Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto por lernejaj klasoj 1.
Subtitolo:Paroliga metodo kun ekzercaro 1.
Aŭtoro(j): BARBOZA, Josias
Eldonejo:Unio Planeda - BEL - Braziljo 2008.
ISBN:85-88913.06-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:infanoj super 10 jaroj
Aĉeteblo:UEA: Dufoje 18.00 kun KD-oj por ambaux libroj EUR (sen varimposto)
Nia opinio:La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumo 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj son-KD-oj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon de motivigo. La instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.Tutvasta mondskala uzo de la lerniloj plifaciligus la internaciajn kunlaborprojektojn. La unua volumo startas de nulo kaj gvidas la lernantojn ĝis la nivelo B1+, kune kun tre riĉa vortostoko kaj multaj ekzercoj, dialogoj, kulturaj kaj movadaj informoj. La uzantoj de la lernilo povos havi nekutiman problemon pro la abundeco de materialoj. Se oni ne havas sufiĉe da lecionhoroj, la instruanto devas elekti el la ekzercoj kaj dialogoj de la unuopaj lecionoj. Kia malofta riĉeco! La metodo estas baze paroliga, la materialo konstruiĝas je riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj plej ofte el multaj vidpunktoj ekzercigas kaj reekzercigas la lernendaĵojn. La gramatiko trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturigitaj resumoj. Ilustritaj ekzercoserioj helpas la alproprigon. La leksiko retroveblas en la librofina indekso kun indikoj de la koncernaj lecionoj. La libro servas ankaŭ kiel laborkajero, la paperkvalito facile ebligas plenumi skribe la ekzercojn kaj taskojn, fari notojn en la libro. La gvidlibro de la instruisto (fakte kopio de la libro de la lernantoj) havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas la prepariĝon de la instruisto kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne "instruas", sed "reĝisoras" la grupan lernadon, tial kolegoj ankaŭ kun malpli da spertoj povas sukcese uzi la materialon. La helpa teko senpage elŝuteblas el la retejo de la projekto kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj.Jen videblas la prezento de la daŭriga materialo, de la dua volumo de la kompleto. La por la materialo lanĉita retejo Lernejaj klasoj kun klarigoj, specimenoj kaj elŝuteblaj dokumentoj helpas la kunlaboron de la internacia uzantaro. Detalan analizon pri la libro bv. legi en la artikolo de Paulo Nascentes, trovebla en la suba rubriko de Recenzoj. Nia redakcio tre bonvenigas la kompleton kaj gratulas la aŭtoron kaj lian teamon pro tiu valorega kaj riĉa materialo. Ni esperas ke ĝi estos konata kaj uzate vastskale en la tuta mondo. Ni aparte ĝojas, ke la libroj estos prezentataj kaj aĉeteblaj dum UK, Josias Barboza estos unu el la gastoj de nia vendreda aranĝo: en la Metieja bazaro de edukado.net. La porlernanta kaj la porinstruista libro kostas po 21 eŭrojn inkluzive de la son-KD-oj (sama por lernanto kaj instruisto). La materialo mendeblas ĉe BEL (Brazila Esperanto-Ligo), kiu donas rabaton je plurnombra aĉeto.Se iu bezonas pliajn informojn aŭ jam nun scias, ke deziras akiri la librojn, bv kontakti rekte la aŭtoron: josias(che)lernejajklasoj.netKiel specimenon bv vidi tipan lecionon kun metodikaj konsiloj el la unua volumo. Eblas ke vi havas problemon kun la ĉapelitaj literoj en la PDF-dokumento (kiel mi mem), sciu, ke la aŭtoro nun provas teknike solvi tiun problemon.
Recenzoj:Paroligante la lernantaron, verkis: NASCENTES, Paulo / BRAZILEI, n-ro 5/2007

Katalin Kováts: Brazilo pretiĝas por la tutlanda instruado de Esperanto.(Esperanto, 2010, decembro)

Gražina Opulskienė: Trafe al celo: recenzo de Esperanto por lernejaj klasoj: La Ondo de Esperanto, 2011, №8–9 (202–203). Rete: http://sezonoj.ru/2011/08/recenzo/

Recenzo de Paolo Nascentes: Pluraj rigardoj de la kritiko pri la lernolibro Esperanto por lernejaj klasoj
Kreodato:2009-04-28 17:51:40
Lasta redakto:2017-11-28 20:24:56
Montroj:68819
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 146; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 63
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Interna paĝo - salutoj _ leciono 1  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 83
Kreodato: 2010-12-04 15:45:33

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Belsono je 2017-11-28 01:00:07    

Tiu ĉi libro aŭ metodo faris min aŭdkompreni, legi kaj verki en Esperanto. Mi eklerni la lingvon kaj dek monatoj poste mi partoprenis de mian unuan UK en Seulo.
Mi povis rekontiĝi multajn homojn kaj fari amikojn!
Interaktiva kaj direkta metodo, kun buntaj kaj pluretnaj ŝildoj!
Bonaj humoraj situacioj por faciliĝi la komprenon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.