuj de Anjo

137.
NordaStelo je 2017-06-14 06:50:05

Koran dankon! Speciale pri tio, ke Esperantujo estis la dua, post mia edzino, kiu min gratulis :) Pri kontribuado - nu mi tamen ne malaperas, mi estas ĉi tie, kaj daŭrigas laboron en Ekparolu :)

136.
Enivaldo je 2017-06-12 20:42:58    

Kara Katalin,
Belega surprizo kun tre la bela kanto de Kajto, kio tre ĝojigis.
Tutkoran dankon, kara.

135.
homaran je 2017-05-31 10:40:14

denove!..."dum plezuriga momento" ....! :)

134.
homaran je 2017-05-31 10:35:08    

Kara Katalín! Vekiĝis mi; vidis mi; klakis mi, kaj jen! Vin mi vidis, aŭdis, antaŭ ol kantis tiel bele, ĝoje, delonge ŝatata de mi Kajto! ... Ho, krom tio ĉi atendas mi la lasta, do la festa, tago de RISKO. Dum plezurigan momenton, malaperos Keneĉjo kaj jen homaran!
Dankas vin por ĉio, kion vi faras
homaran' Keneĉjo.

133.
benysaac je 2017-05-29 11:45:37    

Dankon al ĉiuj!! Antaŭen!

132.
Aminda je 2017-05-28 15:05:41    

Tre kara Katalin,
Via agrabla surprizo kun la bela kanto de Kajto vere ĝojigis kaj feliĉigis min.
Mi tutkore dankas vin.
Fartu ĉiam bone kaj pasigu agrablan kaj neforgeseblan someron 2017.

131.
Rob je 2017-05-27 12:00:13    

Dankegon! Tre originala kai kortuŝa

130.
GrizaLeono je 2017-05-25 10:44:48

Jen bela surprizo. Vi estis la unuaj, kiuj gratulis min hodiaŭ! Dankegon!
Amike salutas Leo

129.
edmond je 2017-05-23 10:58:06    

DANKEGON al Katalin kaj Kajto! Mirinda surprizo!
Bela filmo.

128.
lillya je 2017-05-20 00:23:32    

Kia agrabla kaj originala surprizo!! Mi vere ŝategis aŭskulti tiun belegan kanton! Koran dankon ♥♥♥

127.
eszpi je 2017-05-19 06:17:15    

Estis vera surprizo ĉi tiu kanto por mia naskiĝtago - ĝojiga kaj kortuŝa. Koran dankon!

126.
Vieslav je 2017-05-15 22:21:47

Dankon Karaj (Katalin kaj Kajto - mi ofte aŭsktas Viajnn melodiaj kaj saĝatoj kantoj pere KD en aŭto )
Dankon pri memoro. Kaj denove post 365 tagoj la samo. Ni en la tempa ondo - Vi pravas, ke sen edukado ni estos primitivaj "bonantaguloj" do ni re-edukadu kaj eduku aliajn. Kore ŝak-jarulo WL.

125.
noelzivo je 2017-05-12 18:40:32

Kara Katalin,
Mi estas kortuŝita kaj ravita! Tre agrable estas ricevi tute neatenditan belan donacon!
Mi elkore dankas vin pro via konstanta kaj tre fruktodona laboro.
Aprile ni okzigis sufiĉe viglan junularan "festacion" enkadre de porZamenhofa kampanjo.
Kaj planata estas ankoraŭ unu granda surprizo... sed pri tio ni ne diru anticipe:-)
Ankoraŭfoje tre grandan dankon por vi kaj la Kajto!
Amike,
Tatjana

124.
Sylvain je 2017-05-11 09:49:21    

Kvankam mi mem filmis vian elkorajn salutojn, kara mia, mi kun grandega ĝuo 'malkovris' la tuton kaj re-aŭskultis la kanton kiu, tamen, sonas eĉ pli ĝoje kaj feste en tiu okazo. Mi dankemas pro nia kunvivado kaj antaŭĝuas ĉiun venontan tagon kunan.

123.
Lingvodemokrato je 2017-05-05 16:48:09

Kara Katalin,

Elkoran dankegon pro viaj afablaj vortoj kaj pro tia agrabla kaj originala surprizo, forme de belega kaj instiga kanto! Hodiaŭ mi 70-jariĝas. Samtempe tiu-ĉi jare ni festas la 130-jaran ekzistadon de Esperanto kaj ni rememoras la 100an datrevenon de la forpaso de Zamenhof. Venontsemajne Kiki Tytgat, André Staes, Yves Nevelsteen kaj mi havos unuan renkontiĝon kun la flandraj edukadresponduloj pri eventuala enkonduko de Esperanto en la edukadon. Espere oni havigos al mi la plej belan naskiĝtagdonacon kiun mi povas imagi forme de pozitiva reago. Tio estus la kulmino de 21-jara poresperanto-agado. Tiele mia 70-a vivjaro iĝos la plej memorinda jaro de mia vivo!

