Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Krimo de Katrina, La (2a reviziita eldono)
Subtitolo:Facila rakonto
Aŭtoro(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo:Japana Esperanto Librokooperativo
ISBN:4-930785-52-9 C1087
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:FEL: 2.69 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 4.50 USD
Lingvo(j):angla, Esperanto, japana
Nia opinio:Jene aperis nova, reviziita eldono de la unua libreto de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, destinitaj al komencantaj legantoj en Esperanto.
La rakonto temas pri sveda kaj germanaj gejunuloj, (amaNtino kaj aliaj geamantoj), post unujara reveno de la unua al la germana amiko, kiu ne plu estas sola. La libro facile legiĝas, la intrigo glate iras antaŭen... ĝis la 'krima' fino. (Tamen ne atendu hororaĵojn!)
Kiel en similaj verkoj de la aŭtoro ankaŭ ĉi tiu rakonto skribiĝis en facila lingvo, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekontataj vortoj estas en Esperanto klarigitaj fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj. Fine de la libreto aperas konsiloj, statistiko kaj laŭgradigo de la uzitaj morfemoj.
La libreto bone uzeblas kiel legmaterialo por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) kaj komencintoj, ĉu individue ĉu por engrupa legado.

Por la rakonto Katalin Kováts kreis 30-paĝan ekzercaron, kun pluraj leksikaj, kompren- kaj gramatikaj ekzercoj. Mendeblas ĉe ŝi (katalin@ikso.net ) la kompleta materialo aŭ oni povas sekvi korespondan kurson ĉe la sama adreso.
La verko La Krimo de Katrina estas enhava antaŭhistorio de Vojaĝo kun Katrina kaj Katrina malfruas, aliaj facilaj rakontoj de la sama aŭtoro.
Jen teknikaj klarigoj pri la vortostoko por la instruantoj de la Katrina-libroj.

Jen prezento de la libro kun specimeno en la hejmpaĝo de la japana eldonejo.
Recenzoj:Verki facile recenzo de Wolfgang Kirschstein, aperinta en La Ondo de Esperanto. 2002. '5 (91)
Verki unu por la aliaj recento de Probal DAŜGUPTO, aperinta en MONATO
"La krimo" ne puninda, sed laŭdinda recenzo de Oleg Izjumenko, aperinta en LITERATURA FOIRO, n-ro 195/februaro 2002.
Kreodato:2007-04-03 17:11:26
Lasta redakto:2007-04-17 15:13:23
Montroj:60168
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.