Katalogo

Al la komenco

Titolo:Ĉu vi aŭdis, ke ...? NOVA
Subtitolo:Komprenekzercoj - Mezgrada lingvonivelo
Aŭtoro(j): SMIDÉLIUSZ, Katalin
Eldonejo:E-duKati, 2007
ISBN:963 550 138 2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd+libro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 15.00 EUR (sen varimposto)
FEL: ĉ. 17.00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 24.00 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La eldonaĵo estas modernigita reeldono de la malnova populara instrumaterialo. La tiama kompleto konsistis el libro kaj sonkasedo, sed la moderna mondo postulis, ke la sonregistraĵoj estu aĉeteblaj ankaŭ sur KD. Responde al tiu bezono la aŭtorino surdiskigis la rakontojn kaj reredaktis ankaŭ la libreton (aldonante kelkajn korektojn kaj notojn). Kvankam la materialoj ne uzeblas unu sen la alia, la kompakta disko estas aĉetebla ankaŭ aparte, por ebligi al la havantoj de la malnova kompleto akiri ankaŭ ĝin. La instruilo enhavas 25 interesajn, laŭ longeco kaj malfacileco vicigitajn, ofte humurajn tekstojn pri strangaĵoj el multaj landoj de la mondo. Ilin laŭtlegas hungaraj kaj italaj esperantistoj. Akompane al ĉiu aŭdebla rakonto pretiĝis unu aŭ du testoj kun ruzaj demandoj, variaj ekzercoj. La libro enhavas kaj la respondojn kaj la tekstojn. Ni proponas ke antaŭ ol oni uzas la kompleton oni legu aŭ aŭskultu la antaŭparolon kaj konsilojn de la aŭtorino. Por ke vi havu imagon pri la ekzercotipoj, en nia LERNILOTEKO ni aperigis plurajn specimenojn, sed en la paĝaro la testoj estas en diversaj naciaj lingvoj kaj ne en Esperanto kiel en la libro. (La naciaj lingvoj donas alitipan ekzercoeblon.) La publikigitaj sonspecimenoj estas la samaj kiel tiuj sur la kasedo kaj KD. Jen la listo de la aperigitaj specimenoj LERNILOTEKO. Vidu la adaptitajn ekzercojn en esperanto, en la franca, germana, hungara, kataluna, pola kaj rusa lingvoj.
La nove eldonitaj libroj kaj KD-oj momente aĉeteblas nur ĉe la aŭtorino, sed ili espereble atingos ankaŭ la libroservojn.
Vidu la prezojn sur la sube elŝutebla PDF-paĝo.
La opinioj de la uzantoj
legeblas ĉe la malnova eldonaĵo.
Recenzoj:Esperanto, 1995.nov.(p.193.)----- IPR.,1993/2 (p.24.) ---- Debrecena Bulteno, 1993/aŭg. (p.16-17.) Monato, 1994.januaro (p.23.)
Kreodato:2007-06-06 20:44:52
Lasta redakto:2011-01-08 10:28:21
Montroj:51296
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 94; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 53
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Prezlisto  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 41
Kreodato: 2010-10-19 13:26:18

Strukturo

Enkonduko: estas
Enhavo: Antaŭparolo Testoj por kontrolo  1.      Artema elefanto - A           Artema elefanto - B 2.      La plej granda poŝtorabo 3.      Resti viva en ĝangalo  4.      Ne frue foriris  5.      Longeco de bananoj 6.      Sinjoro Kubik 7.      Ĉu vegetaran vivmanieron?  8.      La potenco de reklamado 9.      Malkonektitaj konektoj10.  Almozkuponoj – A     Almozkuponoj – B 11.  Malpare, sed ŝpare 12.  Oni senmuŝigos Pekinon  13.  Dutaktaj viktimoj 14.  Helpu! Estas fajro! 15.  Nuŝu 16.  Muelejoj en Nederlando I-II. 17.  Kampadejo sub ministrofenestro 18.  Suspirantoj 19.  Telefonkarto limigas vandalismon 20.  Hipopotamo-kluboj en Germanio 21.  Horoskopoj  22.  Dum unu semajno en dudekmetra puto - A           Dum unu semajno en dudekmetra puto - B 23.  "Ötzi" - la glacihomo - A           "Ötzi" - la glacihomo - B 24.   Mesaĝoj por Matilda 25.  Vintra nuptofesto  Solvoj Tekstoj   
Unuoj: 25 sonmaterialoj - 29 komprenekzercoj
Longeco de unu unuo: 2-6 minutoj - 1-2-paĝoj
Solvoj por la ekzerco: librofine

Konstruo de unu leciono

Teksto: monologa

Enhavo de la tekstoj

Kulturkonoj: Ne estas
Interkulturaj temoj: multaj diverskulturaj rakontoj, veraj okazintaĵoj

Ekstera formato

Mezuro: 57 minutoj - 15 x 21 cm
Paĝnombro: 64 paĝoj
Koloreco: nigra-blanka
Ilustraĵoj: neniu
Legebleco: tre bona
Kunligmaniero: vinktita
Ĝenerala aspekto: alloga

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

1.
karilo_cxinio je 2012-01-18 01:15:42

Mi aĉetis,ankoraŭ ne legis.Mi imagas,ke la libreto estas bona ilo por .....

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.