Miavice mi ŝatus gratuli vin pro viaj impresaj realigoj poresperantaj. Mi admiras vian sindonon kaj esperas ke vi ankoraŭ multajn jarojn povos daŭrigi!

Dankeme kaj esperplene,

dan

122.
RoSartoro je 2017-05-05 01:57:16    

Katalin kaj Kajto: dankon pro via belega donaceto! Ja, kiel veterana esperantisto mi ne multon jan festas naskiĝtagojn...ĉar ŝajnas ke tio okazis en fora pasinto da antaŭaj jarcentoj. Mi estas feliĉa daŭrigi mian aktivadon en la movado kaj havi tiom da amikoj en la tuta mondo. Feliĉon al vi!

121.
Águeda je 2017-05-04 08:29:17

Dankegon, karaj!
Tre bela kant´ kaj tre bela tag´!
Certe, hodiaŭ estos bona tago!

120.
Myntsy je 2017-05-01 06:16:18

Eloran Dankon pro la gxojiga saluto, kantado de karaj geamikoj. Mi povas nur promesi, ke mi cxie, kie mi renkontos homojn parolos pri Esperanto, informos pri diversaj eblecoj lerni la lingvon kaj plibonigi parlkapablon per Ekparolu kaj trovi verajn esperantistojn per helpo de Amikumu.
Synnöve

119.
Monik je 2017-04-27 07:30:42    

Kia agrabla surprizo ! Koran dankegon pro tiu ĝojiga donaco.
Mi lernis tiun kanton en Mazara del Valo kaj tuj revenis al mi agrablaj memoraĵoj !
Vi tiel bone sukcesas feliĉigi homojn ... mi deziras al vi ĉion bonan;
tagmeze mi trinkos je via sano kaj je la sukceso de la grupo de Kajto !
Monika 05

118.
Alta je 2017-04-26 08:17:38    

Grandan dankon pro agrabla kạj supriza donacita filmeto ! Elkore gratulas al vi ĉiuj !
Estimata Katalin , estu bela kaj lerta al vi , mi bondeziras !

117.
gobois64 je 2017-04-17 08:59:31

Koran dankegon kara Katalin !
Estis agrabla surprizo !
Amike kaj ĝis el Francio !
Gérard

116.
zukeraĵisto je 2017-04-14 15:29:27    

Mi kore dankas pro la ĝojiga surprizo!

115.
jinglada je 2017-04-02 05:54:12    

Mi ellitiĝis frumatene kaj trovis vian agrablegan kaj belegan mesaĝon en mia retpoŝto kaj la fantastan filmdonacon en la retejo de edukado.net. Tio ja faris ke mia tag' estos tute malsama ol kutime: ĝi estos gaja, bonhumura, plenespera!

Mi havas multan laboron ĉar ĉi-jare mi estas membro de nia LKK kiu estos tre speciala kaj okazos en speciala loko. Mi invitas vin viziti la kongresan retejon (http://www.esperanto.cat/kongresoj/2017/), kie vi mem konstatos kion mi diras. Kompreneble, mi tre feliĉos se vi disvastigas ĝin kaj ĝojeksplodos se vi aliĝus.

114.
jeannemarie je 2017-04-01 13:35:45    

Koran dankon pro tiu bondeziro kaj agrabla surprizo!
Tio memorigas min pri mia lastfoja spektado de KAJTO-spektaklo, en la 100-a UK, en Lillo (2015).

113.
JosGoed je 2017-03-27 14:22:57    

Grandan dankon por la bonega kanto!
Saluton,
Jos

112.
vaikuku je 2017-03-27 03:33:14

Koran dankon! Estis tre agrabla surprizo.
Mi vere sentas min gratulita!
Vida

111.
saliko je 2017-03-21 16:05:54    

Mi, maljuna kaj ofte grumblanta, ne atendis multon de nepersona saluto okaze de mia naskiĝtago. Kiom mi eraris!!! Mi ĝojas, ke Katalin kaj la aliaj geagantoj pretis fari al si tiom da laboro por povi enretigi tiun gratulon! Ĝi estas vere ĉarma kaj indas esti spektata.

110.
JeGe je 2017-03-20 19:15:36    

Dankegon. Vi vere surprizis kaj ĝojigis min!

109.
hipopotamo je 2017-03-20 10:50:00

Kia bela surprizo kun tiu belega kanto! Koran dankon pro viaj bondeziroj. Kaj ĵus nun mi planas la venontan "Ratan Rendevuon" kaj okaze de la 30-jariĝo de nia loka grupo "La Ratkaptista Bando" okazigi ankaŭ koncertvesperon, espereble eĉ kun "Kajto". Mi esperas, ke tio sukcesos.

