Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Magyar Eszperantó Tanítók Arcképcsarnoka
Aŭtoro(j): NÉMETH, József (red)
Eldonejo:EPME, Marcaltő-Ihász, 2007.
ISBN:978-963-06-3966-8
Tipo(j):cetero
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:Ni prezentas la eldonaĵon por doni bonan ideon por alialandaj organizoj de E-instruistoj. La prezidanto de la hungara sekcio de ILEI redaktis utilan libreton, dissendinte enketilon al la membroj de la sekcio, instruantaj E-on jam de jaroj. Responde kolektiĝis 100 nomoj de aktivaj instruantoj de la internacia lingvo, el kiuj pri 80 kolegoj (el 53 diversaj urboj kaj vilaĝoj de Hungario) aperas en la eldonaĵo detala prezento kun biografiaj kaj movadaj informoj, ĉefe pri Esperanto-agado kaj instruspertoj. La "panteono" de la hungaraj E-instruistoj estas valora historia dokumento kaj samtempe utila listo por tiuj, kiuj serĉas instruistojn aŭ kontaktpersonojn en tiu lando. Sciante ke en Hungario jare plurmil homoj lernas kaj ekzameniĝas pri Esperanto estas bone scii kies laboro kuŝas malantaŭ tiuj belaj rezultoj. Gratulojn al ĉiuj hungaraj instruistoj de E-o kaj al Jozefo Németh pro tiu bona iniciato.
Kreodato:2009-02-19 13:38:27
Lasta redakto:2014-12-17 15:52:26
Montroj:27806
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Luigia Oberrauch Madella je 2009-02-19 15:01:10    

Mi estas ja chiam dankama al tiuj, kiuj rakontas pri la grava laboro de la e-instruistoj. Ili laboras kun nia estonteco, la junularo, kaj ili permesas al tiuj junaj homoj preni kuraghon kaj memfidon en la lernado de E-o kaj de aliaj pli komplikaj lingvoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.