Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto Kunci
Subtitolo:Tata bahasa singkat dan daftar kata
Aŭtoro(j): GOES, Heidi
MULYADI, Bobby
Eldonejo:UEA, 2009
ISBN:978-92-9017-111-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 1.20 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, indonezia
Nia opinio:Similaspekta eldonaĵo kiel la ŝlosilo Esperanto Sleutel kiun la aŭtoroj kompilis surbaze de la malaja ŝlosilo el la 30aj jaroj, farita de Liem Tjong Hie el Semarang kaj de la dana elektronika versio. En la vortareto troviĝas mallonga enkonduko pri la movado, lingvo kaj Zamenhof. Tiun parton sekvas mini-gramatiko kun klaraj eksplikoj kaj ekzemploj, sistemaj resumoj de tabelvortoj, afiskoj, prepozicioj kaj listo de bazaj ekzemplofrazoj. La vortolisto konsistas el ĉ. 1800 vortoj. La aŭtorino, prepariĝante al indonezia rondvojaĝo pretigis la ŝlosilon, kiu tre bone debutis dum la dusemajna instruserio de la aŭtorino, dum kiu ŝi en deko da lernejoj gvidis lecionserion kaj prezentojn, sume al plurcent studentoj. Danke al la subteno de UEA kaj KAEM ŝi povis disdoni multajn el tiu vortaro. Vidu la raporton kaj fotojn pri ŝia vojaĝo en nia Ipernity-paĝo.
Kreodato:2009-11-23 00:44:14
Lasta redakto:2011-09-07 06:29:29
Montroj:32876
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

3.
Bernadox je 2014-07-05 18:57:51

Pardonu, ŝajne la mesaĝo estis tro longa. Jen ankoraŭfoje la kompleta rikordo pri Dicts (bv. korekti la mankantan akuzativon en mia lasta mesaĝo):

antaŭ 2014 Dicts. Vortaro Esperanto-Indonezia. Vortara datumbazo je www.dicts.info. — Duŝtupa traduko de vortlistoj Esperanto – Angla – cellingvo. Vd. la ĉapitron „Serie kaj grupe aperitaj vortaroj“. 14 370 vortparoj. Spec:
peace – paco – damai
Peace of Westphalia - Vestfalia Paco - Perdamaian Westfalen
Esperanto → indonezia

2.
Bernadox je 2014-07-05 18:54:15

Gratulon! Mi ĝis nun notis jenajn Esperanto-vortarojn en la indonezia por la Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj en Esperanto - BKB (aperonta). Vd. aparte la Dicts-datumbazo:

1960 Liem Tjong Hie. Kamus. En: Selajang Pandang Bahasa Esperanto dengan Kamus Esperanto-Indonesia dan Daftar Kata’ Dagang. p. 34-75. Semarang: Indonezia Esperanto-Instituto, [1960]. 80 p. — 16x12 cm. ĉ. 2.000 radikoj. Inkl. de supl. de teknikaj radikoj p. 69-75. Esperanto → indonezia
2007 Junep, Hazairin R.. Kamus bahasa esperanto - Esperanto-indonezia vortaro. Yogyakarta: Centro de Esperanto-Studoj, 2007. 182 p. — 20 cm. Rec.:
Bernardo. Waktu yang tepat – ĝustatempe ... (2010-03-14; kun foto kaj specimenoj). Esperanto → indonezia
2009 Goes, Heidi, Mulyadi, Bobby. Esperanto Kunci [Esperanto-Ŝlosilo]. Tata bahasa singkat dan daftar kata. Rotterdam: UEA 2009. 48 p. — 10 x 15 cm. ISBN 978-92-9017-111-9. Vortolisto kun ĉ. 1800 vortoj. Rec.:
n.i. en: edukado.net: „... mallonga enkonduko pri la movado, lingvo kaj Zamenhof. Tiun parton sekvas mini-gramatiko kun klaraj eksplikoj kaj ekzemploj, sistemaj resumoj de tabelvortoj, afiskoj, prepozicioj kaj listo de bazaj ekzemplofrazoj. ...“
Esperanto → indonezia
2009 Vd. Manhitu. Multlingva frazlibro. 2009 [?].
<2014 Dicts. Vortaro Esperanto-Indonezia. Vortara datumbazo je www.dicts.info.

1.
Lydia Lindla je 2009-11-23 11:56:10    

GRATULOJN OKAZE DE LA GRAVEGA LABORO! La vortaro estas tre bezonata, tion mi komprenis, rigardante la paĝaron pri la rondvojaĝo de la aŭtorino. Kun estimo, Lydia.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.