108.
Ina je 2017-03-18 18:47:03    

Dankon, dankon por la bela kaj surpriza gratulo!
Ina

107.
germainpirlot je 2017-03-18 09:00:30    

Dankegon ! kaj sanon !! Je via sano !!!

106.
Stefano je 2017-03-18 00:07:49

Dankegon! Mi tre ŝatis la donacon!

105.
frans je 2017-03-17 07:59:41    

Brila komenco al la tago! Dankon al vi Katalin pro la surpriza ideo kaj al la muzikantoj pro la ĝoja kaj vigla prezento! La futuro, la nun komencanta nova jaro, estas iluzio, do post unu jaro mi scios kiajn taskojn mi ricevis por plenumi.

104.
Kriketo je 2017-03-17 00:12:01    

Kia bela surprizo! Ege dankon! Mi estas nun, dum kelkaj tagoj, en Kosovo. Mi tre malmulte parolas la albanan, sed, Bedaŭrinde, mi trovis neniun esperantiston ĉi tie...

103.
Ootoito je 2017-03-14 14:13:29    

Multajn dankojn por tiu tre ĝojan surprizon!

102.
ApGwilym je 2017-03-13 12:13:02    

Kia ĝojiga surprizo por mia naskiĝtago. Mi multe ridetas pri tio.

101.
rughulo je 2017-03-13 08:52:08    

Chiu tago estu nia E- tago : felicha , gaja, kaj kun amo !

100.
ThomasRusch je 2017-03-11 19:03:09    

Dankon pro la afablaj deziroj!

99.
Katarina je 2017-03-11 06:04:27    

Bona ideo, agrabla surprizo. Dankon.

98.
tenomis je 2017-03-10 16:04:15    

Dankon pro tiu bela donaco,kiun mi ricevis kun ĝojo des pli granda ĉar mi ĵus eliris el la malsanulejo.
Amike.
Jean-Mary

97.
ataK je 2017-03-07 13:00:51    

Koran dankon, Katalin :)

96.
Arlette je 2017-03-05 20:28:03    

Dankon, dankon: ĉi tiu tag estis mirinda por mi: post du monatoj da suferego en la dorso pro hernio, mi spertas nun renaskiĝon, ĉi tiu tag komenciĝis kun bela amdoneco de mia kara edzo, daŭris kun la ĉeesto de nia tuta familio kaj la kvar genepoj kaj finiĝis kun la amikaj paroloj de Katalin kaj la entuziasmo de Kajto, kiu tiel bele kantas tiun saĝecplenan kanton. Mia promeso por Esperanto: daŭre agi kun la sama entuziasmo, kiun vi sukcesis redoni al mi per viaj amikaj vortoj kaj kanto.

95.
salutnomo je 2017-03-02 12:42:02    

Dankon pro tiu bela iniciato, kiu ghojigis min okaze de mia 70-jarigho.
Gratulon pro la kanto!
Amike,
Luiza CAROL

94.
ilonaesp je 2017-03-01 09:26:20

Dankon, kara Katalin! Mi ĉiam miras pro via inventemo kaj sindediĉo al aliaj.
Ankaŭ vi havu belan tagon en lumo de la reflektita amo.

93.
ludino je 2017-02-28 18:03:09

Kiel bela donaco. Dankon al vi Katalin kaj Ankie
Brigitte Ludino

92.
DrThewolikan je 2017-02-28 13:31:06    

Koran dankon! Kia agrabla surprizo!

91.
Rudolf_Fischer je 2017-02-25 11:26:15    

Kiel agrabla suprizo! Mi dankas al vi, Katalin, pro la bonega ideo, kiu post longa tempo reallogas min, viziti la pagharon de ILEI. Mi esperas, chi-jare finpretigi la elektronikan version de mia Esperanto-lernolibro por German-lingvanoj kaj tiam kontaktos vin.
Kun koraj salutoj, Rudolf

90.
tiderat je 2017-02-24 06:50:38    

Koran dankon pro la ĝojiga, vigla, belega kanto! :-) Elkore: Edit

89.
esocom je 2017-02-23 08:12:58

Koran dankon pro la deziroj kaj bonvenon al la ofertoj kiuj atendas vin en la maklerejo.de!

88.
Kentash66 je 2017-02-17 21:27:59

Kara Katalin, koran dankon al vi persone, kiu sukcesis prepari tiun-ĉi neordinaran gratulon, kaj viaj geamikoj Ankie van der Meer kaj Nanne Kalma, kiuj tiel ĉarme prezentas sian kanton kun kortuŝaj vortoj.
Ricevo de tiu-ĉi gratulo hodiaŭ estis por mi vera surprizo! Dankon! Dankon!

87.
Paola je 2017-02-16 00:19:45    

DANKON!

