Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto de nivelo al nivelo
Subtitolo:Lingva ekzameno Origo
Aŭtoro(j): KÓRÓDY, Zsófia
KOVÁCS, Márta
SALOMONNÉ CSÍSZÁR, Pálma
SZABÓ, László
Eldonejo:IDEGENNYELVI TOVÁBBKÉPZŐ KÖZPONT, Budapest, 2008.
ISBN:978-963-248-040-6
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gvidlibro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 10.50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):angla, Esperanto
Nia opinio:Fine de januaro 2009 eliris el la presejo la detala gvidlibro pri la novtipa ekzamensistemo de ITK kaj UEA (vidu ĉi tie), en kiu vi povas legi ĉion pri la ekzameno, pri la postuloj, kaj povas trovi du seriojn de specimenoj kaj pri la skribaj kaj pri la buŝaj ekzamenoj je ĉiuj tri niveloj. La nova ekzameno baziĝas je la sistemo ellaborita de la principaro de la Eŭropa Referenckadro. Nepre havenda libro por ĉiuj kursgvidantoj kaj certe utila por tiuj, kiuj planas mezurigi siajn konojn dum unu el la ekzamenoj de la nova sistemo. Spektu la filmon pri la libroprezento

Noto en januaro 2014: La unua eldono de la libro preskaŭ tute elĉerpiĝis. Tre verŝajne ne venos nova eldono, sed ni faros la libron rete elŝutebla. Jam nun granda parto de la materialo troveblas en nia paĝo de specimenoj.
Kreodato:2009-03-02 23:08:36
Lasta redakto:2015-04-15 16:26:42
Montroj:46443
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; Mezuma noto: 4.67; | Aldoni propran opinion

15.
pwierzbowski je 2019-05-01 05:54:43    

Estus ĉiukaze bone alŝuti la sondosierojn en alian lokon ol Ipernity, kie ili estas aŭdeblaj, sed ne elŝuteblaj.

14.
marimarr je 2018-07-01 17:53:27    

Ĉu estas atingeblaj sonregistraĵoj de la libro eldonita en 2008? La ligilo menciita en enkonduko bedaŭrinde ne plu funkcias.

13.
Katalin je 2018-03-20 19:10:49

Ili estas alireblaj el la ekzamenpaĝo
https://edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj

12.
Korakido je 2018-03-20 19:07:39

Mi ne povas trovi la sonregistraĵojn. Kie estas ili? Dankon!

11.
Katalin je 2016-06-03 23:13:52

Mi sendis al vi mesaĝe ligon. Se vi bezonas ĝin ne por la morgaŭa ekzameno, bv rekontakti min lundon.... tiel mi trovos alian manieron.

10.
JoseRRuiz je 2016-06-03 23:08:21

Saluton
Saluton,
Mi elŝutis "Esperanto de nivelo al nivelo sed mi ne povas atingi la sonregistraĵojn ?
Ĉu vi povas helpi min ?
Dankon !
José Roberto

9.
herzbergcentro je 2016-02-11 02:05:41

Saluton,
la testlibro De nivelo al nivelo estas ankoraŭ aĉetebla per mi en Herzberg. Bv. kontakti min: zsofia.korody(ĉe)esperanto.de

8.
esperantomaceio je 2016-02-10 23:51:55

Kiam la libro estos en la pagharo?
Mi menoras, ke dum la 100-a UK estis informo tiurilate.
Ghin ni ne trovas en libroservo de UEA kaj de Brazila E-Ligo.
Koran dankon.

7.
Katalin je 2015-06-22 08:39:24

La sola loko, kie eble ankoraŭ estas ekzemplero, estas Herzberg. Vi povas skribi al zsofia.korody(ĉe)esperanto.de.
ITK ne plu eldonos la libron, sed renovigitan version de la tuta libro ni aperigos en edukado.net aŭtune.

6.
leandro_abrahao je 2015-06-21 11:12:32

Vergnaud, saluton! Mi trovis ĝin kaj sendis ligon al vi per la mesaĝilo =)

5.
Vergnaud je 2015-06-21 01:03:07

Ĉu oni povas diri al mi kie mi povas aĉeti ĝin? Ĉar nun UEA ne havas ĝin...

4.
Jérémie SABIYUMVA je 2009-05-16 15:15:17    

Ĉi retejo estas bonega por instruantoj de Esperanto kaj ankaŭ por lernantoj

3.
Tomaž Longyka je 2009-04-05 21:26:45    

Karaj chiuj geaŭtoroj kaj gekunlaborintoj!

Mi ne povis trarigardi kaj trastudi ĉion, sed kion mi vidis ĝis nun, valoras tre bonan noton kun laŭdo.
Mi havas nur unu, sed seriozan, rimarkon: en la Postuloj, anstataŭ la vorto AFIKSO(J) skribendas PREFIKSO(J). (Afiksoj = prefiksoj + sufiksoj + infiksoj).

Mi dankas kaj gratulas por via grandega laboro
kaj salutas vin ĉiujn el Ljubljana

via Tomaž (Tomaso)

2.
Katalin Kovats je 2009-04-02 19:15:40    

Bedaŭrinde ĝis nun ne produktiĝis, sekve ne estas publikigitaj tiuj sondosieroj. Ili tamen troveblas en la libro mem kaj laŭtlegendas de la trejnistoj kaj kursgvidantoj.
Ni nun traktas pri ilia produktado kaj publikigo ĉe edukado.net.
Kiam ni pretos, mi persone informos vin.

1.
NUSBAUM HENRI je 2009-04-02 18:46:30    

Saluton,
Mi aĉetis "Esperanto de nivelo al nivelo sed mi ne povas atingi la sonregistraĵojn ?
Ĉu vi povas helpi min ?
Dankon !

X9CSPCCZ

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.