Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nemave edifi
Aŭtoro(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo:FEL, 2007
ISBN:90 77066 25 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 18.90 EUR (sen varimposto)
FEL: 19.99 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Ŝatantoj de spriteco kaj humuro de Stefan MacGill kun ĝojo povas enmanigi al si novan libron de la aŭtoro. Nemave edifi estas kolekto de kvar teatraĵoj kaj unu poemo kaj unu prozaĵo, ĉiuj verkitaj por partopreni la Belartajn Konkursojn de UEA iam en la lastaj dek jaroj.
Kaj kion signifas la titolo mem? La iom teorian kaj lingvistikan klarigon de la aŭtoro ni publikigas en mallonga versio en la sekva paĝo de nia prezento, ĉe la enhavtabela parto (kio fakte en la libro mem ne troviĝas en eksplicita formo.)
La temoj de la verkoj estas variaj, tamen ĉiun eron trateksas primovadaj aludoj, figuroj, eventoj kaj konceptoj, prezentataj humure kaj sarkasme: planlingvoj, organizaj malfacilaĵoj, fonetikaj problemoj, E-aranĝoj kaj organizaĵoj, E-historiaj konceptoj kaj misaj ideoj, famuloj kaj mapli famaj uloj, mallongigoj kaj plilongigitaj vortoj , la originala rakonto de nia sekreta spiono 005… kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj en humurplena, eduk- kaj amuzcela miksaĵo. Kiuj konas kelkajn verkojn de Stefan (ekz. la lernilojn Tendaraj tagoj aŭ la legolibron Laŭta vekhorloĝo) verŝajne retrovas ankaŭ en la nuna eldonaĵo la konatajn stilon, lingvouzon kaj ilustraĵojn (de Pavel Rak). Verkante legaĵojn Stefan ne mistrafis la eblon ekzercigi la lingvon pere de diversaj taskoj (vortludoj, gramatikaj ekzercoj, vortofarado, enigmoj, parigoj, rolludoj, resumaj demandoj, deĉifrigo de litermiksaĵoj, "truda kaj kruda invado de KREVO (Kantista Recitista Esperantista Versamaĉa Organizo)" ktp...Tiuj ekzercoj formas bukedon post ĉiu ero, kaj helpas prilabori, kompreni kaj kontroli la enhavon de la teatraĵoj, prozaĵo kaj poemo. La humuraj desegnaĵoj de Pavel Rak faras ilin eĉ pli allogaj, prilaborindaj. La solvoj ne troviĝas en la libro, sed je kelkaj monatoj post la publikigo de la eldonaĵo ili aperis en nia paĝaro, ĉe la sekcio Instrumaterilaoj (serĉu per la serĉvorto Nemave au vidu sube la ligojn).

Stefan eĉ pri tio zorgis, ke antaŭ la ĉapitroj kaj ekzercoj troviĝu enkonduko, klarigo kaj instigo por la laboro pri la tekstoj kaj taskoj. Li fariĝas ankaŭ (help)reĝisoro de la scenoj kaj per praktikaj instrukcioj li eĉ pri tio donas indikojn kun kiom da rolantoj (maksimume kaj minimume) eblas ankaŭ surscenigi la pecojn. Al kiuj ni konsilas la materialon? Ĝi ne estas libro, finlegebla je unu spiro. (Ni sugestas ripozon post ĉiu ero, kaj dum tiuj ripozoj oni povas solvi kelkajn el la taskoj! :-))
La plej efika uzo estas verŝajne la engrupa legado, prilaborado de leksiko, gramatiko, movadhistorio, kaj luda prezento de la unuopaj verkoj. La libro povas bone servi ankaŭ kiel baza materialo de klubaj kunvenoj kiel hejma legaĵo kaj engrupe prilaborenda materialo. Sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel utila materialo por memlernantoj. La bezonata lingvonivelo ĉiukaze devas esti bona meza nivelo, kaj eĉ en tiu kazo restos multo por lerni, cerbumi kaj ĝui la vortludojn de la aŭtoro.

Se vi volas gustumi la enhavon de la libro, vidu la 12-eran materialon Venus' la fina venk’. Ĝi estas unu el la teatraĵoj, kiun la aŭtoro jam antaŭ du jaroj donacis al nia Lerniloteko.

La aŭtoro disponigis rete multajn kromajn materialojn, ekzercojn, respondojn kaj pliajn rolludojn.
Vidu la sekvajn titolojn:
- Neniu problemo
- La Martelo
Kreodato:2007-06-22 23:37:38
Lasta redakto:2020-02-18 21:01:23
Montroj:64642
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.