86.
Franciska je 2017-02-14 04:01:40    

Bona ideo ! Koran dankon. Estas ĉiam plezuro auskulti la viglajn kantojn de Kajto. Mi plurfoje provis proponi tekston kaj rilatajn ekzercojn, kiujn mi studis kun miaj lernantoj sensukcese. nun bedaurinde ili restis en mia malnova komputilo. Ree dankon

85.
arpacholski je 2017-02-13 11:46:07    

Karaj,

grandan dankon por tiu ĉi naskiĝdatrevena kanto kaj elkorajn salutojn el Hamburgo.

Andreo

84.
anino je 2017-02-13 10:17:14    

mi forgesis noti...

83.
anino je 2017-02-13 10:16:02

Dankon pro tiu afabla mesaĝo kaj pro tiu bela muzika donaco.
Amike

82.
klarvideco je 2017-02-05 23:10:10    

Karaj esperanto-amikoj,
Jaŭdo la 2-an de februaro, jes... estis mia naskiĝtago.
Frumatene kaj surprize mi malkovris vian belan kaj kortuŝitan filmeton tre ĝoje konstruita de Katalin, Sylvain kaj plie muzikita de KAJTO kies grupo estas multe ŝatata de mia edzino kaj mi.
Dankal vi ĉiuj tiu naskiĝtago komenciĝis bele kaj ĝoje.
Jes, vere estis ' MIA TAG ".
Dankegon pri tio... kaj... JE VIA SANO... al vi ĈIUJ !

81.
NaziSolat je 2017-01-31 04:28:36    

Karega katalin! Tiuĉi iniciato estas ege bona iniciato kiu vere ŝokigis min kiel via samideano!
Dankegon !!
Samtempe mi tutkore deziras sukcesplenajn & feliĉegajn tagojn por vi kaj viaj kolegoj.
Fartu bone ĉiam!

80.
Sventem je 2017-01-21 12:58:08    

Tute mi surpriziĝis pro via salutmesaĝ' !! DANKON!! La kant' estas vigliga, ĝojiga, kantebla eĉ dancebla, helpas por ni fari Bonfarton.. Vivu nia lingvo majeste bela, kara Esperanto! AkS' el Hungari' :O)

79.
Luiz je 2017-01-17 00:13:55    

Mi tre dankas al vi pro la iniciato!
Ĝis!

78.
Albatrosulo je 2017-01-16 17:05:37    

Mi tre dankas pro la multaj bondeziroj je mia naskightago. Mi tre ghojis pri tiu chi bela ideo. Multan dankon kara Katalin.

77.
jmjsenlime je 2017-01-10 09:04:34    

Multan dankon pro tiu bona ideo: mi delonge shatas la grupon "Kajto" (kun kiu mi konatighis dum kongreso, en Roterdamo se mi bone memoras, kaj kiuj provizis al mi mian unuan diskon en esperanto!). Mi naskighis sub la china signo de la "Porko", por kiuj la aùguroj anoncas bonegajn aferojn por 2017, kaj chi-jare mi aparte ghojas okaze de mia naskigh-datreveno!

76.
Forigita uzanto je 2017-01-10 08:41:07    

Belega kanto kaj aranĝo! Vi vere feliĉigas min (sed ne tro longe, ĉar mi havas laboron ........)

75.
soraja je 2017-01-08 12:26:11    

Dankegon pro ĉio tre bela masaĝo.
Amike, Sonia

74.
esperanna je 2017-01-05 20:21:38

Koran dankon pro la bela mesaĝo!

73.
gravuristo je 2016-12-30 09:23:32    

Dankegoooooooooooooooooooooooojn kaj mi ĵus iĝis onklo.........................jesssssssssssssssssssss mi baldaŭ ekparolumos. Ni planas ankaŭ partopreni en IJK............................en Togolando.......................Varmegajn kisegojn de la freneza avo......

72.
Forigita uzanto je 2016-12-27 14:12:45    

Karaj geamikoj! Multan dankon por bonega bondezira kanto. Feliĉan kaj fruktodonan Novan jaron al vi!
Amike kaj kortuŝe via Aleksandro Kogan

71.
Larisa je 2016-12-26 18:18:49

Grandan dankon por la bonega kanto!

70.
fejfi je 2016-12-26 00:06:39

Belege: gratulo de mia kara Katalin kaj amata grupo Kajto - bonega kaj konvena donaco por mia naskiĝtago. Koran dankon al ambaŭ!

69.
Vojacek je 2016-12-18 10:24:47    

Mi tute ne pripensis kaj ne atendis tian belegan kaj gajan gratulon. Venontjare mi volas gvidi kurson por komencantoj, sed ankoraŭ mankas kursanoj. Tamen mi povus sukcesi kiel onklo por progresigi genevojn-komencintojn.

68.
volodimir je 2016-12-09 20:19:22    

Koran dankon pro la originala gratulo!
En la venonta jaro mi pretas realigi la jenajn E-aranĝojn:Mirinda Lviv,27.04-02.05; Milan Zvara,19-29.07;KES,21-27.10. Bonvenon!
Al vi mi deziras multajn sukcesojn, fortan sanon, reciprokan amon kaj grandegan personfeliĉon!

