Priskibo: Inter la 22a kaj 25a de majo 2014 okazas la dua renkontiĝo, kiam la gastiganto estas la nederlanda teamo edukado.net. La temo de nia seminario estas Frislando kaj la frisa kulturo. Katalin Kovats, kun la helpo de Sylvain Lelarge, kompilis kaj pretigis la programon de la renkontiĝo. Aktive partoprenos en la aranĝo la du famaj Esperanto-muzikgrupoj Kajto kaj Kapriol'.