67.
Nicolau je 2016-12-06 07:04:28    

Dankegon! Belegan surprizon mi ricevis. Hodiaŭ, festante mian tagon, mi pensas ankaŭ pri miaj amikoj el Esperantujo. Jam baldaŭ ni eniros la Zamenhofan Jaron kaj okaze de tio nia loka asocio (Majorka Esperantistaro) revigliĝis kaj bonŝance plijuniĝis, novaj agoj pretiĝas ĵus nun, kaj tio ĝojigas min kiel donaco. Gratulon pro ĉio kion vi faras por Eo.

66.
Grazina je 2016-12-01 07:28:53    

Koran dankon Katalin kaj Kajto! Belega donaco kaj surprizo kiu vere naskiĝtagon faras festo!

65.
Danielalancioni je 2016-11-28 18:28:34

Gratulon por gaja bondeziro.

64.
petit je 2016-11-23 12:21:57    

Dankon por gaja bondeziro. Mi nun provas lerni registradon de voĉo. Jen la unua hirundo en la retpaĝo de Anton Oberndorfer la 18-an de novembro. Tiel mi kontribuos, verŝajne baldaŭ sola.

63.
ansardom je 2016-11-20 19:45:31

La plej ŝatata gratulo estas tiu kiu alvenas surprize kaj ni ĝin ricevas kun malfermita koro! Dankegon!!!

62.
snaige je 2016-11-18 21:49:11

Karaj, koran dankon al vi pro gratuloj. Kia genie simpla ideo de motivigo! Dummomente la unua duono de la venonta jaro estas finplanita. Paralele konstante venas pensoj pri kaj por Esperanto.

61.
Matos je 2016-11-13 09:10:56    

Mi estas agrable surprizita pri ĉi tiu donaco! Vi
Katalin, fakte, estas lumego en nian movadon!!! Mi
gratulegas kaj dankegas vin!
Mi ne promesas, sed mi faris uzadon de nia
amata lingvo, ĉe japanaj personoj en Tokio kaj
Kioto, en la lasta oktobra monato. Mi kaj mia
familio faris novajn geamikojn tien, danke al
Esperanto. Inklusive, ĉi tiun fakton pruvis min
la gravecon de ĉiĉeronadon per nia lingvo kaj
disvastigado de ĝi. Ĉiĉeronado per esperanto
alvokas intereson de la popoloj; mi konstatis
tion en la praktikan ĉiutagan vivon.
Mi taksas ĉiĉeronadon kiel bonegan ilon por ni.
Pro tio, mi akceptas sugestojn de vi pri la ideo
starigi profesiajn kaj volontulajn esperanto
bazajn kursojn celante ĉi tiun aferon, rilate via
kaj mia lando.
Brakumon al vi kaj al viaj familianoj!!!
Edison Matos el Brazilo
ed1son1951@gmail.com
Dankon! 13/11/16.

60.
fransoazo je 2016-11-11 11:24:17    

Dankon, Katalin, pro la originala kaj kortuŝa ideo gratuli onin okaze de onia naskiĝtago!

59.
kimjezus je 2016-10-28 11:03:31

Dankon pro la muzika saluto !!
Kaj jes ankaŭ mi deziras doni pli da kulturo al Esperanto la venontan vivjaron. Antaŭ la somero mi eldonas novan albumon kaj dum la somero mi estas parto de la organiza teamo por la deka Kultura Esperanto Festivalo kiu okazos en Esperanto-gården en Svedio.

58.
leframibra je 2016-10-23 16:20:28    

Kara Katalin,
Dankon al vi pri via tempo kaj energio ! Eble, kelkaj proksimaj homoj subtenas vin en tiu movado. Do, dankon al tiaj homoj ! Vigliĝi homon je sia naskiĝtago estas bona ideo. Dum la venonta jaro, mi deziras (sed ne promesas) rakonti pri mia relato al la movado. Kial ? Ĉar nuntempe mi ne pratikas, kaj ne havas fortajn kialojn por pratiki.
Kore.

57.
Marta29 je 2016-10-21 10:39:07    

Karaj!
Mi tutkore dankas por viaj belaj bondeziroj! Dank' al vi la hodiaŭa tago mi jak povas agnoski kiel "brila, grava evento en mia vivo" :) Kaj speciale mi pensas varme pri la esperanta mondo en kiu mi trovis mian propran lokon kaj estas feliĉa ke tiom da gesamideanoj estas ankaŭ miaj amikoj! En la sekva mia vivjaro mi kompreneble volus plu studi Esperanton kaj solvi ĉiujn taskojn por Instruista Trejnado, do havi bonan daŭrigon en februaro kaj septembro 2017 kaj pli da tre simpatia etoso kun esperantistoj! :)

56.
Forigita uzanto je 2016-10-18 16:28:38    

Amata Katalin,
vi denove montris, ke vi sxatas felicxigi aliajn! Belega ideo kun la gratulfilmo, speciale grava por mi, cxar tiu cxi kanto ravigis min de la unua momento, kiam mi gxin ekauxdis! Mi petis vin tiam pri la vortoj de la kanto, cxar mi ecx gxin tradukis al pola (kaj ie perdis:( la tradukon...)

Korajn dankojn al vi kaj al KAJTO - mi promesas, ke niaj ensembleanoj -la juna gxia parto - lernos la tekston kaj la muzikon kaj dum iu komuna E-arangxo , oni kantos tiun cxi belegan, plenan de gxojo kaj entuzjasmo kanton, kantigante la publikon. Niaj ekzercoj komencigxos ankoraux cxi monate!

Kisojn de ni cxiuj, cxar fakte la donaco pliricxigos nin cxiujn...

Amikeme - Halina

55.
konstantinos je 2016-10-11 14:58:01    

Rava surprizo, belega kanto! Koran dankon!

54.
ocxjogucxjo je 2016-10-11 05:21:07    

Formidable! Pardonu, tiu adjektivo ne ekzistas en E-o. Mi diru: magia, raviga! Certe bonega ideo. Volonte mi lernu ĉi-tiun kanton.
Kial do ankoraù ni atendas tiun neniaman finan venkon? Ĉu jam ne bonas tia venko? Esti salutata tiel amike signifas havi amikojn mondvaste. Tutkore mi ekkrias mian koran dankon!

53.
Verdastel je 2016-10-10 19:37:30    

Dankegon Katalin kaj la kantistoj !
Granda surprizo tre agrabla en mondo kaj vivo ne ĉiam mildaj, mi ricevis ĝin kiel florbukedon kaj ĝi plaĉis al mi. Mia deziro por tiu jaro estas plu labori por la disvastigo de Esperanto kaj precipe fini la programon RITE, kiun mi penas plu sekvi pro troa alia laboro precipe profesia. Mi tamen havas la firman volon daŭrigi kaj faros tion, mi scias ke baldaŭ mi trovos iom da tempo por tio. Denove dankon kaj saluton de la montoj inter Francio kaj Italio!

52.
a2na je 2016-10-09 18:02:08

Dankegon,
Ege plaĉa surprizo - mi promesas en mia sekva vivojaro legi pli en esperanto kaj malpli miksi lingvojn ;-)
a.

51.
Desiderio je 2016-10-09 15:47:22    

Saluton kara Katalin kaj teamo

Mi tre ŝatas vian muzikan donacon kaj vian ĝentilan vortojn por okazo de mia naskiĝdatreveno! Mi multe amas la muzikgrupon Kajto, kaj ĝia filmeto “Ĉi tiu Tag' kanto de Nanne Kalma” estas mirinda! Mi kore tre dankas al vi!

Desiderio, el Brazilo

50.
amandahigley je 2016-10-07 17:37:05    

Kia bela donaco! Dankon amikoj, pro via sindona laboro krei tiun ĝojigan filmeton. Mia promeso estas ke mi dediĉos min ĉijare al plifortigo de la kapablo de miaj filinoj skribi kaj legi en Esperanto (ili denaske kaj flue parolas, sed malofte legas aŭ skribas en Esperanto). Mi klopodos ke post unu jaro ili havu almenaŭ egalan kapablon legi kaj skribi en Esperanto kiel en la loka lingvo (aŭ eĉ pli bonan... ĉar temas pri la angla!)

49.
laszlo je 2016-10-06 07:40:53

Koran dankon al vi pro ideo kaj kara bondeziro! :)
Elkore:
Laszlo

48.
Stefan je 2016-10-05 08:12:12    

Karaj! Koran dankon pro tiu bela saluto! Mia promeso, laboregi (ne nepre "senlace") por antaŭenigo de la fakoj, pri kiuj mi respondecas: kontaktado kun Landaj Asocioj, ĝemelaj urboj, Jaro de la Lernanto, universitatoj kaj kapabligo entute, krome revigligo de la uzado de Fondaĵo Canuto kaj laŭgrada reakuratigo de la oficala organo de UEA. Jam plena jaro antaŭ mi kaj ni!

47.
pomer je 2016-10-05 07:10:42    

Karaj Katalin, Ankie kaj Nane,
mi dankas al vi pro tiu belega naskiĝtaga donaco. Mi estas vere kortuŝita. Mi sentas min parto de nia granda esperantista familio. Mi volus agadi laŭ miaj fortoj sur la kampo de disvastigo de Esperanto. Por mia progreso - mi promesas almenaŭ unufoje en semajno aŭskulti E-radion - por pliriĉigado de mia vortprovizo. Dankon pro tiu grandega surprizo.

46.
jpsparenberg je 2016-10-03 07:06:18    

Kia ĉarma ideo. Elkoran dankon pro tiu, kara Katalin. Jen mia promeso por nia ŝatata movado : plue labori kun Valère por kreskigi, plibonigi, vigligi la Verdajn Skoltojn (https://verdajskoltoj.wordpress.com/)

45.
Luchjo je 2016-10-01 13:37:37    

Dankon, Katalin!

44.
Luchjo je 2016-10-01 13:37:37    

Dankon, Katalin!

43.
Forigita uzanto je 2016-09-30 06:50:56    

Kia bona ideo !
Dankegon Katalin !
Unu plia jaro sur la kalendaro, sed dank'al vi kaj Kajto, dek malpliaj jaroj en la koro !
Ginette

42.
margaretha je 2016-09-28 05:49:16    

Mirinde kiel vi pripensas surprizigi nin !!! Koran dankon! Margaretha

41.
fringilla13 je 2016-09-27 22:33:06    

Kara Katalin, mi tre dankas por la ĝojiga naskiĝtaga donaco. Kore - Gosia

40.
Esperti je 2016-09-17 17:14:41    

Dankon! Estis vera surprizo.

39.
kklaudio je 2016-09-16 20:58:08    

Mi tre dankas kaj gratulas al vi pro via iniciatemo.

38.
Kamali je 2016-09-11 06:28:08    

Koran dankon al vi.

37.
Metatronido je 2016-09-07 17:20:35    

simpatia

36.
Uriel_Gurdian je 2016-09-06 00:08:58    

Belega surprizo vere ĝi estas!
Koran dankon al vi kaj al viaj amigoj kara Katalin.

35.
Mirka je 2016-09-04 19:28:53    

Kia bela surprizo! Koran dankon :-)

34.
EMARIA je 2016-08-30 12:45:36    

Kara Katalin kun Amikoj! Viaj bondeziroj kaj la kanto estas hodiaŭ por mi la plej surpriza donaco - granda dozo da optimismo. Koran dankon!

33.
arankal je 2016-08-27 06:06:35    

Dankegon, kara Katalin!

32.
ĵajroad je 2016-08-26 13:59:53    

Kara Katalin! Mia surprizo estas giganta per tiu via donaco. Mi esperas, ke vi kaj viaj karuloj sentas miajn gajecon pli ol suna lumo! Verdire, viaj agoj plifortigis Esperanton kiun mi reaktivigis en 2004, mi esperas povi esti tre utila al esperantistoj kaj helpi ilin celebri siajn naskiĝtagojn ankaŭ. Mi memoras la brakumon kiun mi donis al vi en TAKE 2011 kaj mi nun rebrakumas vin interete kaj petas transdoni tiun brakumon al via edzo kaj filino kaj ĉiujn viajn karajn estulojn.

31.
autuno je 2016-08-23 02:15:43

Dankegon, Katalin por la surprizo. Mi estas tre kortuŝita pro tiu afabla ago. La kanto estas tre ĝojiga.

30.
Purgly je 2016-08-23 00:03:38    

Koszonom szépen Katalin.
Mi tutkore dankas al vi Katalin.
Frate via el brazilo,
Zsorzsi, Jorge Purgly

29.
marino je 2016-08-22 19:47:11

Dankegon , katalin pri la omago. dio benu vin.

28.
NicoleM je 2016-08-21 21:15:44    

Dankon Katalyn pro la bela surprizo! Nicole

27.
Herbivoro je 2016-08-20 10:10:21    

Saluton Katalin!

Dankon pro via mesaĝo kaj la belega kanto! Miaj promesoj:
- Mi plibonigos mian Esperanton: mi klopodos studi ĉiu tage (legi libron, aŭskulti muzikon, paroli,...).
- Mi instigos miajn lernantojn por ke ili lernus Esperanton, ankaŭ post la lecionoj.
Amike,
Sandra

26.
Lins je 2016-08-12 07:57:17    

Dankon, Katalin, pro tiu bela donaco!
Ulrich Lins

25.
Momojura je 2016-08-08 22:19:35    

Mi tre ŝatis tiun filmeton.
Multe dankon pro la amika mesaĝo de Katalina kaj la tre bela kanto de Kajto.
Kore - Monika el Francio

24.
cspinola je 2016-08-06 13:00:23    

Tre bela , kortŝa kaj dankinda iniciato de Katalin kaj Kajto. Anky kaj Nanne havas la muzikon kaj poezion en ilia koro. Dankon. Carlos Spinola

23.
Raita je 2016-08-04 07:13:11    

Ne estis mia naskiĝtago kiam mi aŭskultis, sed tamen la kanto ĉiam memorigas nin pri la valoro de la vivo, de la nuna momento. Tre taŭga kanto por eliĝi el pesimismo. Mirinde aŭskulti kaj sekvi la vortojn perokule. Dankon!

22.
verdina je 2016-08-03 02:13:51    

Karaj Katalin Ankie kaj Nane,
Dank'al vi. mi havas belan kaj felicha naskiĝtagon . Tute ne atendite! Estis vere surpriza donaco.
Lastjare, en Lillo, mi hazarde kantis kun la grupo Kajto. Mi shatas la kantojn.
Deneve dankas pri viaj specialaj gratuloj.

21.
jannick je 2016-08-02 09:56:11    

Dankon!

20.
rpyle731 je 2016-08-01 06:43:12

Dankon!

19.
Forigita uzanto je 2016-07-28 09:57:24    

La kanto estas tre bela. Al mi estis agrable aŭsculti ĝin en mia naskiĝtago. Koran dankon!

18.
Monika je 2016-07-28 00:15:52    

Dankon! :)

17.
viktor_lufimpu je 2016-07-27 07:26:37

Mi estas kortushita pro via surpriza bondeziro, mi dankas vin, ke Dio benu vin !

16.
galo50 je 2016-07-21 06:29:23    

Koran dankon pro tiu ĉi belega surprizo, kara Katalin!! Vi ĝojigis mian komenciĝantan tagon!! Brakumon

15.
nancy je 2016-07-20 07:59:15    

Grandan dankon pro tiu rava mesaĝo, kiun mi malkovris nur revenante el ferioj ! Ĝi faris al mi multe da ĝojo ! Dankon ! Ĝis Nitra !
Plejamike Nancy

14.
Advalk je 2016-07-19 01:21:59

Ŭaŭ! Bela mesaĝo, raviga! Koran dankon! La promeso? En la urbo kie mi nun loĝas ne ekzistas aliaj esperantistoj. Mi jam kontaktis kelkajn homojn kaj kiam mi revenos de Nitro mi ekinstruos bazan kurson ĉi tie. :)

13.
Kelli je 2016-07-18 21:00:07    

Kia belega surprizo!
Dankon al vi Katalin, Nanne kaj Ankie. Tiu bela kanto tre ravis min.

Kore,
Kelli.

12.
Enriko51 je 2016-07-14 09:25:35    

Korajn dankojn por via ĝoja surprizo!

11.
Hazel je 2016-07-14 07:34:14

Koran dankon. Ĝi estas bela ĝoja kanto.

10.
lorenzoN je 2016-07-14 04:18:31    

Dankon al vi, dankon al Esperanto, dankon al la AMO!

Ja Kajto estas mia preferata muzik-grupo,
kies kantoj akompanas kaj flugigas mian koron.

Antaŭ iom da tempo, mi iom suferis pensante ke Kajto jam ne estis kvaropo...
Tamen... DUOPE same mirindas...

KajtKore, LoreNzo

9.
jurganov je 2016-07-12 06:55:24

Katalin Ankie kaj Nane!!
Gekaruloj!

Grandegan dankon pro la surpriza kanto!
Nun mia humoro daŭre lumos por ĉiuj!

Sincere amike Vladimir

8.
lumario je 2016-07-07 00:37:25    

Karegaj geamikoj,

Tre agrabla surprizo. Mi kore dankas al vi cxiuj.

Luiz Mario

7.
Christa627 je 2016-06-29 07:20:44    

Ho, naskiĝtagan doncacon, por mi! :-) Kaj estas mia plej ŝatata muzikgrupo! Kiel agrable, dankegon! :-D

6.
reza je 2016-06-28 15:40:42    

Koran dankon pro bela naskightaga donaco.

5.
ralfelektulo je 2016-06-25 03:32:17

Koran dankon pro la bondeziro.

4.
Forigita uzanto je 2016-06-19 11:52:08    

Karaj Katalin Ankie kaj Nane,
Mi ege dankas vin ĉiujn pro tiu ĉi belega naskiĝtaga saluto.
Pasintjare, en Lillo, ankaŭ mi kantis kun Ankie kaj Nane tiun
ĉi kortuŝan kanton, kun aliaj kongresanoj dum unu komuna
kantado.
Mi esperas revidi vin ĉiujn en Nitra dum la 101a UK, kie mi
koncertos dum la Ĉina Tago.
Ĝis revido, kun miaj elkoraj brakumoj,
Anjo

3.
nicolee je 2016-06-11 00:09:55    

Bonega filmeto!

2.
toto je 2016-06-10 01:36:51    

Tiu gratulo-muziko treege ĝojigis min! Tre agrabla bondeziro!
Elkoran dankon al vi ĉiuj.

1.
Elala je 2016-06-06 06:41:01    

Kiel kortuŝa iniciato! Dankegon! Imagu, ke ĝuste esperantistoj estas tiuj, kiuj atendis eĉ la noktomezon por saluti min feste. Do, mi promesas ankoraŭ pli energie labori porke ni festu komune la jaron 2017 kaj graven datrevenon de L.Z. Hodiaŭ tiucele mi renkontiĝos kun la urbestro de Bjalistoko.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.